Sunday 25 July 2010

somera paŭzo

Okazas nun somera paŭzo.

Saturday 17 July 2010

misformoj

Aparta problemo por vortaristoj estas kelkaj formoj aŭdataj sufiĉe ofte en la popola parolata Esperanto, kaj eĉ vidataj foje en la skriba lingvo, sed kiuj diferencas de la Fundamenta, Oficiala, aŭ literatura formo.

Pri ‘mentaleco’ ni jam diskutis.

Mi pensas nun ekzemple pri la formo ‘impoŝto’. En la parola lingvo la responda prononcaĵo estas almenaŭ same ofta kiel la oficiala imposto. Tamen neniu vortaro registras tiun vorton, almenaŭ ne kun tiu signifo. Temas kompreneble pri ‘deviga kontribuo de civitanoj…’, angle tax. (Ekzistetas ankaŭ neoficiala konstruteknika fakvorto impoŝto ‘eltranĉita ŝtonego…’, sed pri tiu vorto ne temas.)
En tekstaro.com ‘impoŝt-’ ricevas eĉ ne unu trafon. Tamen en kukolo ĝi ricevas 1290, ekzemple jenan el Vikipedio:
la komunumaj impoŝtoj estas pagataj al la urbo Konstanco laŭ svisa juro dum la kantonaj kaj federaciaj impoŝtoj estas ŝuldataj al Svislando.
aŭ jenan, el usona paĝaro:
Kiam la registaro prenas el vi impoŝtojn, estas apliko de perforto kontraŭ vi kaj malpliigo de via libero.

La klarigo de tiu misformo estas supozeble la influo de la ofta vorto poŝto.

Aliaj ekzemploj de la sama fenomeno, tamen malpli oftaj, estas ‘paŝporto, elektrika, plastika’ (ĉi-lasta en la senco ‘plasta’).

Ĉu leksikografoj dokumentu la efektivan staton de la lingvo, aŭ ili proponu fidindajn konsilojn al ekzamenotoj?

Saturday 10 July 2010

pasi, to pass

Por Jorko mi preparis, sed ni ne havis tempon por studi, ankaŭ komparon de la Esperanta verbo pas/i kaj la angla to pass.
Kvankam pas/i mem estas netransitiva, la prefiksitaj formoj preterpasi, trapasi, transpasi, flankpasi, krucpasi estas transitivaj (PIV2). Eble tio ne estas tute logika; sed tiel estas.

Pasis la minutoj. = The minutes passed.
Nubo pasis sur la suno. = A cloud passed on across the sun.
Ebrieco pasas post dormo, malsaĝeco neniam.
Ili preterpasis ŝin je kelke da paŝoj.Z = They went several steps past her.
transpasi la Alpojn = to cross the Alps

Ofte la angla pass tradukiĝas ne kiel pasi, sed kiel pasigi.
We passed a pleasant afternoon there. = Ni pasigis tie agrablan posttagmezon.

Sed ofte ĝi tradukiĝas per iu tute alia verbo.
He passed the rope carefully around the post. = Li pasigis turnis/metis la ŝnuron zorge ĉirkaŭ la fosto.
Pass me the salt, please. = Pasigu Donu/Enmanigu al mi la salon, mi petas.
I’ll pass the information to our sales department. = Mi pasigos transdonos la informojn al nia vendofako.
Did you pass your exams? = Ĉu vi pas(ig)is sukcesis en viaj ekzamenoj?
Parliament passed a new law on driving under the influence. = La Parlamento pasigis aprobis novan leĝon pri stirado sub la influo de alkoholo.
The motion was passed by 16 votes to 11. = La rezolucio estis pasigita aprobita/akceptita per 16 voĉoj kontraŭ 11.
(In answer to a question) Pass. = (Responde al demando) Mi ne scias.

Sunday 4 July 2010

running

En Jorko ni studis ankaŭ diversajn sencojn de la angla verbo run.

