Saturday 28 February 2009

ho, ho, ho

Jen la listo de novaj Esperantaj radikoj, kiujn mi aldonis sub H.
habitat/o habitat; hadron/o hadron; half/o halfback; halo! hallo! (telephone); halva/o halva; Hamburg/o Hamburg; hamburger/o × hamburger [= burger/o]; Hamlet/o Hamlet; han/o Han (Chinese); Hanoj/o Hanoi; Havan/o Havana; Hebrid/oj Hebrides; heksa/ sci prefix hexa-: ~fluorido hexafluoride; hektar/o hectare; hem/o haem, heme; hemion/o onager, wild ass; heparin/o heparin; hermeneŭtik/o hermeneutics; Hermes/o Hermes; hers/o portcullis; heŭristik/o heuristics; Hiad/oj Hyades; hidrastid/o goldenseal, orangeroot; hidrat/o, ~i chem hydrate; hidroksid/o hydroxide; hif/o hypha; hil/o tree frog; himantopod/o stilt (bird); himene/o hymenaea (tree); hiperonim/o hyperonym, superordinate category; hiphop/o hip-hop; hipi/o hippie; hipofiz/o pituitary gland; hipokaŭst/o hypocaust; Hipokrat/o Hippocrates; hiponim/o hyponym; hipospadi/o med hypospadias; hipotalam/o anat hypothalamus; hitit/o, ~a Hittite; hm! h’m! ahem!; Holivud/o Hollywood; holocen/o holocene; holokaŭst/o holocaust; Homer/o Homer; homofon/o homophone; Hondur/o Honduras; Hongkong/o, Honkong/o Hong Kong; huntun/o wonton.

Mi forigis: hiosciamin/o, 1hup/o [=tuf/o]

Jenajn radikojn el PIV mi ne aldonis:
habutaj/o, hagis/o, hajduk/o, hakam/o, halanĝ/o, haliaet/o, haliker/o, hamadriad/o, hamiltonian/o, hanap/o, hapaks/o, hardvar/o, harmoniz/i, harnes/o, haruspeks/o, haspel/o, haŝi/o, hat/i, haŭs/o, haŭser/o, haŭsier/o, hej!, helikoni/o, helm/o, helvet/o, hemianopsi/o, hibaĉ/o (falsa amiko!), hidalg/o, hidatid/o, hidrange/o, hidrant/o, hihi, hik!, Hilel/ismo, hioid/o, hipeastr/o, hipostaz/o, hipostil/o, Hitler/o, ~ismo, HIV, hoj/o, Holand/o, holandez/o, holding/o, holomorf/a, homoseksual/a, homozigot/o, hors/o, hos/o, hospic/o, hotentot/o, hun/o, husum/o (= fusuma; ankaŭ ne fusumo!).

Friday 27 February 2009

bedding

Dum mia vivo okazis eta revolucio ĉe la anglaj litoj.
Kiam mi estis juna, super la matraco oni metis suban littukon (bottom sheet) (eventuale super protekta subtuko (undersheet)), supran littukon (top sheet), litkovrilo(j)n (blanket(s)), kaj eventuale plumkovrilon/lanugaĵon (eiderdown). Super ĉio oni povis meti protektan kovrilon (bedspread, arkaike counterpane, ankaŭ quilt). En tiu epoko la litĉambro dum la vintro estis glacie malvarma.
Nun niaj domoj havas centran hejtadon, kaj oni bezonas malpli da kovriloj. Sed pli grave, anstataŭ supra littuko kaj kovriloj ni nun uzas kovrilsakon (duvet), konsistantan el la sako mem (duvet cover) kaj en ĝi lanugaĵo (duvetcontinental quilt). Ĝenerale ne necesas pliaj kovriloj/lanugaĵoj.
Tia litaranĝo venis al ni el la eŭropa kontinento. Mi renkontis ĝin la unua fojon en mia vivo en la IJK de 1958 en Pollando (mi scias, ĉar mi skribis pri ĝi en letero al miaj gepatroj).
Kiel estas en Usono?
Kvankam la nomo duvet venas el la franca, en tiu lingvo ĝi signifas nur “lanugo”; nian duvet oni nomas france couette.
En tendo, ankaŭ en junulargastejo, oni uzis, eble ankorau uzas, simplan dormosakon (sleeping bag) plus kovriloj.
Nun la demando: en PIV mi trovas peplom/o (“trastebita vata aŭ pluma kovrilo”) kaj plumon/o (“granda tre malpeza kuseno, entenanta lanugon aŭ plumojn, k metata super litkovrilo”). Laŭ tiu difino, plumono ŝajnas esti nia eiderdown; sed en Danvy-LePuil mi trovas “couette (édredon) = plumono”, do ne estas klare, ĉu ĝi estas eiderdownduvet.
Kio estas peplomo? Kaj ĉu entute ni bezonas tiujn vortojn?
Por ne pensi pri futon… Nek futon/o nek huton/o estas en PIV. Vikipedio havas futon/o, sed kiun preferas la japanaj esperantistoj? (La japana ふ/フ povas transskribiĝi “fu” aŭ “hu”.)

Thursday 26 February 2009

D is for dog

Jen la anglaj kapvortoj, kiujn mi volas forstreki sub D. (ĉar ili estas ne plu uzataj, aŭ ne gravaj):
dartre, debutante, decontrol, deist, dolichocephalic, doodle-bug, douceur.

