Friday 16 January 2009

mojosa gufujo

Granda merito de la junularaj silvestraj renkontiĝoj -- IS kaj AS (ekde nun: JES) -- estas, ke ili ebligas al la ĉeestantoj vastigi sian vortprovizon kaj frazeologion. Tiel ili servas por disvastigi unuecan lingvouzon: ankaŭ por disvastigi ian aŭtentikan junularan Esperanto-slangon.
Antaŭ multaj jaroj mi ĉeestadis IS en diversaj partoj de Germanujo, kio multe helpis mian profundiĝon en E-kulturo. La ekzistanta eldono de la vortaro spegulas tion en unu-du vortoj tiam laŭmodaj sed nun ne plu uzataj. Ekzemple, ĉe talp/o mi indikas ne nur la ordinaran zoologian sencon sed ankaŭ “overzealous propagandist, undermining through shortsightedness”. Sed ŝajnas al mi, ke tiu metafora senco de la vorto ne plu estas uzata, kaj mi forstrekas ĝin el la reviziata eldono.
Nun la junularo havas aliajn, por mi novajn, modesprimojn. Por “boyfriend, girlfriend” mi vere ŝatas koramik(in)o. Sed pri gufujo kaj mojosa mi hezitas, ĉu doni al ili spacon.
En moderna IS gufujo estas ĉambro en kiu oni povas trankvile sidi kaj trinki kafon anstataŭ brue muziki/danci (angle ĉu “chill-out room”?). En la gufujo drinkado kaj fumado ne estas permesitaj. Ĝia nomo venas de gufo, speco de strigo, kaj estis inventita en la jaro 1994. Vd Vikipedion kaj apartan retpaĝon.
La vorto mojos/a estas intencita kiel ekvivalento de la angla “cool” (bonega, alloga, interesa, moderna, laŭmoda). Temas pri modernjunstila. Ankaŭ ĝi havas propran artikolon en Vikipedio. Ĝi estas pli nova (2003).
Mi legas, ke la kroata esperanto-renkontiĝo MIRO, kiu ĉiufoje transprenas alian signifon por la mallongigo en sia nomo, okazos ĉi-jare sub la nomo "Mojosa Internacia RenkontiĝO".
Ĉu tiuj du vortoj meritas lokon en la nova eldono?

8 comments:

  1. Mi neniam renkontas tiujn du vortojn. Ŝajnas al mi, ke se la vortoj estas ne-efemeraj, jes. Tamen se ili baldaǔ malaperos, ne.

    ReplyDelete
  2. MOJOSE estus se vorto MOJOSA aperus :)
    kaj gxi ne malpliseriozugus vortaron (se tion vi timas)
    pri gufujo - lau mi gxi tro specifas...
    sed mojosa ja eniris junularan lingvon
    amike,
    annA

    ReplyDelete
  3. Pri talpoj (kaj talpismo) vidu: http://www.liberafolio.org/search?SearchableText=talpismo

    Mi ankaux uzis ĝin tie ĉi: http://esperanto-usa.org/en/node/1261

    Oni do uzas ĝin nuntempe ankaŭ.

    ReplyDelete
  4. Mi ne rimarkis ke "koramik(in)o" ne estas norma vorto! Almenaŭ ĝi estas plejparte divenebla de la radikoj, kiu ne eblas por "talpo" kaj "mojosa" ktp. (Ĉu tial nomiĝas la lastatempa KD _Martin kaj la talpoj_?!) Estus en ordo laŭ mi ke "mojosa" kaj "gufujo" ne aperas en la vortaro. Se oni verkas vortaron pri junularaj E-kongresoj (aŭ preparilon por novaj partoprenantoj), tio certe enhavu la vorton "gufujo" (same kiel "memzorgantejo", ĉar malmulte pli necesas ol scii la nomojn de la lokoj). Ŝajnas al mi ke la vorto "mojosa" estas uzata de malpli granda grupo ol "gufujo", tiel mi ne metus ĝin ĉe la sama rango. Tamen ŝajnas ankaŭ ke pli kaj pli da homoj uzas ĝin, do eble ĝi fariĝos same vaste uzata.

    ReplyDelete
  5. Ĉiam estas iom da risko pri tiaj vortoj. Oni ne povas scii, kiel longe ili ekzistos. Sed ĉiuokaze por mi mem kaj "gufujo" kaj "mojosa" estas plene vivantaj vortoj. La vorto "gufujo" havas por mi apartan sencon kaj senton, ĉar mi kuniĝis kun mia edzino en gufujo. Tre mojose estis!

    ReplyDelete
  6. Kiel uzanto de "mojosa", parto de mi volas, ke "mojosa" aperu, sed (pli granda?) parto de mi pensas, ke la vorto restu iom mistera kaj nekvazaŭoficiala. Se ĝi ekaperos en vortaroj, ĝi certe perdos iom da sia mojoseco... eble temas pri ia mojosa raŭmismo, aŭ raŭmisma mojoseco...

    ReplyDelete
  7. Laŭ mi, "mojosa" jam estas firma vorto en la nuntempa junulara Esperanto, kaj ĝi aperu en ambaŭ direktoj de la vortaro.

    "gufujo" estas verŝajne eĉ pli multe uzata ol "mojosa" (pro ĝia jam pli longa ekzisto). Ĝi ne nur estas uzata en IS-oj, sed ankaŭ en IJK-oj kaj IJS-oj, kaj verŝajne ankaŭ en multaj aliaj renkontiĝoj. Aliflanke, ĝia uzado estas pli limigita al certa speco de situacio (Esperanto-renkontiĝo, ĉe kiu ekzistas aparta trankvila te-ĉambro). Mi pensas, ke indas havi ĝin en la direkto Esperanto-angla, sed verŝajne ne indas havi ĝin en la alia direkto.

    ReplyDelete
  8. "Mojose" havas propran blogon: http://mojose.wordpress.com/.

    Por "koramiko" estas brila la propono de Jorge Camacho: "umiko". Sed estas tro frue por ke ĝi eniru vortaron :-)

    ReplyDelete