Sunday 27 June 2010

-able kaj -ebla

Sabaton mi gvidis seminarion en Jorko, kun partopreno de dudeko da Esperantoparolantoj. Inter la taskoj, kiujn mi starigis por la seminarianoj, estis unu pri la angla sufikso -able/-ible.
Plej ofte la ĝusta Esperanta ekvivalento uzas -ebla, sed jen often ankaŭ -inda aŭ nenian sufikson. Visible estas videbla, sed admirable estas admirinda kaj comfortable estas nude komforta.
Mi disdonis liston de 210 anglaj vortoj finiĝantaj per tiu sufikso. Pluraj el ili ja troviĝas en la nova eldono de mia vortaro, sed multaj ne (pro ĝia ‘konciza’ karaktero). Jen dek mankantaj vortoj, el la komenco de la alfabeto.

acceptable
achievable
affordable
agreeable
arguably
attributable
bankable
bearable
biddable
companionable

La tasko traduki tiujn anglajn vortojn en Esperanton postulas bonan scion ne nur de Esperanto sed ankaŭ de la angla.

Kvankam akceptebla estas tute bona Zamenhofa vorto, okazis tamen iom da debato ĉu pli logika estus akceptinda.
La verbo to afford malhavas precizan ekvivalenton en Esperanto, sed ofte oni povas trauki affordable per aĉetebla, aŭ turni la frazon per la prezo estas ne tro alta.
Agreeable povas esti afabla (an agreeable young man),
akceptebla (we need to find a solution that is agreeable to the company), aŭ oni turnu la frazon per konsentiaprobi (my parents are agreeable to my studying abroad). I think you’ll be agreeably surprised by what I’m going to say = Espereble tio, kion mi diros, estos por vi plaĉa surprizo.
Arguably... = Oni povas aserti/argumenti, ke...
Hollywood’s most bankable stars — eble fidindaj, profitdonaj.
biddable ne ‘ordonebla’ sed pli ĝuste obeema aŭ simile.
They sat together in companionable silence. — eble kamarada, aŭ …?

Sunday 20 June 2010

alia tekstaro


Dankon al Edmund Grimley Evans pro tio, ke li atentigis pri alia Esperanto-tekstaro (korpuso), kiun mi antaŭe ne konis. Temas pri corpus-eye, serĉebla tekstaro plurlingva. La tekstlingvoj estas la dana, la angla, la franca, la germana, la itala, la norvega, la portugala, la hispana, Esperanto, la rumana, kaj la sveda, plus eksperimente la islanda kaj la feroa.

Kompare kun la pure esperanta tekstaro.com, ĝi proponas pli da materialo (ĉ 24 milionoj da vortoj, kompare kun la preskaŭ 5 milionoj de tekstaro.com). Sed ĝia fasado estas en la angla, por la trovoj ĝi ne donas informon pri la aŭtoro kaj verko, kaj ĝi ŝajne ne havas la kapablon ignori gramatikajn finaĵojn k.s. Cetere ĝiaj rezultoj (por juĝi laŭ mia ankoraŭ tre limigita esplorado) ofte ripetas la saman citaĵon plurajn fojojn.

Ĝi ne akceptas supersignitajn literojn en la serĉesprimo, nur x-surogatojn. (Do ekzemple oni serĉu ne “ĝuebla” sed “gxuebla”.)

Ĉu iu leganto pli detale esploris tiun riĉfonton?

Friday 11 June 2010

ĉu ĝuinda?


Unu el miaj konatoj, skoto, mesaĝis en Facebook
mi esperas, ke estis ĝuebla la ekskurso?

La adresato, alia skoto, respondis
Jes, tre ghuinda.

— implice do korektante la supozatan anglismon ĝuebla (‘enjoyable’) al ĝuinda.

Mi mem skribus nek ĝuebla nek ĝuinda, ĉar mi opinias tiujn vortojn mallertaj paŭsaĵoj de la angla enjoyable.

En la vortaro mi metis nur
enjoyable agrabla

Tiuj kunmetaĵoj de ĝu- estis nekonataj en la klasika Esperanto. En la tekstaro ĝuinda ricevas sume 11 trafojn, inter kiuj la unua estis el la jaro 1995. Ĝuebla ricevas nur kvar, plej frue el la jaro 1997. (La adverba formo ĝueble, kun unu trafo, estas iom pli frua, ĉar Camacho ludis per ĝi jam en la jaro 1993.)

Kiel ofte okazas pri anglismoj en Esperanto, la ĉefaj pekantoj (se tio estas peko) estas ne nur anglalingvanoj-komencantoj sed ankaŭ spertaj neanglalingvanoj, kiuj tamen evidente bone konas la anglan. Tri el la kvar uzoj de ĝuebla en la tekstaro venas el la plumo de la italo Carlo Minnaja.

Ĉu ni rezignu nin al ĉiam pli forta influo de la angla super Esperanto? Aŭ ĉu ni provu elsarki tiujn novajn kreskaĵojn?

Saturday 5 June 2010

oversight

La angla vorto oversight estas strangaĵo: simile al sanction, ĝi povas havi du pli-malpli kontraŭajn sencojn.

Unu rilatas al la verbo overlook, en ties senco ‘ne rimarki, preteratenti’.
By some oversight, I failed to include her name in the list.
= Per ia preteratento, mi ne emetis ŝian nomon en la liston.

Tion spegulas la trakto en mia vortaro:
oversight preteratento

La alia senco de oversight rilatas al la verbo oversee ‘kontroli, vokti’.
He has general oversight of all training courses.
= Li havas ĝeneralan superrigardon super ĉiuj kursoj.
Li rajtas ĝenerale kontroladi ĉiujn kursojn.

Do estus pli bone, se en la vortaro tekstus jene:
oversight preteratento; superrigardo, kontrolado

Aŭ ĉu ni diru voktado? Kvankam vokt- ricevas 11 trafojn en tekstaro.com, voktad- ricevas neniu(j)n.