Kaj jen tiuj, kiujn mi volas aldoni, kun traduko:
Danish (pastry) vienpano, darbuka darbuko, data processing datumtraktado, data set datumaro, data protection datumprotekto; database datumbazo; dating agency svatservo; daycare tagvartado; Day-Glo fluoreska; daylight saving time somera tempo; deadbeat sentaŭg-a, -ulo; ŝuldrifuz-a, -anto; debt-ridden multeŝulda; debug ĝustigi, sencimigi; decaf, decaffeinated senkafeina (kafo); decal paŭsaĵo. glubildo; decathlon dekatlono; decelerate malakcel-i tr, -iĝi; decolonize malkoloniigi; decongestant malkongestilo; deconstruct malkonstrui; decriminalize malkrimigi; decrypt malĉifri; deejay diskestro; dedicated sindona; dediĉita; de facto (laŭ)fakta, efektiva; defibrillator defibrililo; deflate malŝvel-i intr, -igi; defog forigi kondensaĵon (de); defrag, defragment malfragmentigi; defuse senfuzeigi; trankviligi; dehumanize malhumanigi; déjà vu jamosento; de jure (laŭ)jura; deli frandaĵ(vend)ejo; deliverables liverotaĵoj; delivery liver-ado, -aĵo; akuŝo; demerge malplekti; demine senminigi; demo, demonstration manifestacio; demonstr-o, -a (disko etc); demographic demografi-a, -aĵo, -a kategorio; demotivating senentuziasmiga; demystify senmisterigi; dendrite dendrito; denominate esprimi; dentin, dentine dentino; department store magazeno; departure lounge (forfluga) atendejo; departures board forflugtabulo; deprivation manko; senigo; mizero; derby vetkuro; matĉo; melonĉapelo; de rigueur deviga; desalinate sensaligi; desertification dezertiĝo; deskill maŝinigi, malmetiigi; desktop tabla (komputilo); (komputila) labortablo;; ~ publishing perkomputila eldonado; destabilize malstabiligi; determination obstino, firmeco, neŝanceleblo, *rezoluteco; detestable abomeninda; detox sentoksiĝ-i, -o; developed evoluinta; diachronic tratempa, diakrona; diamanté falsdiamanta; dicy duba, necerta; dicker kvereleti, heziti; digger fosmaŝino; ministo; aŭstraliano; digicam (cifereca) fot(ograf)ilo; digitize ciferecigi; diktat dekreto, diktaĵo; dildo fikilo, *gadmeso; dim sum dimsamo; dimmer, ~ switch malheligilo; diner manĝ-anto, -ejo; dinette manĝalkovo; dinkum honesta, vera; dioxin dioksino; disambiguate malambiguigi; disco diskoteko; discrimination diskriminacio; disenfranchize senigi je (voĉdon)rajtoj; dishpan vazlavujo; dishwasher teler-, vaz-lavilo; disk drive disk-ilo, -ingo; disorientated, disoriented perdita, misorientita; disparate neinterrilatitaj; dispatcher sendisto; dispensable malhavebla; disrobe forigi la vestojn; distasteful malbongusta, malŝatinda; ditzy distrita, facilanima; divination antaŭdirado, profetado; Diwali Lampofesto; DJ diskestro; djinn feo, genio; DNA DNA (deoksiribonuklea acido); dodgy suspektinda; do-gooder mondplibonigisto; dogsbody servist(in)o por fari ĉion; dog tag (metala) nomŝildeto; domesticity hejma familia vivo; dongle (gard)ileto, donglo; donut (ringa, bula) benjeto; doodad, doodah umo; doorjamb, doorpost pordofosto; doozy giganto, ekstremulo; doppelganger similulo, sozio; dot-matrix printer nadlara presilo; double entendre maldeca vortludo; doughty brava; download elŝut-i, -aĵo, -o; downriver laŭflue; downshift ŝanĝi al pli malalta rapidumo; downside malavantaĝo; downsize redukti (la personaron); Down’s syndrome sindromo de Down; down time nelabora tempo; down-to-earth praktika, senafekta; downtown urbomez-o, -a, -e(n); downturn malpliboniĝo; downwind subvent-a, -e(n); downy lanuga; doze dormeti; Dr, Dr. d-ro; drag queen travestiito; dreadlocks feltobukloj, rastafariaj bukloj; dreck fatraso, rubo; dreidel ĵetturbo; dressage dresad(konkurs)o; dressing (for wound) pansaĵo; (for salad) saŭco, kondimento; (stuffing) farĉo; dress rehearsal kostuma provludo; drive-through, drive-thru traveturebl-a (restoracio), -ejo; driver’s license kondukopermesilo; drizzle (nebule) pluveti; verŝeti; droll amuza, komike stranga; drop-down menu falmenuo; dropout elfalinto; drover brutpelisto; drugstore drogejo, apoteko; drum kit, drum set drumo; dumpster, D~™ rubujego; dunny (ekstera) necesejo; duo du-o, -opo; duplet (mus) duolo; dura mater duramatro; durian durio; DVD lumdisko, DVD; dynamism dinamismo; dyscalculia kalkulperturbo; dyslexia legperturbo, disleksio; dysphagia glutperturbo, disfagio; dysphasia parolperturbo, disfazio; dystopia malutopio.

Kompreneble, mi faras diversajn ŝanĝojn sub multaj el la ekzistantaj kapvortoj.

Jen laste tiuj vortoj-kandidatoj, kiujn mi ne volas aldoni:
DAB, dacha, daemon (dajmono), dago, daiquiri (dajkiri/o?), Dalai Lama, damp course, dander, dhal, DAT, DDT, deactivate, decimalization, deerstalker, defoliant, defrock, demanding, demerara, demerit, demesne, depository, depressive, deregulate, dermabrade, derrière, derring-do, desegregate, deselect, desensitize, des res, deviance, dial(ling) tone, dick, Dickensian, dickhead, dicky, didgeridoo, Digibox, dilly-dally, ding-a-ling, ding-dong, dinky, dipstick, discombobulated, dishwater, disincentive, disjunct-ion, -ive, diskette, ditransitive, diversity, divisive, divvy, Dixie, -land, DIY, DOA, doc, docent, docudrama, doddery, doddle, dodgem, doggy bag, dogleg, dolo(u)r, domiciliary, dominatrix, donkey jacket, donkeywork, donnish, doohickey, doolally, doorbell, doorknob, doorstop, dopey, dork, DOS, dosh, do-si-do, dosser, dot-com, dotty, doubloon, downbeat, downer, downlighter, downmarket, downscale, downstage, downstate, draft dodger, dragnet, drag race, draining board, dramatis personae, drawstring, dreamy, dribs and drabs, dry wall, DTs, duff, DUI, dumbo, Durex™, DVT, dweeb, DWI.

Wednesday 25 February 2009

doughnuts and muffins


Pardonpeton al tiuj, kiuj provis afiŝi komenton en la blogo sed ne sukcesis. La problemo kuŝis ĉe blogspot. Ŝajnas, ke nun ĝi estas solvita.
The word verification form is currently failing to load for some users. As a temporary workaround, you can disable word verification from the Settings | Comments tab.
We're working on a fix now, and apologize for the inconvenience.

Doughnut estas dolĉa fritita pasto-bulo — almenaŭ, ŝajnas al mi ke en mia junaĝo ĝi estis ĉiam bulo, do pilkoforma. Poste komencis vidiĝi doughnuts en la formo de ringo (pli ĝuste, toro), kaj nun la tipa formo estas ringa. Ĝi estas sufiĉe simila al la franca beignet (= doughnut, fritter), ke ni povu glate akcepti por ĝi la PIVan nomon benjet/o (sinonimo: fritkuko). Mi metos do(ugh)nut = (ringa, bula) fritkuko, benjeto.
En Britujo muffin ŝanĝis sian signifon pli draste. Tradicie ĝi estis simila al crumpet: “a circular spongy cake made from yeast dough and eaten toasted or buttered” (COD), kaj tion celis mia (speco de) platkuko en la ekzistanta eldono de la vortaro. Nun, tamen, supozeble pro usona influo, ĝi estas “a small spongy cake made with eggs and baking powder” (COD): tiun lastan muffin mi ricevas en la superbazaro sub tiu nomo (vidu mian foton, faritan antaŭ kelkaj tagoj). Kiel ni nomu ĝin en Esperanto? Benson proponas taspano …sed ĝi ne estas pano, eĉ vere ne bulko. Sonja proponas al ni neologismon, laŭ la 15-a regulo, mufen/o. Mi emas akcepti ĝin.

