Thursday 29 January 2009

modernaj medikamentoj

Niaj vortaroj listigas la nomojn de pluraj medikamentoj ne plu uzataj, ekz-e veronal/o. Sed mankas la nomoj de multaj aktualaj medikamentoj.
La nomado de medikamentoj (drogoj) en la naciaj lingvoj estas komplika. Ĝenerale (se mi ne eraras) ĉiu farmacia medikamento havas minimume tri nomojn. Ekzemple, unu kontraŭkoagula medikamento estas konata kiel clopidogrel (la tiel nomata “ethical” name; en la germana, “Freiname”), Plavix ™ (markonomo), kaj (+)-(S)-methyl 2-(2-chlorophenyl)-2-(6,7-dihydrothieno[3,2-c]pyridin-5(4H)-yl) acetate (sistema ĥemia nomo). La markonomo(j) ofte varias de lando al lando, kaj la sama medikamento povas havi plurajn markonomojn se ĝi estas vendata de pli ol unu kompanio.

Por diabetuloj, metformin = Glucophage (kaj aliaj) = N,N-dimethylimidodicarbonimidic diamide. En Esperanto ni diru metformin/o.

Evidente, la longa ĥemia nomo ne taŭgas por praktika ĉiutaga uzo. La markonomoj neniel estas internaciaj (ekzemple, “thalidomide”, kiu tragedie kaŭzis misformiĝojn ĉe fetoj, estis vendata en la jaroj 1957-1961 sub almenaŭ 40 diversaj nomoj). Do ankaŭ markonomoj ne taŭgas. Se entute ni volus esperantigi la nomojn de medikamentoj, ni devus bazi nin sur la “ethical” nomoj (Freinamen).

Tio signifas, ke ni devas paroli ne pri “valium/o” (trovebla en Krause) sed pri diazepam/o; ne pri “librium/o” sed pri klordiazepoksid/o. Se ni restus ĉe markonomo, ni devus esperantigi ne nur Valium sed ankaŭ Faustam, Psychopax, Méval, Néo-Calme kaj multaj aliaj; ne nur Librium sed ankaŭ Novapam, Radepur, ktp.

Do en Esperanto ne “viagr/o” (Viagra) sed sildenafil/o.

Niaj vortaroj devus enhavi la nomojn de la ofte uzataj medikamentoj. Same kiel milionoj da aliaj, mi prenas ĉiutage “warfarin” (uzata ankaŭ kiel ratveneno). Ĝi ne plu estas sub patento (en mia lando), tamen ankoraŭ estas konata ankoraŭ per diversaj markonomoj (Coumadin, Jantoven, Marevan). La francoj ofte nomas ĝin coumaphène. La sistema nomo, en la angla, estas: (RS)-4-hydroxy-3-(3-oxo-1-phenylbutyl)-2H-chromen-2-one. En Esperanto ĝi supozeble devas esti varfarin/o. Bv aldoni tiun radikon al mia hieraŭa listo por V.

3 comments:

  1. principe mi konsentas, sed ne eviteblas ke iuj markonomoj iĝas plurnacie aŭ internacie famaj. tiam oni ne vere povas ilin ignori, kiel okazas pri viagro.

    simila problemo estas pri aliaj ĥemiaĵoj: freono pli famas ol klora-fluora hidrokarbono, likrao pli famas ol elastano... kaj eĉ iuj vestoj kaj ĉiutagaĵoj ricevas ordinaran nomon el marko.

    ReplyDelete
  2. Camacho iam skribis:
    "Fine mi provos klarigi, kial mi (kaj supozeble ankaŭ aliaj verkemuloj, ne nepre iberaj) neologismas. Nu, certe ne por uzi apartan dialekton aŭ por malhelpi komprenon. Ankaŭ ne por kompensi ian mankon de temo, de dirindo, de fabulo, nek por viagri aŭ levinski esperanton alie molaĉan kaj platan."

    Tio sonas pli bone ol
    "sildenafili aŭ levinski esperanton"...

    Kvankam... alikuntekste la sama auxtoro ne hezitis iam skribi: "darsonvalizi la ulipeblecojn de Esperanto".

    ReplyDelete