Thursday 26 February 2009

D is for dog

Jen la anglaj kapvortoj, kiujn mi volas forstreki sub D. (ĉar ili estas ne plu uzataj, aŭ ne gravaj):
dartre, debutante, decontrol, deist, dolichocephalic, doodle-bug, douceur.

Kaj jen tiuj, kiujn mi volas aldoni, kun traduko:
Danish (pastry) vienpano, darbuka darbuko, data processing datumtraktado, data set datumaro, data protection datumprotekto; database datumbazo; dating agency svatservo; daycare tagvartado; Day-Glo fluoreska; daylight saving time somera tempo; deadbeat sentaŭg-a, -ulo; ŝuldrifuz-a, -anto; debt-ridden multeŝulda; debug ĝustigi, sencimigi; decaf, decaffeinated senkafeina (kafo); decal paŭsaĵo. glubildo; decathlon dekatlono; decelerate malakcel-i tr, -iĝi; decolonize malkoloniigi; decongestant malkongestilo; deconstruct malkonstrui; decriminalize malkrimigi; decrypt malĉifri; deejay diskestro; dedicated sindona; dediĉita; de facto (laŭ)fakta, efektiva; defibrillator defibrililo; deflate malŝvel-i intr, -igi; defog forigi kondensaĵon (de); defrag, defragment malfragmentigi; defuse senfuzeigi; trankviligi; dehumanize malhumanigi; déjà vu jamosento; de jure (laŭ)jura; deli frandaĵ(vend)ejo; deliverables liverotaĵoj; delivery liver-ado, -aĵo; akuŝo; demerge malplekti; demine senminigi; demo, demonstration manifestacio; demonstr-o, -a (disko etc); demographic demografi-a, -aĵo, -a kategorio; demotivating senentuziasmiga; demystify senmisterigi; dendrite dendrito; denominate esprimi; dentin, dentine dentino; department store magazeno; departure lounge (forfluga) atendejo; departures board forflugtabulo; deprivation manko; senigo; mizero; derby vetkuro; matĉo; melonĉapelo; de rigueur deviga; desalinate sensaligi; desertification dezertiĝo; deskill maŝinigi, malmetiigi; desktop tabla (komputilo); (komputila) labortablo;; ~ publishing perkomputila eldonado; destabilize malstabiligi; determination obstino, firmeco, neŝanceleblo, *rezoluteco; detestable abomeninda; detox sentoksiĝ-i, -o; developed evoluinta; diachronic tratempa, diakrona; diamanté falsdiamanta; dicy duba, necerta; dicker kvereleti, heziti; digger fosmaŝino; ministo; aŭstraliano; digicam (cifereca) fot(ograf)ilo; digitize ciferecigi; diktat dekreto, diktaĵo; dildo fikilo, *gadmeso; dim sum dimsamo; dimmer, ~ switch malheligilo; diner manĝ-anto, -ejo; dinette manĝalkovo; dinkum honesta, vera; dioxin dioksino; disambiguate malambiguigi; disco diskoteko; discrimination diskriminacio; disenfranchize senigi je (voĉdon)rajtoj; dishpan vazlavujo; dishwasher teler-, vaz-lavilo; disk drive disk-ilo, -ingo; disorientated, disoriented perdita, misorientita; disparate neinterrilatitaj; dispatcher sendisto; dispensable malhavebla; disrobe forigi la vestojn; distasteful malbongusta, malŝatinda; ditzy distrita, facilanima; divination antaŭdirado, profetado; Diwali Lampofesto; DJ diskestro; djinn feo, genio; DNA DNA (deoksiribonuklea acido); dodgy suspektinda; do-gooder mondplibonigisto; dogsbody servist(in)o por fari ĉion; dog tag (metala) nomŝildeto; domesticity hejma familia vivo; dongle (gard)ileto, donglo; donut (ringa, bula) benjeto; doodad, doodah umo; doorjamb, doorpost pordofosto; doozy giganto, ekstremulo; doppelganger similulo, sozio; dot-matrix printer nadlara presilo; double entendre maldeca vortludo; doughty brava; download elŝut-i, -aĵo, -o; downriver laŭflue; downshift ŝanĝi al pli malalta rapidumo; downside malavantaĝo; downsize redukti (la personaron); Down’s syndrome sindromo de Down; down time nelabora tempo; down-to-earth praktika, senafekta; downtown urbomez-o, -a, -e(n); downturn malpliboniĝo; downwind subvent-a, -e(n); downy lanuga; doze dormeti; Dr, Dr. d-ro; drag queen travestiito; dreadlocks feltobukloj, rastafariaj bukloj; dreck fatraso, rubo; dreidel ĵetturbo; dressage dresad(konkurs)o; dressing (for wound) pansaĵo; (for salad) saŭco, kondimento; (stuffing) farĉo; dress rehearsal kostuma provludo; drive-through, drive-thru traveturebl-a (restoracio), -ejo; driver’s license kondukopermesilo; drizzle (nebule) pluveti; verŝeti; droll amuza, komike stranga; drop-down menu falmenuo; dropout elfalinto; drover brutpelisto; drugstore drogejo, apoteko; drum kit, drum set drumo; dumpster, D~™ rubujego; dunny (ekstera) necesejo; duo du-o, -opo; duplet (mus) duolo; dura mater duramatro; durian durio; DVD lumdisko, DVD; dynamism dinamismo; dyscalculia kalkulperturbo; dyslexia legperturbo, disleksio; dysphagia glutperturbo, disfagio; dysphasia parolperturbo, disfazio; dystopia malutopio.