Tuesday 24 February 2009

autism

La angla termino autism estis inventita en la 1940aj jaroj.
Dudek jarojn poste, kiam mi verkis la unuan eldonon de la vortaro, tiu nocio, kvankam nekonata de PV (la antaŭulo de PIV), estis jam konata afero en Britujo. Ĝia esenco estas malfacileco en socia interagado. Por simpligi, infano kun tiu perturbo ne rekonas la sendependecon de aliaj homoj, nur de si mem.
La internacia formo aŭtism/o, troviĝanta nun en PIV kaj aliaj vortaroj, estis problema por Esperanto pro la ekzisto de aŭt/o kiel mallongigo de aŭtomobil/o kaj la regula derivaĵo aŭt/isto. Tio pensigas, ke aŭtismo estus en la angla motoring, driving.
Tial mi proponis ke oni nomu la perturbon mem/ismo.
Kvankam memismo ankoraŭ eble estas preferinda por kredantoj je La Bona Lingvo, tamen mi devas agnoski ke nun la esperantistaro kutimiĝis al la vorto aŭtismo por perturbo, ne por veturemo.

Monday 23 February 2009

win, lose, draw

La tri eblaj ludrezultoj por futbalteamo estas win (venki), lose (malvenki), aŭ draw (kio?).
En la ekzistanta eldono de la Concise E-E Vortaro sub draw troviĝas
(tie) egaliĝ-i, -o, (fari) vana(n) partio(n)
Ĉu estus bone ŝanĝi tion?
Ŝokis min en la karmemora retejo Ĝangalo la laŭ mi ofte nemodela lingvaĵo de s-ro Rebelo (ekzemple “noticoj” anst. novaĵoj). Tie mi legis la unuan fojon la vorton remio, ne tuj klara en sia kunteksto kaj nekomprenata de mi. Post esplorado mi trovis, ke ĝia intencita signifo estas nia draw.
En la TTT okazis plurfoja diskuto de tiu termino. Russ nomis ĝin “mistera neenvortara vorto”. Prave, ĉar ĝi ne estas en PIV2. Laŭ Cherpillod, NePIVaj Vortoj (eldonita 1988), ĝi troviĝas nur en la Japana-Esperanto Vortaro de Miyamoto Masao, kvankam rivala formo remis/ troviĝas en kelkaj aliaj.
Unu retdiskutanto trovis ĝin en du vortaroj, kiujn mi ne posedas:
La sola fonto (se ne kalkuli la reviziitan Bokarjov-vortaron) de tiu vorto estas la Granda Esperanto-Germana Vortaro de Krause (la vorto remi'o estas tradukata per Remis, kiu, laŭ la indikoj de la vortaro ŝajne estas legata sen la lasta 's' - do jen la verŝajna etimologio de la vorto). La Tema Vortaro de Galiĉskij prezentas la vorton remiso (evidente, de la sama deveno), sed Krause klare indikas, ke "remio" estas la preferinda formo (ĉe "remiso" troviĝas indiko al "remio").

Laŭ iu sinjoro elgrande, responde al Russ,
La Germana vorto "Remis" devenas el la Franca kaj elparoliĝas francece. Ĝi devenas de la franca vorto "remettre" (remeti). Mi ne scias, ĉu en la Franca la vorto "remis" ankaŭ signifas "remio". Eble scias tion franclingvano.

Mi devas raporti, ke mi posedas du grandajn kaj novajn anglajn vortarojn de la franca kaj de la germana. Nek unu nek la alia registras iun vorton remis en nia senco. Laŭ ili, france oni diras match nulpartie nulle (= vana partio), germane Unentschieden (= nedecidita). En sia granda germana-Esperanta vortaro Krause donas sub tiu vorto ekzemplon
la maĉo finiĝis sendecida nul per nul
kaj sub Remis (Schach)
la partio finiĝis remia (od. sendecida od. vana)

La rusa retdiskuto konkludis, ke por ничья oni diru vana partio.

Ĉu entute ni bezonas specialan vorton? Kio pri pato? Laŭ Ulrich Fellmann, pato ne taŭgas, ĉar en ŝakludo vana partio povas havi diversajn kialojn, inter kiuj pato estas nur unu.
So you could say I've drawn a blank.
Eble en mia reviziita vortaro mi lasu la artikoleton pri draw senŝanĝa.

Sunday 22 February 2009

dreadlocks


Dreadlocks, aŭ mallonge dreads, estas harvolvaĵoj: “dikaj feltecaj tufoj” (Vikipedio). Tiu hararanĝo “povas okazi nature post longa nekombado kaj estas kutima inter rastafarianoj, kaj nuntempe ankaŭ inter regee influitaj junuloj en Okcidentaj landoj”.
La Vikipedia artikoleto portas la titolon Feltharoj, sed proponas ankaŭ la sinonimon Rastabukloj, kun resendo al neplutrovebla retpaĝo, Vortaracho de D-ro Esp-o.
Sonja donas la formon dredlokoj, kun referenco al Bertilo Wennergren.
Ŝajnas al mi, ke temas pri bukloj pli ol pri haroj. La angla dread = timo, do oni povus diri laŭvorte timobukloj. Pli taŭge, tamen, mi volus diri aŭ feltobuklojrastafariaj bukloj.

