Friday 21 August 2009

market


En Bjalistoko mi vizitis la tute novan Zamenhof-Centron, en kiu estis muzeaĵo pri la urbo kia ĝi estis en la tempo de Zamenhof. Ĉio estis en tri lingvoj: la pola, Esperanto, kaj la angla.
Frapis min, ke la Esperanto-tradukinto decidis traduki la polan rynek, angle market(-place), per foiro. Temas pri la placo en la centro de la urbo, kie historie estis ĉiutaga vendado.
Laŭ PIV, tiu “loko, kovrita aŭ ne, kie estas multaj diversaj vendobudoj aŭ vendotabloj” estas bazaro. (Dua senco: “komerca kunveno de vendantoj kaj aĉetantoj, tenata en tiu loko”.)
Foiro, male, estas “granda komerca kunveno, ofte kun distraĵoj, kiu okazas en fiksita periodo k loko por vendado de brutoj, agrikulturaĵoj, industriaĵoj ktp”. La muzea tradukinto eraris.
Eble la problemo estas, ke bazar/ estas vorto de persa origino, kiu en multaj lingvoj nomas sole aŭ ĉefe tian vendejon en orienta lando, ne en Eŭropo. Tamen estas tre klare, ke por Zamenhof ankaŭ la ordinara eŭropa vendoplaco havas tiun nomon:
Se mi havus kelke da kopekoj, mi sendus al la bazaro, por aĉeti almenaŭ paneton. [La Revizoro]

ĉirkaŭ cent-kvindek rublojn la sola frako kostas, kaj en la bazaro li ĝin forblovas por dudeko da rubloj [La Revizoro]

La radiko merkat/, kun sole abstrakta signifo, estas nefundamenta kaj eble nezamenhofa: ĝi estas en la kvara OA.
Por la moderna supermarket multaj esperantistoj emas diri supermarkto. PIV preferas, ke ni diru superbazaro.




Kiel avertas televidaj reklamoj ĝuste nun en Britujo: ne konfuzu inter market kaj meerkat! Ĉi tiu estas besto, Suricata suricatta, en Esperanto supozeble surikat/o.

_ _

Nun estos dektaga paŭzo en mia blogado. Venonta blogero: 2 septembro.

Thursday 20 August 2009

film(o)

Film kaj filmo estas interesa paro. Kredeble tiu Esperanta vorto estas uzata en Esperanto jam de la 20-aj jaroj; sed ĝi fariĝis oficiala tre malfrue, nome en la 8-a OA, 1974.
film/o. Bendo kovrita de fotoemulsio; tuto de la bildoj fiksitaj sur tia(j) bendo(j) kaj projekcieblaj sur ekranon.—A.film; F.film, pellicule; G.Film, H.film(e); I.film, pellicola; P.fita, filme.
PIV detaligas:
1 Bendo de nedifinita longo, el nitrata aŭ acetata celulozo, kovrita de fotoemulsio…
2 Tuto de la bildoj, fiksitaj sur tiu bendo, k projekcieblaj sur ekrano…

La unua senco estas konkreta, la dua abstrakta.

Tamen la baza signifo de la angla film estas io alia, nome ‘(maldika) tavolo, lameno’. En tiu senco ĝi estas parto de la angla lingvo jam pli ol mil jarojn. La konkreta fotografia senco datiĝas nur de la 19a jc, la abstrakta nur de la 20a.

Por traduki a film of oil on the surface of the water ni devas diri maldika tavolo da oleo sur la akvo; simile, a film of dust estas maldika tavolo da polvo.

En la kuirejo oni uzas clingfilm, usone Saran wrap. Ankaŭ tio ne estas filmo, sed pli ĝuste volvoplasto. Tamen mi vidas, ke diversaj lingvoj alpruntis tiun sencon de la vorto: hispane film plástico, france film étirable, japane ラップフィルム (rappuhŭirumu, wrap film).

Wednesday 19 August 2009

bluaj birdoj

Por la nomoj de eŭropaj birdoj ni havas la tre utilan liston de Wouter Pilger.
Por Aŭstralio ni havas la pli modestan liston de birdnomoj dise menciitaj en la Aŭstralia-Esperanta Vortaro de Harry kaj Gueltling.
Ĉu iu ellaboris similajn listojn por aliaj mondopartoj? Mi pensas aparte pri la birdoj de Nord-Ameriko, kiuj ja devus trovi lokon en mia vortaro, ĉar ĝi celas ĉiujn anglalingvanojn.
Du nordamerikaj birdoj pri kiuj ni aŭdis eĉ en Eŭropo nomiĝas bluebird kaj bluejay. Mi serĉis ambaŭ en la “comprehensive” angla-Esperanta vortaro de la usonano Benson, sed vane.