1 She turned and ran away. Ŝi turnis sin kaj kuris for.
2 I’d never run a marathon before. (Ĉu oni povas “kuri maratonon?” Prefere, neniam antaŭe mi maratonis.)
3 For a while, she ran a restaurant in Boston. …ŝi estris/organizis/funkciigis restoracion
Courses are being run in Barlaston. estas aranĝataj, okazas
The hotel is very well-run. estas tre bona, bone organizita
4 The buses don’t run on Sundays. …ne funkcias, ne trafikas, ne veturas
They’re running special trains to and from the exhibition.
5 The software will run on any PC. funkcios
Once you have run the program you will be able to access it with a single click. rulis la programon
6 She left the engine running. funkcianta
It runs off batteries.
7 Did you leave the tap running? Fluas vere ne la krano, sed la akvo.
8 I could hear her running a bath upstairs. plenigi la bankuvon
9 My nose keeps running. Fluas el mia nazo.
10 The play ran for two years. estis prezentata, estis ludata
11 Inflation was running at 5%. atingis la nivelon de, estis je
12 The T-shirt ran and made all my other clothes pink. perdis ruĝon, perdis koloron ?
13 run a red light malobei, malobservi.

Sunday 27 June 2010

-able kaj -ebla

Sabaton mi gvidis seminarion en Jorko, kun partopreno de dudeko da Esperantoparolantoj. Inter la taskoj, kiujn mi starigis por la seminarianoj, estis unu pri la angla sufikso -able/-ible.
Plej ofte la ĝusta Esperanta ekvivalento uzas -ebla, sed jen often ankaŭ -inda aŭ nenian sufikson. Visible estas videbla, sed admirable estas admirinda kaj comfortable estas nude komforta.
Mi disdonis liston de 210 anglaj vortoj finiĝantaj per tiu sufikso. Pluraj el ili ja troviĝas en la nova eldono de mia vortaro, sed multaj ne (pro ĝia ‘konciza’ karaktero). Jen dek mankantaj vortoj, el la komenco de la alfabeto.

acceptable
achievable
affordable
agreeable
arguably
attributable
bankable
bearable
biddable
companionable

La tasko traduki tiujn anglajn vortojn en Esperanton postulas bonan scion ne nur de Esperanto sed ankaŭ de la angla.

Kvankam akceptebla estas tute bona Zamenhofa vorto, okazis tamen iom da debato ĉu pli logika estus akceptinda.
La verbo to afford malhavas precizan ekvivalenton en Esperanto, sed ofte oni povas trauki affordable per aĉetebla, aŭ turni la frazon per la prezo estas ne tro alta.
Agreeable povas esti afabla (an agreeable young man),
akceptebla (we need to find a solution that is agreeable to the company), aŭ oni turnu la frazon per konsentiaprobi (my parents are agreeable to my studying abroad). I think you’ll be agreeably surprised by what I’m going to say = Espereble tio, kion mi diros, estos por vi plaĉa surprizo.
Arguably... = Oni povas aserti/argumenti, ke...
Hollywood’s most bankable stars — eble fidindaj, profitdonaj.
biddable ne ‘ordonebla’ sed pli ĝuste obeema aŭ simile.
They sat together in companionable silence. — eble kamarada, aŭ …?

Sunday 20 June 2010

alia tekstaro


Dankon al Edmund Grimley Evans pro tio, ke li atentigis pri alia Esperanto-tekstaro (korpuso), kiun mi antaŭe ne konis. Temas pri corpus-eye, serĉebla tekstaro plurlingva. La tekstlingvoj estas la dana, la angla, la franca, la germana, la itala, la norvega, la portugala, la hispana, Esperanto, la rumana, kaj la sveda, plus eksperimente la islanda kaj la feroa.

Kompare kun la pure esperanta tekstaro.com, ĝi proponas pli da materialo (ĉ 24 milionoj da vortoj, kompare kun la preskaŭ 5 milionoj de tekstaro.com). Sed ĝia fasado estas en la angla, por la trovoj ĝi ne donas informon pri la aŭtoro kaj verko, kaj ĝi ŝajne ne havas la kapablon ignori gramatikajn finaĵojn k.s. Cetere ĝiaj rezultoj (por juĝi laŭ mia ankoraŭ tre limigita esplorado) ofte ripetas la saman citaĵon plurajn fojojn.

Ĝi ne akceptas supersignitajn literojn en la serĉesprimo, nur x-surogatojn. (Do ekzemple oni serĉu ne “ĝuebla” sed “gxuebla”.)

Ĉu iu leganto pli detale esploris tiun riĉfonton?

Friday 11 June 2010

ĉu ĝuinda?


Unu el miaj konatoj, skoto, mesaĝis en Facebook
mi esperas, ke estis ĝuebla la ekskurso?

La adresato, alia skoto, respondis
Jes, tre ghuinda.