Saturday 21 February 2009

dongles


Dongle estas aparateto uzata ĉe komputilo, ŝtopita en USB-pordo (pli frue, en parelela konektejo) aŭ simila truo. En la komenco ĝia ĉefa uzo estis kiel ŝlosilo por sekurigi komputilan programon. Sen la dongle la programo ne funkcias, aŭ funkcias nur en limigita maniero. La dongle tiel protektas la programon kontraŭ senpermesa kopiado (ĉar estas pli malfacile fabriki fizikan dongle ol kopii ciferecan programon).
Mi serĉis ĝian etimologion, sed COD nomas ĝin “arbitrary formation”. Alivorte ĝi estas ia sinonimo de whatchmacallit, thingummyjig, umo. Eble ĝi portas ankaŭ ian eĥon de dangle (pendi).
En Komputeko mi trovas dongle = aparatara programoprotektilo. Tiu nomo estas pli granda ol la aparato mem, kaj tro longa por praktika uzo. La epiteto “aparatara” paŭsas la anglan hardware, do = fizika. Sufiĉus protektil(et)ogardil(et)o.
Aliflanke dongle nun alprenis novan rolon. La telefonkompanio Vodafone volas vendi al mi USB-aparateton por liveri al mia tekokomputilo ĉiean (sendratan telefonan) retkonekton. Ĝi nomas tiun aparateton dongle.
Do laŭ funkcio dongle estas nun ankaŭ retkonektileto.
La kerna signifo de dongle estas sendependa de ĝia funkcio. Ne konvenas protekt-, nek konvenas konekt-.
Ĉu sufiĉus diri simple ileto? En la kunteksto estus klare, pri kio temas. Aŭ eĉ umaĵo.

Friday 20 February 2009

Ĥanuko


Konsidere la fakton, ke Zamenhof estis judo kaj konanto de la jida, estas rimarkinde ke mankas en Esperanto interkonsentitaj terminoj por diversaj elementoj de la hebrea-juda kulturo.
Unu tia termino estas la nomo de la vintra festo, la Lumfesto, hebree חנוכה (ĥanukah), kiun ni konas en la angla sub la nomo HanukkahChanukah. Supozeble ni dirus en Esperanto Ĥanuk/o (aŭ Ĥanuka/o aŭ Ĥanukah/o, aŭ eble Lumfesto; ĝi laŭvorte signifas ‘dediĉo’, ĉar oni tiel festas la redediĉon de la Templo). Sed tiu vorto mankas en PIV; mi trovas ĝin nur en NePIVaj Vortoj de Cherpillod. Ĉu nek Z mem aludis al tiu festo nek iu el la aliaj judaj pioniroj aŭ postaj judaj (aŭ nejudaj) esperantistoj?
[PS: Mi nun trovis en Benson, Comprehensive Eng-Esp Dict: Ĥanuka/o. Do, laŭdon al Benson.]
Ligita al Ĥanuko estas la naŭbranĉa aŭ sepbranĉa kandelabro, la menorah מנורה. Mankas ĝia nomo eĉ en Cherpillod. Ĉu menor/o? [En Benson: (Juda) kandelabro.]
Ligita estas ankaŭ la ludilo, en la jida דרײדל, angle dreidel, speco de kvarflanka turbo kun hebrea litero je ĉiu flanko. [En Benson, nenio.] Laŭ la analogio de ĵetkubo (angle dice) oni povus nomi ĝin ĵetturbo.
Kial tiaj vortoj ne estas en niaj vortaroj? Estas iom ŝoke, ke tiu festo kaj ĝiaj objektoj estas pli bone konataj en la nejuda anglalingva kulturo ol en Esperanto.

Thursday 19 February 2009

dressing

La angla dressing havas du ĉefajn sencojn. Unu estas por vundoj, en Esperanto pansaĵo. La alia estas por salatoj. Kiel nomiĝas tiu dua?
En Britujo la Salad Dressing de mia junaĝo estas ia malbonkvalita kvazaŭmajonezo kun ioma vinagrogusto. Poste venis French dressing el vinagro kaj oleo. Nun oni trovas amason da delikataj modernaj dressings.
Ĉiu, kiu vizitis Usonon, kutimiĝis al la kelnera demando pri dressings por la salato: blue cheese, ranch, thousand island, french. Ekzistas ankaŭ Caesar salad, kun propra fromaĝa dressing.
Kion oni povas legi en Vikipedio diverslingva?
“The concept of salad dressing varies across cultures. There are many commonly used salad dressings in North America. Traditional dressings in southern Europe are vinaigrettes, while mayonnaise is predominant in eastern European countries and Russia. In Denmark dressings are often based on crème fraîche.”
“Ein grüner Salat wird fast immer mit einer Salatsauce („Dressing“) angemacht.”
“Aujourd'hui la salade se définit comme un mets froid composé de légumes crus ou cuits, de viande, de crustacés, de poisson assaisonnés d'une vinaigrette ou d'une sauce froide.”
“Un aliño frecuente es la vinagreta…”
“in Italia tradizionalmente con olio e sale, altri ingredienti come aceto e succo di limone sono opzionali.”
Kaj en Esperanto:
“Oni ofte servas salaton kun salata kondimento sur ĝi. Simplaj kondimentoj por salato povas esti oleo kaj vinagro, majonezo, ofte akompanataj per hakitaj aromaj herboj kiel ajlo, petroselo, ktp.”
Tamen kondimento laŭ mia kompreno estas ekzemple salo aŭ pipro aŭ mustardo aŭ oleo… sed ne preparita miksaĵo kian ni komprenas per dressing. Ŝajnas al mi, ke en Esperanto pli bona termino estas (salat)saŭco.
Vinaigrette = vinagrosaŭco.
Ĉu “dressing (for salad) saŭco; (for wound) pansaĵo”?

Wednesday 18 February 2009

dogfish


Dogfish estas malpreciza termino. Plej ofte ĝi egalas al Scyliorhinus canicula (lesser spotted dogfish), sed povas esti ankaŭ diversaj aliaj malgrandaj ŝarkoj.
En la unua eldono de la Concise Dictionary aperas dogfish = skilio, en ambaŭ direktoj. Tamen skili/o ne troviĝas en PIV.

Pli frue tiu specio portis la sciencan nomon Scyllium canicula, kaj la Esperanta skilio evidente venas de tiu eksa genronomo.

Skilio, en tiu senco, troviĝas en kelkaj aliaj vortaroj, inkl. en LePuil-Danvy, sub roussette (poisson) = skilio, marhundo, markato, kaj en la vikipedia germana-esperanta vortaro, Katzenhai = skilio.
La retpaĝo de Reto-Klubo http://www.geocities.com/EnchantedForest/2755/stran01.html montras bildon de “ovoshelo de (iu) hundo-sharko (skilio) Scyllium canicula”.

En Krause sub Hundshai kaj Katzenhai estas nenio.

Mi ne scias, kial nek skili/o nek ia skilirin/o estas en PIV. La termino marhundo ne taŭgas, ĉar laŭ PIV marhundo estas vulgara nomo por foko, aŭ “hardita maljuna ŝipano”.

Verŝajne mi metos dogfish = (speco de) ŝarketo, skilio.

