Saturday 8 May 2010

egaligi la du flankojn

Montriĝis, ke troviĝas pluraj eraroj en la listo de nePIVaj vortoj je paĝo xiii de la nova vortaro. Reviziitan liston mi eldonos poste.
Intertempe, la aliaj eraroj ĝis nun trovitaj estas ne tro malbonaj (vidu ligilon dekstraflanke). Temas plejparte pri tajperaretoj. Dankon al ĉiuj, kiuj kontribuis al la listo: ne hezitu informi pri aliaj eraroj.
— — —
Estus bone aldoni jenajn vortojn al la parto esperanta-angla. Ili jam troviĝas en la parto angla-esperanta.
bing/o bingo, housie (game) : klarigo
korma/o korma (Indian cuisine) : angla klarigo
kviskal/o grackle (bird) : angla klarigo
velodrom/o velodrome : angla klarigo

Same, estus bone aldoni al la parto angla-esperanta unu vorton jam troviĝantan en la parto esperanta-angla.
ginkgo ginko : angla klarigo
(La bildo montras ginkan folion.)

2 comments:

  1. Mi ĵus notis kelkajn pluajn tajperaretojn per komentoj sub la origina artikolo ĉe http://vortaro-blogo.blogspot.com/2010/03/revivigo.html

    ReplyDelete
  2. Ĉe "batter" la linifino inter "(farun)" kaj "bataĵo" povus misgvidi komencanton al duvorta skribado.

    ReplyDelete