— implice do korektante la supozatan anglismon ĝuebla (‘enjoyable’) al ĝuinda.

Mi mem skribus nek ĝuebla nek ĝuinda, ĉar mi opinias tiujn vortojn mallertaj paŭsaĵoj de la angla enjoyable.

En la vortaro mi metis nur
enjoyable agrabla

Tiuj kunmetaĵoj de ĝu- estis nekonataj en la klasika Esperanto. En la tekstaro ĝuinda ricevas sume 11 trafojn, inter kiuj la unua estis el la jaro 1995. Ĝuebla ricevas nur kvar, plej frue el la jaro 1997. (La adverba formo ĝueble, kun unu trafo, estas iom pli frua, ĉar Camacho ludis per ĝi jam en la jaro 1993.)

Kiel ofte okazas pri anglismoj en Esperanto, la ĉefaj pekantoj (se tio estas peko) estas ne nur anglalingvanoj-komencantoj sed ankaŭ spertaj neanglalingvanoj, kiuj tamen evidente bone konas la anglan. Tri el la kvar uzoj de ĝuebla en la tekstaro venas el la plumo de la italo Carlo Minnaja.

Ĉu ni rezignu nin al ĉiam pli forta influo de la angla super Esperanto? Aŭ ĉu ni provu elsarki tiujn novajn kreskaĵojn?

Saturday 5 June 2010

oversight

La angla vorto oversight estas strangaĵo: simile al sanction, ĝi povas havi du pli-malpli kontraŭajn sencojn.

Unu rilatas al la verbo overlook, en ties senco ‘ne rimarki, preteratenti’.
By some oversight, I failed to include her name in the list.
= Per ia preteratento, mi ne emetis ŝian nomon en la liston.

Tion spegulas la trakto en mia vortaro:
oversight preteratento

La alia senco de oversight rilatas al la verbo oversee ‘kontroli, vokti’.
He has general oversight of all training courses.
= Li havas ĝeneralan superrigardon super ĉiuj kursoj.
Li rajtas ĝenerale kontroladi ĉiujn kursojn.

Do estus pli bone, se en la vortaro tekstus jene:
oversight preteratento; superrigardo, kontrolado

Aŭ ĉu ni diru voktado? Kvankam vokt- ricevas 11 trafojn en tekstaro.com, voktad- ricevas neniu(j)n.

Saturday 29 May 2010

ĥemio/kemio

Barry Friedman skribis proteste al mi.
Anglalingve estas vorto "chemistry". Germanalingve estas vorto
"Chemie". Hispanalingve estas vorto "quimica". Francalingve estas
vorto "chimie". Ktp. Sed esperantalingve estas 2 vortoj (laux via
vortaro): "kemio" kaj "hxemio". Kial 2 vortoj? Kial ne 1 vorto? La
situacio en Esperanto estas mallogika.
Mi petas ke La Akademio oficiale eliminu unu el cxi tiuj du vortoj.

Vidu, kiel decido de la Akademio de Esperanto, farita por kontentigi proteston el unu flanko, siavice generas proteston el alia flanko.

La klasika formo de tiu vorto, laŭ la Fundamento de Esperanto, estas ĥemio. Tamen, multaj trovas la sonon de ĥ (= senvoĉa vela frikativo) malfacila kaj volas eviti la uzon de tiu malofta konsonanto. Pro tio la Akademio de Esperanto en la jaro 1974, en la 8a Oficiala Aldono, permesis ankaŭ la formon kemio, nomante ĝin “moderna formo” de ĥemio.

Tio estas ne “mallogiko” sed celis permesi liberan elekton. Same kiel formortis en la angla la iama formo “chimistry”, kredeble en Esperanto formortos ĥemio.
Troviĝas iom da diskuto ĉi tie (tute malsupre).
La serĉilo Kukolo liveras 47 mil trafojn por kemio sed nur 3 mil por ĥemio.
En la angla-esperanta parto de la vortaro mi metis
chemistry kemio, ĥemio

Ĉu estus pli klare kaj utile, se mi estus metinta jenon?
chemistry kemio

Jes, sed malpli informe. Kaj Fundamentistoj eble estus malkontentaj.