Tuesday 17 February 2009

motivation

La angla family motive (motivate, motivation, demotivate) prezentas kelkajn problemojn.
La baza motive pli-malpli egalas al motiv/o; tamen unu diferenco estas ke en la angla motives are quite often ulterior (= kaŝitaj?).
Tamen la verbo estas malfacila. La PIVa difino de ~i estas “prezenti ~o(j)n por, klarigi per ~oj, do angle to justify, to explain (behaviour). La angla to motivate estas alia. Ĝi signifas (1) “esti la motivo, pro kio iu faras ion” (ekzemploj el LDOCE: Was he motivated solely by a drive for power? We’ll never know what motivated him to kill his wife.) (2) “igi (iun) deziri atingi ion kaj igi (lin/ŝin) voli forte labori por fari tion” (A good teacher has to be able to motivate her students.)
Por (1), mi dubas ĉu oni povas diri en Esperanto *Ĉu li estis motivita nur per impulso al potenco? *Ni neniam scios kio motivis lin mortigi sian edzinon. Eble oni povus uzi sproniinstigi.
Por (2), eĉ pli anglisme sonas *Bona instruistino devas povi motivi siajn lernantojn. Mi ne trovas bonan Esperantan tradukon. Eble “doni internan impulson” aŭ simile. Diri “instigi siajn lernantojn” tuj demandigas: instigi ilin al kio? Unu ebla traduko estus per stimuli. Tamen stimulo elvokas la ideon de reago, sen la elemento de propra volo, kiu estas grava ĉe motivation. Pli bone: entuziasmigi.
Ne tute kontentige: motivation = instigo, stimulado, entuziasmigo.
Eĉ pli malfacile, to demotivate. Jobs that do not challenge you can be very demotivating. Tro facilaj taskoj povas ne sufiĉe stimuli, povas senentuziasmigi.

Monday 16 February 2009

defibrillator


Fibrilaci/o (PIV) estas “senorda tremado de la koraj muskolfibroj; ĝi ordinare limiĝas al la atrioj, sed, se ĝi trafas la ventriklojn, ĝi kaŭzas morton”.
Trafite mem de atria ~o (atrial fibrillation -- tamen reguligata per medikamento), mi havas personan intereson pri la termino.
La verbo, implicite laŭ PIV kaj eksplicite laŭ la Lexique et dictionnaire médical français-espéranto, estas fibrilacii.
Oni povus demandi, ĉu ne estus pli bone havi verban radikon fibril/i (to fibrillate), kaj derivi (atria) fibril/ado. Laŭ la menciita franca vortaro, fibril/o (aŭ fibr/eto) estas france fibrille: sed en La Bona Lingvo tio devus esti nur fibr/eto.
Por reĝustigi la korritmon ekzistas proceduro nomata cardioversion, en kiu elektra ŝoko haltigas la fibrilacion-fibriladon kaj redonas ĝustan (sinusan) korritmon.
En multaj publikaj lokoj nun instaliĝis aparatoj por aŭtomate liveri tiujn ŝokojn. La aparato nomiĝas angle defibrillator kaj simile en diversaj aliaj lingvoj, inkl. ruse дефибриллятор (defibrilljator).
En Esperanto mi trovis ĝis nun jenajn nomojn: defibrililo, senfibrililo, defibrilatoro, kora defibrilenzo.
Ĉu mi elektu fibril/i, ~ado, de~ilo, aŭ fibrilaci/o, ~i, defibrilator/o? Al mi ŝajnas preferinda la unua serio.
Restas la demando pri kardio/versi/o (?).

Sunday 15 February 2009

déjà vu

Kiel eble vi rimarkis, mi okupiĝas ĉi-semajne pri la litero D.
Mi serĉis E-tradukon de la angla (!) esprimo déjà vu, la sento ke tio kio okazas nun okazis jam antaŭe, precize same.
Esplorante tiun fenomenon, mi eltrovis ke la populara franca esprimo, alpruntita de la angla, estis inventita de nia propra Émile Boirac, la unua prezidanto de la Lingva Komitato (poste: Akademio de Esperanto) kiu “priskribis paramnezion sub populara nomo déjà vu en sia verko L'Avenir des sciences psychiques”.

Serĉante plu en Vikipedio, mi trovis

Paramnezio, Déjà vu- elemento de psiĥologie-filozofia koncepto de profesoro Emile Boirac. Déjà vu signifas "iam vidita". Ĝi estas emo por travivi jam travivita momento kiam hazarde kondiĉoj estus la samaj. Tiu fenomeno nomata estas science paramnezio kaj laŭ multuloj okazas ĉe profetaj sonĝoj. Se amo estas konforme kun Platono la sopiro por la unuigo, patrujo, la dua parto de si la amemo estas paramnezio. Paramnezio estas ankaŭ kunigata kun postsigno de renaskiĝo.

Cetere en Vikipedio mi korektis “iam” al “jam” kaj ĝenerale riparis la lingvaĵon.

En kukolo paramnezio ricevas 312 trafojn.
déjà vu = paramnezio

Saturday 14 February 2009

database

Kiel traduki database?
Tie kuŝas du problemoj: kiel traduki data, kaj kiel traduki base (en tiu senco).
Laŭ PIV, ĝi estas datenbanko. La formo datenbazo estas ‘evitinda’.
Tamen statistikante per kukolo mi trovis jenajn trafciferojn:
datumbanko 1.750, datenbanko 2.580, datenbazo 26.600, datumbazo 105.000.
Tre videble, do, por la ĝenerala esperantistaro ĝi estas bazo (ne banko), kaj ĝi enhavas datumojn (ne datenojn). Komputeko kaj KL (Pokrovskij) same preferas.
Database = datumbazo.

Friday 13 February 2009

darkroom, camera obscura

En la ekzistanta eldono de la vortaro ni trovas dark-room = senluma kamero. Ŝajnas, ke tio estas eraro. Laŭ PIV, senluma kamero (Z) estas parto de fotografilo; sed la angla darkroom (kiel ni nun skribas ĝin, sen streketo) estas ĉambro en domo, uzata kiel loko por riveli foton, do senluma ĉambrorivelĉambro.
Tamen ekzistas tria ebleco: ke senluma kamero estas tio, kion ni nomas en la angla camera obscura. Mi trovis retpaĝon en kiu senluma kamero estas listigita kiel “atrakcio por turistoj”. Temas pri dometo, en unu el kies muroj estas trueto per kiu, per spegulo(j) kaj lenso(j), bildo projekciiĝas sur tablon.
Kiun el la tri celis Zamenhof per senluma kamero? Kaj kie li uzis tiun esprimon?
En ĉiu okazo mi devos korekti ĉe darkroom, por ke la E-traduko tekstu senluma ĉambro.