La tri specioj de bluebird apartenas al la genro Sialia el la turdedoj. Verŝajne neniu komprenus se ni nomus tiun birdon sialio: prefere do kial ne blubirdo? Tiu vorto jam rikoltas kelkajn trafojn en kukolo. Aŭ ni povus diri blua turdo. (En Ameriko troviĝas tre malmultaj turdedoj.) Troviĝas poemo pri “blubirdo” ĉi tie, tradukita de la konata korea esperantisto Bak Giwan.

La bluejay estas korvedo, Cyanocitta cristata. Ĉu ni esperantigu la genronomon kiel cianocito? Aŭ ĉu ni paŭsu la anglan nomon per blua garolo aŭ eĉ blugarolo? (Ĝi ja aspektas tre simile al garolo.)

Tuesday 18 August 2009

sorrel

Sorrel estas ŝatata trinkaĵo en Karibujo. Ĝi estas infuzaĵo de la ruĝaj florkalikoj de Hibiscus sabdariffa. La vorto nomas ankaŭ la planton mem, ian hibiskon.
Tiu sorrel havas nenian ligon kun la samnoma planto kiu kreskas sovaĝe en Britujo kaj estas manĝata en Francujo kiel salataĵo aŭ en supoj. Ĉi tiu nomiĝas science Rumex acetosa kaj en Esperanto rumekso.

La tropika H. sabdariffa estas konata sub granda nombro da diversaj nomoj laŭ la landoj kaj lingvoj (vidu ĉi tie). En la franca kaj la araba, laŭ Vikipedio, ĝi nomiĝas karkadé. En la germana ĝi estas Roselle, en Aŭstralio rosella (fruit), kaj en diversaj aliaj lingvoj same rozelle aŭ simile. Mi estis tentata proponi la Esperantan nomon rozelo, sed konstatis ke tiu nomo jam apartenas al aŭstralia papago, Platycercus spp., angle rosella (vidu en la Aŭstralia-Esperanta Vortaro de Harry kaj Gueltling).
Eble estus pli bone bazi nian Esperanton nomon sur la specia nomo, sabdariffa. Pri la origino de tiu nomo oni scias nenion. Laŭ la granda Oxford English Dictionary ĝi datiĝas de la jaro 1576 sed havas nekonatan originon. Ĝin donis al nia floro la granda Lineo mem.
Mi proponas, ke ni nomu tiun floron, kaj la trinkaĵon faritan el ĝi, sabdarifo.

Monday 17 August 2009

ŝovklinga tranĉilo

Metiistoj uzas specon de tranĉilo kiu havas munteblan kaj renovigeblan klingon. En la brita angla lingvo ĝi nomiĝas plej ofte Stanley knife. Aliaj nomoj estas utility knife, carpet knife kaj box cutter. Oni uzas ĝin ekzemple por tajli tapiŝon. Unu ebla nomo en Esperanto estus tapiŝtranĉilo.
En Usono, mi kredas, ĝi nomiĝas X-Acto knife.
Kaj Stanley kaj X-Acto estas laŭ sia origino markonomoj.
Laŭ miaj ĝisnunaj esploroj, en la franca kaj la germana ĝi estas konata per la angla vorto cutter — tute strange, ĉar en la angla cutter senkvalifika estas speco de ŝipo. Ni uzas la vorton proprasence en la kunmetaĵoj pastry cutter (tranĉilo), wire cutters (tondilo) kaj diamond cutter (tajlisto). Sed cutter neniel estas nomo de tiu tranĉilo.
En la tranĉilo plej ofte estas strio da kunligitaj klingoj. Kiam unu klingo malakrigas, oni rompas ĝin for kaj antaŭenŝovas la postan por uzo. Pro tio por cutter LePuil-Danvy proponas ŝovklingo (en kukolo unu sola trafo).
La koncerna artikolo en Vikipedio titoliĝas Skatol-tranĉanta tranĉilo (mallerta paŭso de box-cutting knife). Pli bone skatoltranĉilo.
Tamen tiu tranĉilo estas uzata ne nur por tapiŝoj, ne nur por skatoloj. Mi ŝatus indiki la klingoŝanĝeblon per la esperantigo ŝovklinga tranĉilo.