Saturday 22 May 2010

conker

Angela Tellier trovis en la presita vortaro ne precize eraron sed, ni diru, malglataĵon. En la esperanta-angla parto staras
hipokaŝtan/o horse chestnut
dum en la angla-esperanta parto staras unuflanke
horse chestnut hipokaŝtano
sed aliflanke
conker hipokastano

Bonvolu korekti tiun lastan kaj legi
conker hipokaŝtano

Verŝajne erarigis min PIV, en kiu hipokastan/o estas preferata super hipokaŝtan/o. Sed tio estas pro la tendenco de PIV preferi biologian nomenklaturon (kp Aesculus hippocastanum) super tradiciaj formoj, tendenco pri kiu mi plendis en la Antaŭparolo.

La vortelemento hipo- estas iom ĝena en Esperanto, ĉar ĝi respondas ne nur al hypo- ‘malsupera’ (kiel en hipoteko, hipofizo, hipokriti, hipotezo) sed ankaŭ al hippo- ‘ĉevalo’ (kiel en hipopotamo kaj, jes, hipokastano|hipokaŝtano).

Sub kaŝtan/o PIV mencias la kunmetaĵojn ĉeval~o, ĉeval~ujo, ĉeval~arbo. Rimarkinte tion, por ‘conker’ mi nun emas rekomendi la formon ĉevalkaŝtano.
conker ĉevalkaŝtano
horse chestnut ĉevalkaŝtanarbo

Por la brita infanludo conkers ni povas diri ĉevalkaŝtanludo.

Ni povas bojkoti kaj hipokastano kaj hipokaŝtano.

Saturday 15 May 2010

wind farm

Hodiaŭ mi estas en Llandudno (Landidno), norda Kimrujo, por la 91a Brita Kongreso de Esperanto. Ĉi-matene mi prezentis prelegon pri la nova eldono de mia vortaro.

Post la prelego sekvis demandoj. Unu demandanto volis scii, kiel diri en Esperanto “wind farm”. (La kongresejo situas ĉe la marborda promenejo de banurbo. Ĉe la horizonto oni povas vidi … kiel diri? Alklaku la bildon por pli klare vidi ...ion ĉe la horizonto.)

Post iom da diskuto ni venis al la provizora konkludo, ke bona ekvivalento estas ventocentralo. Temas ja pri centralo, en la senco ‘elektrogenerejo’; kaj la movforto venas el la vento.

En la germana oni diras Windpark, do ‘ventoparko’; en la franca, parc éolien, do simile. Tamen ŝajnas al mi, ke en Esperanto ia “eola parko” estus malpli klara ol ventoparko.

Nun, post la prelego, mi povis aliri la komputilon por esplori, kio troviĝas en la TTT. Mi ĝojas rimarki, ke en la Esperanta Vikipedio troviĝas ja artikolo kun la titolo ventocentralo. Tamen el tiu artikolo estas klare, ke per tiu termino oni komprenas unu unuopan ventomuelilecan aparaton, do angle wind turbine. Por wind farm, do ejo kun tuta aro da tiaj aparatoj, eble ni ja parolu prefere pri ventoparko. Vidu ankaŭ jenan artikolon.

Supozeble tia ‘parko’ povas esti ankaŭ en la maro.

Saturday 8 May 2010

egaligi la du flankojn

Montriĝis, ke troviĝas pluraj eraroj en la listo de nePIVaj vortoj je paĝo xiii de la nova vortaro. Reviziitan liston mi eldonos poste.
Intertempe, la aliaj eraroj ĝis nun trovitaj estas ne tro malbonaj (vidu ligilon dekstraflanke). Temas plejparte pri tajperaretoj. Dankon al ĉiuj, kiuj kontribuis al la listo: ne hezitu informi pri aliaj eraroj.
— — —
Estus bone aldoni jenajn vortojn al la parto esperanta-angla. Ili jam troviĝas en la parto angla-esperanta.
bing/o bingo, housie (game) : klarigo
korma/o korma (Indian cuisine) : angla klarigo
kviskal/o grackle (bird) : angla klarigo
velodrom/o velodrome : angla klarigo

Same, estus bone aldoni al la parto angla-esperanta unu vorton jam troviĝantan en la parto esperanta-angla.
ginkgo ginko : angla klarigo
(La bildo montras ginkan folion.)

