Monday 9 February 2009

ĉina brasiko


Manĝaĵoj prezentas apartajn problemojn por la vortaristo de Esperanto.
Se iu manĝaĵo ne estas internacia, evidente oni ne povas insisti ke ekzistu Esperanta termino por ĝi. Tamen se iu manĝaĵo estas tutmonde konata (aŭ preskaŭ), ni bezonas vorton ankaŭ en Esperanto.
En nia hodiaŭa mondo, la fenomeno de ‘tutmondiĝo’ (globalizo) signifas, ke pli kaj pli da manĝaĵoj fariĝas konataj ekster sia devenloko.
La vortaristo de la angla frontas foje similajn problemojn. Kiel sciate, amaso da manĝaĵoj havas malsaman nomon en la brita kaj usona variantoj. Sed estas ankaŭ aliaj fontoj de necerteco. Ekzemple, ne estas klara al mi la diferenco inter la japana tempura kaj la hinda pakora: ambaŭ temas pri legomo ‘profunde’-fritita (kvankam tempura, en PIV tempur/o, povas ankaŭ esti nelegomo, ekz-e salikoko).
La ĉina brasiko, 白菜 (‘blanka legomo’), liveras tian problemon. En la angla mi konas bok choi, pak choi, petsai, Chinese leaves kaj Chinese cabbage. Ĉu temas pri diversaj nomoj por la sama legomo? aŭ pri pli ol unu legomo?
En PIV sub brasik/o staras (inter multaj aliaj kulturformoj):
Ĉinia ~o Kf. de la rapo~o (B. rapa gr. Chinensis) hejma en Ĉinio, jam de longe kultivata ankaŭ en subtropikaj regionoj, kun folioj ne formantaj kapon, manĝataj kiel legomo.
Pekina ~o Kf. de rapo~o (B. rapa gr. Pekinensis) el Azio, tre bongusta kaj pli digestebla ol la formoj de la ĝardena ~o. Sin: pecajo.
Do, PIV rekonas du malsamajn ĉinbrasikajn legomojn. Mi kredas, ke la bok choi kiun ni kirlofritas (vd la bildon) estas la ĉinia, kaj ke la Chinese leaves kiun ni manĝas salate estas la pekina.

3 comments:

  1. Ŝajnas, ke vi restas ĉe la normala formo "ĉina brasiko", evitante la pedantecan kaj ĝenan "ĉinia brasiko" de PIV. Tre bone.

    ReplyDelete
  2. Vi skribas:
    "ne estas klara al mi la diferenco inter la japana tempura kaj la hinda pakora: ambaŭ temas pri legomo ‘profunde’-fritita (kvankam tempura, en PIV tempur/o, povas ankaŭ esti nelegomo, ekz-e salikoko)."

    ambaux estas ankaux farunataj antaux la fritado, sed tio certe evidentas ankaux al Vi. Supozeble malsamas la faruno uzata...?

    ReplyDelete
  3. Mi samopinias kiel Bertilo. "bok choy" estas "china brasiko".

    ReplyDelete