Kompreneble, mi faras diversajn ŝanĝojn sub multaj el la ekzistantaj kapvortoj.

Jen laste tiuj vortoj-kandidatoj, kiujn mi ne volas aldoni:
DAB, dacha, daemon (dajmono), dago, daiquiri (dajkiri/o?), Dalai Lama, damp course, dander, dhal, DAT, DDT, deactivate, decimalization, deerstalker, defoliant, defrock, demanding, demerara, demerit, demesne, depository, depressive, deregulate, dermabrade, derrière, derring-do, desegregate, deselect, desensitize, des res, deviance, dial(ling) tone, dick, Dickensian, dickhead, dicky, didgeridoo, Digibox, dilly-dally, ding-a-ling, ding-dong, dinky, dipstick, discombobulated, dishwater, disincentive, disjunct-ion, -ive, diskette, ditransitive, diversity, divisive, divvy, Dixie, -land, DIY, DOA, doc, docent, docudrama, doddery, doddle, dodgem, doggy bag, dogleg, dolo(u)r, domiciliary, dominatrix, donkey jacket, donkeywork, donnish, doohickey, doolally, doorbell, doorknob, doorstop, dopey, dork, DOS, dosh, do-si-do, dosser, dot-com, dotty, doubloon, downbeat, downer, downlighter, downmarket, downscale, downstage, downstate, draft dodger, dragnet, drag race, draining board, dramatis personae, drawstring, dreamy, dribs and drabs, dry wall, DTs, duff, DUI, dumbo, Durex™, DVT, dweeb, DWI.

8 comments:

  1. Kvankam mi konsentas ke "diskestro" sencas, mi atentigas ke "diskĵokeo" (kaj "DĴ") estas multe pli ofte uzata laŭ mia sperto (kaj laŭ google).

    "demo, demonstration manifestacio; demonstr-o, -a (disko etc)" - povus indi aldoni "protesto" al "manifestacio" kiel 2an eblon por la unua senco (ĉar mi rimarkas ke multaj homoj ofte konfuziĝas pri la diversaj sencoj de angla "demonstration", do la koncizeco de via vortaro estas malavantaĝa tiukaze). Simile aldoneblus la sencon "military demonstration": "demonstracio (elmontrado de milita forto)" ĉar multaj emas misuzi "demonstracio" alisence.