Saturday 1 May 2010

abuse

Por la angla abuse en la unua eldono staris la esperantaj tradukoj insult-i, -ado; misuz-i, trouz-i, -o. Tio bone kovras la kernajn signifojn, ekz-e
vandalism and verbal abuse directed at old people = vandalismo kaj (parola) insultado kontraŭ maljunuloj
The other driver started hurling abuse at me = La alia stiristo komencis insulti min / ĵeti kontraŭ mi insultojn
abuse of alcohol / drugs = misuzo de alkoholo / de drogoj

Okaze de la dua eldono mi decidis forstreki la (cetere Fundamentan) trouz-, sed enŝovi mistrakt-i, -o por kovri alian, nun gravan signifon: ekzemple, physical / sexual abuse.
Tiu lasta senco multe plioftiĝis dum la pasintaj kelkaj jaroj, precipe pro la skandalo trafinta la katolikan eklezion. Mi tamen rimarkas, ke en Esperanto oni nun renkontas la esprimon fitrakt-i, -o. Ekzemplon oni trovas ĉi tie: “Papo Benedikto alfrontas akuzojn pri kaŝo de seksfitrakto”.
Se mi nun reverkus la vortaron, mi volonte aldonus tiun tradukon. La distingo inter mis- kaj fi- povas esti subtila, sed ĉi tie ja pli konvenas fi-.
abuse insult-i, -ado; mistrakt-i, fitrakt-i, misuz-i, -o

Saturday 24 April 2010

loĝistiko

La vorto loĝistiko (angle: logistics) aspektas tia, kvazaŭ ĝi signifus: la scienco pri loĝado. Tio estas ja ĝia etimologia senco (el la franca), kvankam historie ĝi rilatis al la loĝigo nur de soldatoj kaj al la organizado de aliaj praktikaj servoj por armeoj.

Tamen ne ekzistas “loĝistoj”.

Laŭ PIV2:
loĝistik/o Tiu branĉo de la militarto, kiu koncernas la koncentradon k proviantadon de la armeoj.

La nuna senco de la vorto estas tamen pli vasta ol indikas tiu difino. Tute trafe oni skribas en Vikipedio:
La loĝistiko estas la studo de la transporto de aĵoj kaj homoj, ĉefe en ekonomio kaj milito.
Historie, la loĝistiko originis kiel studo por movi soldatojn aŭ trupojn, provizante ilin per manĝaĵoj, ktp.
Nuntempe, en la ekonomio, ĝi estas la studo pri la produktado, organizado, transportado, ktp. de konsumaĵoj kaj produktaĵoj, kiu celas atingi la plej bonajn rezultojn per kiel eble plej malmulta mono, tempo, ktp.

En tekstaro.com oni ricevas nur du trafojn por loĝistiko, ambaŭ el Monato. Unu ja rilatas al armeo, sed la alia al kapitalisma produktado:
tro granda nombro de burokratoj kontrastis al mismanaĝado kun mizera loĝistiko (en fabrikoj ofte mutis maŝinoj ĉar ne alvenis materialo ĝustatempe), neefikaj produkt-metodoj kaj malmodernaj maŝinoj.

La serĉilo kukolo montras al kelkaj tute nekompreneblaj tekstoj, ŝajne aŭtomate kaj mise tradukitaj el iu alia lingvo.
La administrado loĝistiko bazas lian demarŝon sur la sistemoj de loĝistiko, subsistemas kaj aktivecoj loĝistikoj enhavitaj en la ĉeno de provizadoj integrante al la tuta entrepreno kun la intenco de kontroli koncernajn sistemojn por ke ili havas la kapablon de havigi al dungistaj sistemoj aŭ organizoj, bazante en liaj necesoj sur la tri fundamentaj kvantoj de la universo: materio, energio kaj informo, kiu reflektas tra bienes kaj servoj

Hodiaŭ loĝistiko kaj ĝiaj nacilingvaj variantoj fariĝis moda termino por kamionado kaj parencaj servoj (ekz-e staplado kaj distribuado de varoj). Tiu, kiu veturas laŭ la grandaj aŭtoŝoseoj de Eŭropo (aŭ almenaŭ de Britujo), vidas ĉie kamionegojn kun la surskribo “loĝistiko” en diversaj lingvoj. Ĝi estas laŭmoda sinonimo de la brita haulage, la usona trucking, kaj la germana Spedition.
Tiu, kiu ne volas adopti tiun modan vorton, povas ankoraŭ paroli pri kamionado.