Friday 14 August 2009

status-etikedoj


Dum la UK en Pollando mi diskutis kun diversaj interesitoj demandojn pri la planata nova eldono de la vortaro.
Pluraj esprimis deziron, ke en la Esperanta vortolisto troviĝu ‘etikedo’ (indiko) pri la Fundamenteco aŭ oficialeco de ĉiu radiko.
Mi ankoraŭ ne decidis, ĉu plenumi tiun deziron. Sed intertempe mi faris eksperimentan preparon de la litero Ŝ kun tiaj etikedoj.

f indikas, ke la radiko troviĝas en la Fundamento de Esperanto
1..9 indikas, ke la radiko troviĝas en la 1-a..9-a Oficiala Aldono
z (ĉe neoficiala radiko) indikas, ke la radikon tamen uzis Zamenhof.

Ĉion ĉi mi simple kopiis el PIV2, kun la escepto de la 9-a OA, kiu aperis post PIV2005.
Se mi decidos enmeti la etikedojn, mia vortaro estos do la unua, kiu montras ankaŭ la radikojn de la 9-a OA.

Estas malfacile, trovi la ĝustan oportunan manieron por prezenti tiun informon. Eksperimentinte je diversaj eblecoj, mi decidis meti la etikedon post la kapvorto, kiel malgrandan altan literon.
Jen la rezulto. Sciigu, ĉu ĝi plaĉas.

Thursday 13 August 2009

plonĝado

En la angla to dive havas du signifojn: (i) ĵeti sin kapantaŭe en akvon, kaj (ii) naĝi sub la surfaco de la akvo. Simile dusignifaj estas la germana tauchen kaj (mi kredas) la franca plonger.

Tamen en PIV2 plonĝ/i havas nur la unuan signifon, plus aviada kaj narkota subsencoj.
plonĝ8i (ntr) 1 Lerte sin ĵeti en akvon, por naĝi. 2 Abrupte k krute malsupreniĝi, direktante malsupren la nazon de la aviadilo. 3 (fm) Rapide perdi la efikon de halucina drogo…

Kiam antaŭ kelkaj monatoj oni diskutis tiun temon en la dissendolisto de la Akademio esprimiĝis la opinio, ke por la dua senco oni devus diri subakve naĝi, subnaĝi.

En sia Großes Wörterbuch Deutsch-Esperanto, Krause zorge tradukas tauchen per naĝi sub la akvosurfaco.

En la Oka Oficiala Aldono tekstas
plonĝ/i. Lerte sin ĵeti en akvon, por naĝi. — A.to dive, to plunge, F.plonger, G.tauchen, H.zambullir, I.tuffarsi, P.mergulhar.

Povas esti, ke la hispana, itala k portugala vortoj estas same dusencaj kiel la angla. Ĉu iu povas tion (mal)konfirmi?
Se en ĉiuj menciitaj lingvoj la verbo havas ambaŭ sencojn, tiam laŭ mi ni povas ankaŭ en Esperanto agnoski la du sencojn.

Unu maniero “plonĝi” (= subakve naĝi) estas per spiraparato, angle scuba diving (vidu bildon). La angla scuba laŭ etimologio estas akronimo (self-contained underwater breathing apparatus), do “libera submara spiraparato”. En Esperanto oni povus eventuale diri simple libera plonĝado.
Vidu ankaŭ jenan diskuton.

Wednesday 12 August 2009

skui la agordon


En konciza vortaro de la angla lingvo oni frontas dilemon ĉe derivaĵoj kaj kunmetitaj vortoj, eĉ foje ĉe fleksiaj formoj. Ĉu la uzanto povos mem krei la esperantan ekvivalenton laŭbezone, aŭ ĉu la vortaristo listigu ilin?
Ĝenerale mi ignoras ilin se la senco de la tuto egalas al la senco de la sumo de la partoj, Sed se ne, utilas enmeti ilin.
En la unua eldono kompreneble listiĝis set — longa artikolo, kun amaso da diversaj esperantigoj; sed ne listiĝis setting (la fleksio -ing ĝenerale respondas al -anta aŭ al -ado).
La bildo montras the setting sun (la subirantan sunon).
Tamen setting havas ankaŭ siajn proprajn sencojn. Ĝi povas esti la loko, kie io okazas (kaj aparte, kie okazas la eventoj de romano). Ĝi povas esti la pozicioj, en kiujn oni metas la regilojn de maŝino, precipe komputilo. Ĝi povas esti la metalo, kiu tenas la gemon de juvelo. Ĝi povas esti la muziko, per kiu oni akompanas ekzemple poemon aŭ preĝon.
Do mi aldonis novan kapvorton:
setting loko; fono; agordo; kadro; muzikaranĝo