    "disorientated, disoriented perdita, misorientita" - ĉu ne ankaŭ simple "konfuzita, perpleksa"?

    "travestiito" - kial ne "transvestito"? "Trans" ŝajnas pli logika ol "tra", kaj "transvesti" aperas en PIV2002. "Trans" ŝajnas iom pli internacia, kvankam mi vidas kaj "transv..." kaj "trav..." alilingvajn formojn. Kaj mi ne komprenas de kie venas la duobla "i" en "iito" - ĉu tajperaro?

    "kondukopermesilo": ankaŭ tre oftas "stirpermesilo".

    "demanding" ŝajnas sufiĉe ofte vorta, eble aldoninda. Ĉu "postulema"?

    ReplyDelete
  2. Estas tute prave, ke en la praktiko uziĝas precipe "diskoĵokeo" kaj "DĴ". Mia propono "diskestro" ne multe prosperis.

    ReplyDelete
  3. Notite.
    @Russ: laŭ PIV transvesti sin estas “surmeti alian veston konforme al la intencata okupo”: li transvestis sin por ĝardeni (angle = get changed). Sed la radiko travesti/ (NE kunmetaĵo) signifas precize “alivesti por amuzo aŭ spektaklo”. Sonja havas: transvestite N (person who wears clothes of opposite sex for fun or performance) travestiito PIV,VIE,SEK; (person who is sexually aroused wearing clothes of the opposite gender) travestia fetiĉisto.

    ReplyDelete
  4. Eventuale oni povus diri "transvest(it)a spektaklisto" se oni ne ŝatas la samsignifan klasikan formon "travestiito"

    ReplyDelete
  5. Ĉu "aliseks-vestita" estas tro longa por diri?

    Mi ofte parolas pri tiu temo en mia dulingva blogo, sed nun tute forgesas kiujn vortojn mi elektis pri la Esperanto traduko.

    ReplyDelete
  6. Kaj mi miras iomete, ke vi ne emas aldoni kelkajn vortojn, kiujn mi opinius gravaj kaj sufiĉe oftaj almenaŭ en la angla (ekz. "dishwasher", "ditransitive", "dick", "deactivate", "didgeridoo"). Al mi ili ne ŝajnas malsufiĉe uzataj aŭ malgravaj.

    Kiel nedenaskulo de la angla lingvo, mi eĉ pli miras pri la nealdonado de vortoj, kiuj ŝajnas al mi preskaŭ ĉiutagaj ("dishwasher", sed ankaŭ "ditransitive" por mi kiel lingvisto)...

    Kio estas via kialo de ne aldoni ilin?

    ReplyDelete
  7. Mia denaska lingvo estas la angla (kaj mi estas eĉ lingvemulo) kaj mi neniam aŭdis la vorton "ditransitive", do ĝi ne povas esti tiom ofta :) "dishwasher" jes, sed nu ĉu ne sufiĉe facilas krei tion el "dish" kaj "washer"? Certe "deactivate" estas la malo de "activate"; ne necesas enmeti ĉiujn "mal" vortojn, ĉu ne?

    ReplyDelete
  8. @ n-true: kvarko donis la ĝustan respondon. Temas pri vortaro *konciza*, do kiu ne enhavas ordinarajn memevidentajn kunmetaĵojn kaj derivaĵojn. Ĉiu, kiu sufiĉe konas la modernan gramatikon por uzi la vorton “ditransitive” kapablas tuj esperantigi ĝin kiel “duoble transitiva” aŭ “dutransitiva”. Simile, ĉiu kiu konas la vorton “dick” scias, ke ĝi estas slangaĵo aŭ por “detective” aŭ por “cock/penis”, kaj serĉus ĝin tie. “Didgeridoo” estas alia afero. (Temas pri longa blovinstrumento de aŭstraliaj aborigenoj.) En la Aŭstralia-Esperanta Vortaro de Harry k Gueltling ni trovas … diĝeridu/o. Ĉu estus utile, enmeti tion? Eble jes.

    ReplyDelete