Thursday 12 February 2009

drakunkolo



Kion signifas drakunkolo?
Laŭ mia mensa leksiko de Esperanto, ĝi estas aroma spicherbo uzata interalie por spici vinagron, angle tarragon. (Vidu la supran bildon.) Tion konfirmas LePuil-Danvy (sub estragon) kaj Krause (sub Estragon). Tion konfirmas PIV1 (1970), kiu donas ankaŭ ĝian sciencan nomon, Artemisia dracunculus. La listo de Pilger donas al tiu spicherbo, laŭ sia kutimo, du nomojn: drakunkolo kaj la pli hejmeca vinagra artemizio.

Sed kion ni trovas en PIV2? La unua senco de drakunkol/o fariĝis speco de arumo, cetere venena; tie aperas ankaŭ desegnaĵo de la folio, floro, spato kaj spadiko de la koncerna kreskaĵo. (Vidu la malsupran bildon.) Ĝi havas nenion komunan kun la tradicia drakunkolo. Temas pri la scienca Dracunculus spp. el arumacoj.

Nur kiel duan sencon de drakunkol/o en PIV2 ni vidas: = estragono.
La neologismo estragon/o estas la vorto preferata de PIV2 por nia spicherbo.
Tio estas ekzemplo de la bedaŭrinda tendenco de PIV2, permesi ke la sanĝiĝema latina scienca nomaro plipezu ol la ekzistantaj tradicioj de Esperanto. (Simile ĉe cerbo - “encefalo, cerebro”, cipreso - “kupreso”.)

Cetere, en la scienca nomaro dracunculus (latine = draketo) restas ankoraŭ la specia nomo (sed ne la genra nomo) de la spicherbo.

Vikipedio estas tute konfuzita: la priskriba artikolo havas la titolon Estragono sed parolas pri “drakunkolo”. La bildo estas titolita “Ĉu mi estas estragono aŭ artemiso aŭ drakunkolo? Herbo mi estas.”

Science, Dracunculus estas ankaŭ genro de parazitoj (angle: guinea worm).

Corsetti-eca nomo por la spicherbo estus drakoherbo (kp angle dragonwort). Sed mi ne vidas kialon revizii tion, kion mi lernis antaŭ 50 jaroj: drakunkolo = tarragon, kaj inverse.

Wednesday 11 February 2009

hindaj manĝaĵoj


Mi maltrankvilas ankoraŭ pri diversaj manĝaĵoj de ekster la franca-itala sfero (la sfero, en kiu lokiĝas multaj el la kuiritaĵoj listigitaj en niaj vortaroj).
Kio estas nun la plej tipa brita plado? Laŭdire, chicken tikka masala, kiu estas brita adapto de hinda manĝaĵo. Kiel ni nomu ĝin en Esperanto? Aŭ ĉu ni rezignu pri tiaj vortoj?
Jen mallonga listo de hindaj manĝaĵoj, kies nomoj estas ĝenerale konataj en Britujo:
aloo (terpomo), bhaji, bhindi (= okra, gomb/o), biryani, brinjal (= aubergine, eggplant, melongen/o), dhal, garam masala, ghee, jalfrezi, keema, korma, kulfi, lassi, naan, pakora, paneer (fromaĝo), paratha, poppadum, raita, roti, saag, samosa, tandoor, tikka, vindaloo.
La solaj vortoj el tiu ĝenerala mondoparto, kiujn mi trovis en PIV, estas kare/o = curry, kebab/o = kebab, pilaf/o = pilaf.
Balti estas kuirstilo ŝajne inventita (aŭ almenaŭ tiel baptita) de bengaloj en Britujo.
Kiom el tiuj vortoj meritas lokon en E-vortaro?

Tuesday 10 February 2009

kion forstreki?

Aparta problemo estas, decidi kion forstreki el la ekzistanta teksto de la vortaro. Siatempe mi transprenis pli-malpli ĉion el PV, kaj en tiu listo troviĝas ekzemple diversaj iamaj fakesprimoj apartenantaj al iu nun eksa teorio aŭ forvelkinta disciplino.
Ekzemple, neniu parolas plu pri brakicefaloj kaj dolikocefaloj, nek pri biontologio kaj bostonoj, nek pri diartrozoj kaj diastazoj. Eĉ britoj, dekumiginte (decimaliginte) sian monon en 1971, nun ne plu parolas en Esperanto pri dozenoj. Ĉu valoras reteni tiajn vortojn pro historiaj kaŭzoj, aŭ ĉu prefere forstreki? Mi forstrekas.
Siatempe el El Popola Ĉinio mi prenis la terminon dazibaŭ/o (wall poster, murafiŝo). Sed malaperis en Ĉinujo maŭismo kaj neniu plu uzas tiun vorton.
Se serĉante en la Tekstaro aŭ per kukolo aŭ Google oni tamen trovas la vorton (uzatan, ne simple listigitan en vortaro), tio estas kialo por tamen reteni ĝin.
El la angla listo mi forstrekas ekzemple actinometer, agene, air-liner, bob (ŝilingo), authoress (aŭtorino), conductress (konduktorino) — la lastajn du pro tio ke ili estas perceptataj kiel seksismaj, do ne plu uzataj. (Cetere, aŭtobusoj ne plu havas konduktorojn.)

Monday 9 February 2009

ĉina brasiko


Manĝaĵoj prezentas apartajn problemojn por la vortaristo de Esperanto.
Se iu manĝaĵo ne estas internacia, evidente oni ne povas insisti ke ekzistu Esperanta termino por ĝi. Tamen se iu manĝaĵo estas tutmonde konata (aŭ preskaŭ), ni bezonas vorton ankaŭ en Esperanto.
En nia hodiaŭa mondo, la fenomeno de ‘tutmondiĝo’ (globalizo) signifas, ke pli kaj pli da manĝaĵoj fariĝas konataj ekster sia devenloko.
La vortaristo de la angla frontas foje similajn problemojn. Kiel sciate, amaso da manĝaĵoj havas malsaman nomon en la brita kaj usona variantoj. Sed estas ankaŭ aliaj fontoj de necerteco. Ekzemple, ne estas klara al mi la diferenco inter la japana tempura kaj la hinda pakora: ambaŭ temas pri legomo ‘profunde’-fritita (kvankam tempura, en PIV tempur/o, povas ankaŭ esti nelegomo, ekz-e salikoko).
La ĉina brasiko, 白菜 (‘blanka legomo’), liveras tian problemon. En la angla mi konas bok choi, pak choi, petsai, Chinese leaves kaj Chinese cabbage. Ĉu temas pri diversaj nomoj por la sama legomo? aŭ pri pli ol unu legomo?
En PIV sub brasik/o staras (inter multaj aliaj kulturformoj):
Ĉinia ~o Kf. de la rapo~o (B. rapa gr. Chinensis) hejma en Ĉinio, jam de longe kultivata ankaŭ en subtropikaj regionoj, kun folioj ne formantaj kapon, manĝataj kiel legomo.
Pekina ~o Kf. de rapo~o (B. rapa gr. Pekinensis) el Azio, tre bongusta kaj pli digestebla ol la formoj de la ĝardena ~o. Sin: pecajo.
Do, PIV rekonas du malsamajn ĉinbrasikajn legomojn. Mi kredas, ke la bok choi kiun ni kirlofritas (vd la bildon) estas la ĉinia, kaj ke la Chinese leaves kiun ni manĝas salate estas la pekina.