Simile, en la unua eldono aperis shake (sku-i, -iĝi). Por la dua eldono mi decidis aldoni du novajn kapvortojn. La unua rilatas nur al la usona angla.
shakedown ĉantaĝo; serĉado; alkutimiĝa periodo; fina provado
shakeup granda reordigo

En la unua eldono troviĝis smoke (fumo) kaj screen (ekrano), sed ne la kunmetaĵo smokescreen. Ĝi povas esti milita ago, kovri la batalkampon per fumo tiel ke la malamikoj ne povu vidi kio okazas; aŭ, pli ofte, ĝi estas uzata metafore. Mi metis por la dua eldono
smokescreen fumnebulo; vualo, preteksto

— —
Parenteze, mi ŝanĝis la agordon (settings) de ĉi tiu blogo por ke oni povu lasi komenton eĉ sen esti registrita.

Tuesday 11 August 2009

global

En dissendolisto de la Akademio de Esperanto oni diskutis lastatempe la problemon de la angla global. Ekzistas ĝenerala konsento, ke ni nek aprobas nek bezonas la pruntan esperantigon “global/a” — kvankam tiu formo ricevas ses mil trafojn en kukolo.
Por redoni la bazan sencon plej ofte taŭgas tutmonda, tuttera, aŭ eĉ universala.
Tamen la angla global havas alian sencon, en kiu ĝi estas la malo de local. En matematiko kaj komputoscienco oni distingas inter local variables kaj global variables: ĉi-lastaj validas por la tuta programo aŭ la tuta sistemo. Global search traserĉas tutan dosieron ktp, ne nur parton. Tute logike, iuj volas redoni tiun sencon per malloka. Tiu vorto troviĝas interalie en ReVo. Tamen unu kolego kontraŭis ĝin ĉar, laŭ li, — se mi bone komprenis — malloka estas la adjektivigo de malloko (= nenieo), do devus signifi “neniea”. Erara rezonado, laŭ mi: la analizo estas ne mallok|a sed mal|loka.
En la angla ekde la 60-aj jaroj oftiĝis la esprimo global village (la mondo estas kvazaŭ unu vilaĝo, do tutmonda vilaĝo). Sekve ni komencis paroli pri globalization (= tutmondiĝo). Nun ni havas ankaŭ global warming (tuttera varmiĝo). Kaj ni ekscias kie ni estas per GPS, global positioning system, (eventuale = tuttera pozicisistemo).
En la unua eldono de la vortaro mi metis
global tergloba, tutmonda; suma

Por la dua mi ŝanĝos tion al
global tutmonda, tutter(glob)a; tuteca; universala, ĉiea, malloka

— malpli koncize, sed verŝajne pli precize.

Monday 10 August 2009

satsuma

La nomado de diversaj citrusfruktoj estas foje malfacile en nia lingvo.
Unu el la plej ŝatataj ĉe ni je kristnasko nomiĝas angle satsuma. Ĝi estas relative malgranda, facile senŝeligebla, kaj sensema. Ĝia botanika nomo estas Citrus unshiu.
La nomo satsuma havas japanan originon. Sed en la japana Satsuma (薩摩, さつま) estas la nomo de urbo kaj eksprovinco, ne de la frukto.
Laŭ Vikipedio, en la japana la frukto nomiĝas (unshū) mikan 温州蜜柑, dum en la ĉina ĝi estas Wenzhou migan 温州蜜柑. ”La japana nomo estas loka lego de la samaj skribsignoj uzataj en la ĉina, kaj en ambaŭ lingvoj la nomo signifas ‘mielcitruso de Wenzhou’.”

Malgraŭ la fakto, ke en la angla ĝi estas ĉie konata kiel satsuma, la koncerna vikipedia artikolo titoliĝas mikan.
Do ekzistus la ebleco proponi du neologismojn-kandidatojn por ĝia nomo en Esperanto: sacum/o, laŭ la nomo satsuma uzata en tre multaj (ĉu ĉiuj?) eŭropaj lingvoj; aŭ migan/o, laŭ la ĉina kaj japana nomo.
Tamen tiu frukto estas speco de mandarino. Kredeble sufiĉas nomi ĝin sensema mandarino.
Atentu, ke klementino (clementine) kaj fortunelo (kumquat) estas aliaj.