Saturday 17 April 2010

igneous

Ideale, la aŭtoro de vortaro sciu ĉion pri ĉio. Praktike, tio ne povas esti. Ekzemple, mi scias malmulton pri geologio.
Tamen lastatempe mi legis verkon pri la geologio de mia lando. Mi rimarkas nun, ke la traduko de la fakvorto igneous, prenita senŝanĝe el la unua eldono de mia vortaro al la nova eldono, estas ne tute ĝusta. Tekstas nun
igneous nesedimenta

Kial tio ne estas kontentiga? Etimologie, igneous signifas “fajra”, t.e. fajrodevena, t.e. vulkana. Kaj tiuj rokoj, kiuj ne havas terprofundan, vulkanan originon, estas ja faritaj el sedimentoj.

Igneous estas la nomo de speco aŭ klaso de roko. Aŭ de ŝtono, aŭ de “petro” (PIV2 — sed mi ne enprenis tiun neologismon). Aŭ de “rokaĵo” (derivaĵo, kiu laŭ PIV2 estas evitinda sinonimo de petro. Hm.)
La geologoj tamen rekonas ne du klasojn de natura(j) roko(j), kiel mi supozis, sed tri. Laŭ Vikipedio,
Se konsideri la konsiston, la strukturon kaj la teksturon de iu roko oni povas elteni konkludojn pri la deveno de la rokaĵoj, kaj laŭ tiu kriterio oni klasigas plej ofte la rokojn jene:
• Magmaj petroj, Magmo-devenaj rokaĵoj (magmo-rokaĵoj aŭ magmaĵoj)
• Sedimentad-devenaj rokaĵoj (sedimentoj, sediment-rokaĵoj)
• Metamorfa roko, Metamorfozo-devenaj rokaĵoj (metamorfaĵoj)

Mia eraro estis ke mi preteratentis la metamorfajn rokojn. Igneous rocks do ne estas la solaj nesedimentaj . Nesedimentaj estas ankaŭ la metamorfaj rokoj.
La angla igneous respondas al la magmaj “petroj” de la supra citaĵo. Komparinte la francan, germanan, italan kaj rusan vikipediojn kun la angla Wikipedia, mi vidas, ke en tiuj lingvoj oni ja parolas pri roches magmatiques, magmatische Gesteine, rocce magmatiche, магматические горные породы por tio, kio en la angla estas igneous rocks. (Sed en la hispana rocas igneas.)
Do en eventuala nova eldono mi ŝanĝus la tekston jena:
igneous magma

Mi nomus la tri klasojn de roko, angle igneous, sedimentary, metamorphic, en Esperanto magma, sedimenta, metamorfa.

Saturday 10 April 2010

on being detached

Mi estas nun ne tute kontenta pri mia trakto de la anglaj detach, detachment. Tiuj tradukoj estas tute bonaj por la fizikaj sencoj de la nocio. Tamen ili estas neadekvataj por la senco, kiun oni trovas en la esprimoj to have a detached attitude kaj scientific detachment.
En tiu spirita senco la kerna ideo estas objektiveco, do malsubjektiveco. Tiu, kiu havas pri iu demando a detached attitude aŭ prenas a detached approach povas analizi ĝin objektive, senemocie, senpartie, sendepende.
En mia granda angla-germana vortaro staras sub detached interalie
distanziert, unvoreingenommen; kühl
kaj en la angla-franca
coupé (de la realité); neutre, objectif; détaché, indifférent; il semblait ne pas du tout se sentir concerné

Cerbuminte pri tiu senco, mi rimarkis, ke ĝi egalas al la malo de engaĝ-i, -iĝo. Ĉu ni aldonu jene?
detach …; malengaĝi
detachment …; malengaĝiĝo
aŭ ĉu pli bone jene?
detach … ~ed…; objektiva, senemocia
detachment …; objektiveco, senemocieco

Saturday 3 April 2010

meerkat

Jen prezento de unu tipa vortarista problemo kaj kiel mi solvis ĝin.

La angla vorto meerkat estas nun konata de pli-malpli ĉiuj anglalingvanoj. Ĝi estas la nomo de besto (speco de mungoto), kiu aperis televide en pluraj naturprogramoj pri la sudafrika bestaro. La ŝatata serio Meerkat Manor, kiu rakontas la historion de familio de tiuj bestoj en la Kalahara Dezerto, estis montrata sur la televidekranoj de 160 diversaj landoj de la mondo.

En Britujo la besto rolas ankaŭ en furora reklamserio bazita sur la supozata konfuzeblo de iu comparethemeerkat.com kun comparethemarket.com (prezkomparejo pri asekuro).