Sunday 8 February 2009

domestic animals and pets

Bertilo W demandas (5 feb) kiel traduki to domesticate.
Laŭ mi, plej bone uzi dom-.
Sub best/o, PIV2005 havas dom~o ~o vivanta kun la homoj (por agrikulturo aŭ en la hejmo) [= domestic(ated) animal]; hejm~o ~o tenata hejme por akompanado aŭ plezuro [= pet (animal)].
Do to domesticate = dombestigi, eble eĉ simple domigi.
Bovoj, ĉevaloj, kaproj, ŝafoj, estas dombestoj (dombestigitaj, domigitaj bestoj); hundo, kato estas ne nur dombestoj sed ankaŭ hejmbestoj (hejmbestigitaj, hejmigitaj bestoj). Porkoj estas ĉie dombestigitaj, kaj foje ankaŭ hejmbestigitaj.

Saturday 7 February 2009

West Indians

Anglalingvanoj hezitas, kiel diri en Esperanto West Indian.
En la angla ni havas tri tiurilatajn terminojn, en Esperanto nur du.
Por nomi la tutan regionon, angle, the West Indies pli-malpli = the Caribbean = the Antilles. En Esperanto ni havas la Karib/a Maro kaj Antil/oj. (Pli frue anst. karib/a oni diris ankaŭ karaib/a.)
La Antiloj estas la “insularo inter Atlantiko k la Kariba Maro” (PIV). La Grandaj Antiloj estas Kubo, Hispaniolo (= Haitio plus Domingo), Jamajko, Portoriko; la Malgrandaj Antiloj estas ĉiuj aliaj “t.e. la Alventaj k la Subventaj Insuloj” (PIV).
Atentu, tamen, ke la nederlandaj Alventaj Insuloj lokiĝas norde (S-ta Marteno ktp, pli norde ol Arubo k Kuracao), sed ke la britaj Alventaj (Windward) Insuloj (Barbadoso, Grenado, Trinidado ktp) lokiĝas sude de la Subventaj (Leeward: Antigvo, S-ta Kristoforo ktp). Konfuze!
Ni povas nomi la tutan regionon (la) Antiloj. Sed ankaŭ, laŭ la modelo de la angla the Caribbean, germana die Karibik, ni povus nomi ĝin Karib/ujo, ~io. (Aliflanke la kariboj mem, amerikindianoj kiuj donis sian nomon al la regiono, preskaŭ ne plu ekzistas kiel aparta gento.)
En la angla ni kutime nomas la loĝantojn de tiu insularo West Indians, aŭ malpli ofte, pli formale Afro-Caribbeans. Tiuj nomoj estas uzataj ankaŭ pri tiuj, kiuj migris al Britujo, kaj al ties posteuloj. Ni praktike ne parolas pri Antilleans. Tamen en la franca la kutima esprimo estas les Antillais. Verŝajne en Esperanto la ĝusta nomo estas antil/anoj (ĉar ne temas pri kariboj).
Teknike la Bahamoj kaj la Turk-Kajkosaj Insuloj (?) estas West Indian sed ne Caribbean. Kiel esprimi tion en Esperanto?!
Do ĝenerale West Indian = antil/a, ~ano. West Indies = Antiloj, Karibujo.

Friday 6 February 2009

ŝraŭbŝlosilo


Jam de mia junaĝo mi uzas la vorton ŝraŭbŝlosilo por la angla (BrE) spanner, (AmE) wrench. Subtenis tion la unua eldono de PIV: (sub ŝlos/) ŝraŭb~ilo Ilo, kun buŝo konsistanta el du paralelaj ebenaj surfacoj, servanta por turni ŝraŭbon kun eĝa kapo…
Sed en PIV2 aperas anstataŭe: ŝraŭb~ilo (evi) = boltilo.
Boltilo siavice, sub bolt/, estas Ŝtala levilo, provizita per du makzeloj aŭ sesangula kavo por turni ~on. .. SIN ~oturnilo. RIM: Ne uzu ŝraŭbŝlosilo en la senco de ~ilo. (En PIV1 mankas bolt/ilo.)

Bolt/o = kunfiksilo konsistanta el ŝraŭbo kun kapo kaj ŝraŭbingo.
Oni uzas ŝraŭbŝlosilon/boltilon egale por turni la ŝraŭbokapan parton aŭ la ŝraŭbingon (boltingon?). Kial la dufoja anatemo de la tradicia termino ŝraŭbŝlosilo?
En la bildo vidiĝas BrE universal spanner = AmE universal wrench = Esp universala (iuj diras: angla) ŝraŭbŝlosilo/boltilo.
Aliflanke ŝraŭbturnilo = ŝraŭbilo = screwdriver, tute alia ilo.

Thursday 5 February 2009

wildlife

Kion signifas la vorto wildlife? Antaŭ 40 jaroj ĝi estis apenaŭ konata, sed nun ĝi estas ofta, certe meritanta lokon en la vortaro.
Mia unua ideo estis sovaĝbestaro. Subtenas tiun tradukon la germana vortaro de Collins, laŭ kiu wildlife = die Tierwelt (bestmondo).
Sed laŭ la franca Collins, wildlife = faune et flore (faŭno kaj flaŭro).
Laŭ la Concise Oxford, wildlife = wild animals collectively. Sed laŭ la angla Wikipedia, “wildlife includes all non-domesticated plants, animals, and other organisms”.
Ĉu do la vegetaĵoj estas parto de wildlife, aŭ ne? Ĉu temas nur pri la sovaĝbestaro, aŭ ankaŭ pri la sovaĝkreskaĵaro?
La laŭmorfema ekvivalento sovaĝvivo ricevas nur tri trafojn en kukolo, el kiuj du estas el anglalingvaj landoj kaj unu necerta, ĉar ne plu alirebla.
Ŝajnas, ke en la vortaro mi devos enmeti ambaŭ difinojn:
wildlife sovaĝbestaro; sovaĝvivo, faŭno kaj flaŭro
Ĉu tiel?