Tamen antaŭ kvardek jaroj, kiam aperis la unua eldono de mia vortaro, la vorto meerkat estis malmulte konata. Certe mi mem ne konis ĝin. Ne mirinde, do, ke en tiu eldono tiun vorton oni vane serĉos.
Por la nova eldono ĝi evidente estis nepraĵo. Sed kiel nomi tiun beston en Esperanto? Kiom mi scias, mankas ĝia nomo en PIV, kaj mankas ne nur en miaj aliaj Esperanto-vortaroj sed ankaŭ en miaj vortaroj angla-franca, angla-germana, ktp.
Eĉ en la angla ĝia preciza signifo ŝajne estis foje iom necerta. Pli frue la sama nomo estis uzata por diversaj bestoj similaj al mungoto, al putoro aŭ al sciuro. Tamen nun la nomo rilatas precipe al la besto, kiu portas la zoologian nomon Suricata suricatta.

Kio estas la origino de la nomo meerkat? Laŭ aspekto, ĝi ŝajnas esti nederlanda aŭ afrikansa vorto. Se ĝi estus tiulingva kunmetaĵo, ĝi signifus laŭelemente ‘marlago-kato’ aŭ (kun la skribo mierkat) ‘formikokato’. Tamen atentu! En la nederlanda meerkat estas ne la sama besto kiel en la angla: male, ĝi estas speco de simio (laŭ la nederlanda-esperanta vortaro de De Smedt (2004), “cerkopiteko”). En ĉiu okazo, nek en la nederlanda nek en la angla ĝi estas kato. Kaj ĝi ne estas mara laga. (Efektive, povus esti ke la etimologio de la vorto kuŝas en la sanskrita vorto markaṭa ‘simio’.)

Do, kion fari? Kio estas meerkat en Esperanto?

Unue, mi serĉis en la angla Wikipedia, kaj trovis tie utilan artikolon pri la besto. De tie mi scias ĝian sciencan nomon. En la flanka kolumno de la paĝo staras vico da ligiloj al vikipediaj artikoloj en aliaj lingvoj, kiuj resendas al franca artikolo kun la titolo Suricate, germana kun Erdmännchen, rusa kun Сурикат surikat, japana kun ミーアキャット miiakyatto ktp… kaj esperanta kun Surikato. Tiu esperanta artikolo estas nura “ĝermeto”; tamen ĝi montras bildon, kiu konfirmas, ke temas pri nia besto.

Due, mi serĉis per Guglo, aŭ pli ĝuste per la Esperanta Guglo-fasado kukolo, uzante la serĉesprimon surikato. Tiel mi trovis interalie artikolon “Surikato en Usono” en la fidinda paĝaro de lernu.net. Alia serĉilo, ligita al la “korpuso” tekstaro.com, montris, ke tiu sama artikolo estas referencata en La Ondo de Esperanto. Tiel mi konfirmis, ke la vorto surikato estas jam iom uzata en Esperanto.

Trie, mi serĉis sub Erdmännchen en la granda germana-esperanta vortaro de Krause (2007), kaj trovis tie ja “surikato” por konfirmi la aferon.

Mi do metis en la Esperantan-anglan parton de la nova vortaro
surikat/o meerkat
kaj en la parton anglan-Esperantan
meerkat surikato


Problemo solvita!

Friday 26 March 2010

inferior, superior

inferior malsupera, suba;
sub(rang)ulo
superior super‑a, ‑ulo; elita

Mia trakto de tiuj du vortoj nun ŝajnas al mi esti ne tre kontentiga.
La du vortoj havas latinan originon: inferior estas la komparativo de la adjektivo inferus ‘suba, malsupra’, dum superior paralele estas la komparativo de superus ‘supra, supera’.
En la ĉiutaga angla lingvo la plej ofta senco de inferior estas ‘malbonkvalita, malpli bona’, kaj la plej ofta senco de superior estas ‘bonkvalita, pli bona’.
Tamen en Esperanto (mal)supera rilatas plej ofte al rango, ne al kvalito. Por la fizika senco oni diras (mal)supra (aŭ suba, sed ial ne malsuba).
Ekzemplofrazoj el LDOCE:
wine of inferior quality [vino de malbona kvalito, malaltkvalita vino]
Their performance was inferior to that of other teams. [Ilia atingo estis malpli bona ol la atingo de la aliaj teamoj.]
I always felt slightly inferior to her. [Ĉiam mi sentis min iom malsupera al ŝi.]
He refused to accept a job of inferior status. [Li rifuzis akcepti malpli bonan postenon, postenon de malpli alta rango.]
Your computer is superior to mine. [Via komputilo estas pli bona ol la mia.]
Making fun of women makes him feel superior. [Moki virinojn igas lin senti sin supera, senti sin pli bona (ol ili).]
a superior officer [supera oficiro, oficiro pli altranga]
Eble do la artikoloj prefere tekstu
inferior malpli bona; malbona, malaltkvalita; malsupera; sub(rang)ulo
superior pli bona; tre bona; super‑a, ‑(rang)ulo

Saturday 20 March 2010

sankcioj

Ĉu en Esperanto ekzistas vorto kun du signifoj, el kiuj unu estas la malo de la alia? Ĉu sankcio estas tia vorto?
Korespondanto el suda Anglujo skribis
Having listened to Stephen Fry in his BBC 4 talks ‘Fry’s Delight’, I was introduced to the word “contranym”, which means the opposite of itself e.g. fast, wicked and cool etc. I noticed in your new dictionary that the word sanction is sankci-o, -i in Esperanto and wondered if this has the two contradictory meanings of approval and penalty. Therefore, does this mean that a contranym exists in Esperanto as well, surely not or maybe it does.

Mi respondis
The PIV entry for sankci/o embraces both the positive meaning (confirmation, approval) and the negative one (measure taken to enforce compliance with a decision or a law). However it also unites both by giving a general definition: an action taken by an authority to determine whether or not someone’s action conforms to specified standards.
* sankci/o. Ago de aŭtoritata instanco, kiu konstatas la konformecon aŭ nekonformecon de ies ago kun difinitaj normoj, k konsekvence
1 Konfirmo aŭ aprobo fare de aŭtoritata instanco…
2 Rimedo, aplikata por devigi homojn obei leĝon…
3 Rimedo, aplikata laŭ internacia juro por devigi ŝtaton submetiĝi al decido de internacia organo…
~i (tr) Doni ~on al io.

Checking in tekstaro.com, I find that in classical usage (including Zamenhof’s) we get only the positive meaning. But in modern texts, exemplified by articles from Monato, the negative meaning predominates.

En tekstaro.com la unua ekzemplo de la negativa senco (‘punrimedo’) ja venas el Monato, do povus datiĝi plej frue nur de la jaro 1997. Antaŭ tio, ĉiuj uzoj de la vortoj havas la pozitivan sencon (‘aprobo’), ekz-e ĉe Zamenhof (kongresa parolado, Dresden, 1908)
Nun la unuan fojon nia kongreso aperas sub la oficiala sankcio de regnestro kaj registaro; mi estas certa, ke la esperantistoj alte taksos la gravecon de tiu ĉi fakto; mi esperas, ke ĝi estos komenco de tiu nova tempo, kiam nia ideo ĉesos esti penado de nur privataj personoj, sed ĝi fariĝos grava tasko por la registaroj de la mondo.

Mi ne scias ĉu la PIVa ombrela difino (ago de instanco por konstati (ne)konformecon) havas solidan juran, etimologian aŭ logikan bazon. Aŭ ĉu ĝi estas nura vortarista truko por eviti, ke la vorto tro evidente havu du memkontraŭdirajn signifojn?
Ĉar EED estas konciza vortaro, kaj ĉar la angla sanction estas same dusenca, sufiĉas
sankci/o, ~i sanction
kaj
sanction sankci-o, -i

Saturday 13 March 2010

revivigo!

La nova eldono de la vortaro estas nun en la manoj de la publiko.
Eksperimente, mi restarigas ĉi tiun blogon kiel forumon por noti eventualajn erarojn, mankojn, kritikindaĵojn kaj plibonigindaĵojn.
Provizore, mi aperigos unu novan afiŝon en ĉiu semajno.

Ĝis nun la sola grava preseraro, kiun mi trovis mem, estas sur la klapo de la kromkovrilo de la bindita versio. Aperas la angla vorto the en la mezo de Esperanta teksto.
Kiu trovis aliajn preserarojn?

Tuesday 16 February 2010

kovrilo

Jen la fronta kovrilo de la nova vortaro...

kaj la malfronta.