Wednesday 4 February 2009

nupto


La PIVa difino de nupt/o estas interese moderna. (Bertilo skribas: Tio estas elstare bona kaj moderna difino. Mi volas gratuli al tiu, kiu ĝin verkis! Foje en PIV2005 aperas difinoj tre malnovspecaj kaj eĉ rekte eksdataj. Tial estas tre agrable trovi ion tre modernan kaj zorge elpensitan.)
Komence, nupt/o estis unu el tiuj nenecesaj ‘poeziaj’ neologismoj, samsignifa kiel la Fundamenta kunmetaĵo edz/iĝ/o kaj la kunmetaĵo-el-Fundamentaj-elementoj ge/edz/iĝ/o, t.e. “laŭleĝa ligiĝo inter viro kaj virino”.
Efektive, PIV estas ankoraŭ konfuzita. Ĝia edziĝo 1 havas la cititan difinon, edziĝo 2 (ark.) = geedziĝo. Sed geedziĝo siavice havas tiun saman difinon.
Supozeble la celo de PIV estis difini ke arkaisme edziĝo estis ago farata de la viro, sed ke geedziĝo estas ago farata de la viro kaj la virino kune. La arkaisma senco estas falusisma (?).
Kaj nupt/o? “Ceremonio kaj festo, per kiu du (aŭ pli da) homoj publike celebras sian intencon pri vivkomuneco (plej ofte geedziĝo)”. Do tio povas esti ne nur geedziĝo sed ankaŭ multpartneraĵo (polyamory, poligamio, poliandrio), aŭ ligiĝo inter du samseksaj individuoj. Tiu nupto inter du viroj aŭ inter du virinoj nomiĝas en kelkaj landoj geedziĝo (marriage), sed en Britujo civil partnership, kaj en Nov-Zelando civil union.
Antaŭ du jaroj mi kaj la koramiko okazigis nian nupton (laŭ tiu difino). Kio do estas la nomo por ĉiu el ni du el la vidpunkto de la alia? Mi ne volas nomi lin ‘edzo’, kaj jure li ne estas mia husband. Angle li estas mia (civil) partner. Volonte mi diras partner/o ankaŭ en Esperanto; sed tiu difino de partner/o mankas en PIV (nur interalie ‘kunulo en … seksumado’, kio ne estas la ĉefafero). Vivkunulo? Jes, sed jam 40 jarojn ni estas vivkunuloj. Ĉu nuptano? Ĉu kunnuptano? Prefere partnero.
Tiu debato ne povus esti okazinta dum la unua jarcento de Esperanto.

Tuesday 3 February 2009

wheelie



La vorto wheelie estas uzata preskaŭ nur en fiksitaj esprimoj.

(i) Ĉe biciklanto aŭ motorciklanto, to do a wheelie (usone ankaŭ to pop a wheelie) estas levi la antaŭan radon for de la tero, tiel ke oni rajdas nur sur la malantaŭa rado.
(ii) En Britujo, sed verŝajne ne en Usono, a wheelie bin estas granda radhava ujo uzata eksterdome por ricevi hejman rubon. Usone, ĝi estas speco de garbage bindumpster (kvankam ambaŭ vortoj havas pli vastan sencon; dumpster = ankaŭ la brita skip).
Ĉe (i), mi rimarkis per la multlingva Vikipedio, ke la itala vorto estas impennata. Serĉante tiun vorton en Minnaja, mi venis al pranco (t.e. ke ĉevalo levas la antaŭajn piedojn kaj paŝas nur sur la malantaŭaj). Brile! To do a wheelie = pranc/i.
Por (ii), eble radrubujo.

Monday 2 February 2009

(male) chauvinism

Ŝovinismo estas “plej fanatika formo de patriotismo, ĝenerale ligita kun agresemo kontraŭ aliaj popoloj” (PIV).
En mia junaĝo la angla vorto chauvinism havis tiun saman signifon. Sed nun la unua senco en LDOCE tekstas: “a belief that your own sex is better or more important than the other sex, espercially if you are a man: male chauvinism”. Nur en la dua loko venas “a strong belief that your country or race is better or more important than any other”.
Tiu internacia vorto venas el la franca, laŭ Nicholas Chauvin kiu vivis antaŭ 200 jaroj. Ĉu ĝi trapasis la saman signifoŝanĝon en aliaj lingvoj, kiel en la angla? Mi suspektas, ke ne.
En la franca tiun tendencon oni nomas phallocratie (greke: peniso + regado), kaj simile en kelkaj aliaj lingvoj. Kp PIV falus/o 2 “Peniso kiel simb. de vira (ofte patra) potenco”. En Vocabulario italiano-esperanto de Minnaja mi trovis falusokratio, masklokratio; en LePuil-Danvy falusokratio.
Tamen en la germana oni diras Patriarchat. Surbaze de tiu vorto ni povus diri patriarkismo (aŭ kun -ĥ-).
Laŭ Vikipedio, “En la inisma movado dum la 1970-aj jaroj kreiĝis la anglalingva termino „male chauvinism“ ("vira ŝovinismo"). La vorto priskribas patriarĥismajn sociojn kaj unuopajn virojn, kiuj kredas nure pro sia biologia sekso havi superan pozicion kompare al virinoj.”
Ĉu (vir)ŝovinismo? aŭ falokratio/masklokratio? aŭ patriarkismo?

Sunday 1 February 2009

wi-fi


En mia anglalingva blogo de 2008 10 08 mi skribis pri germana vorto, kiun mi ne tuj komprenis. Mi alvenis al mia hotelo en Berlino, kaj la akceptistino demandis al mi Möchten Sie [ˈveːlan]? = Ĉu vi ŝatus (nekomprenitaĵon)?
Temis pri W-LAN, la germana vorto por tio, kio nomiĝas angle Wi-Fi. Se mi pagus, mi povus uzi la hotelan lokan reton por sendrate konekti mian tekokomputilon al la TTT.
W-LAN estas akronimo de Wireless Local Area Network = sendrata loka area reto. Por LAN ni kutime diras “loka reto”, do eventuale ni povus diri “sendrata loka reto” aŭ SLR.
Montriĝas, ke Wi-Fi estas propra nomo, nomo de marko. Malgraŭ tio, ĝi fariĝis la ordinara esprimo anst. W-LAN en la angla kaj pluraj aliaj lingvoj. Laŭ artikoleto en Vikipedio, “La teknologio nomita Wifi (eventuala esperantigo povus esti Vifio) estas sendrata (senkabla) retkapt-sistemo, kiu ebligis dekomence sendratan aliron al interna reto, kaj, intertempe fariĝis rimedo ebliganta rapidfluan aliron al interreto.”
En Komputeko mi trovis wifi = sendrata reto | vifio (Bertilo).
Ĉu iu efektive uzas la esprimon vifi/o? Aŭ ĉu ni restu ĉe sendrata (loka) reto?