Monday 2 February 2009

(male) chauvinism

Ŝovinismo estas “plej fanatika formo de patriotismo, ĝenerale ligita kun agresemo kontraŭ aliaj popoloj” (PIV).
En mia junaĝo la angla vorto chauvinism havis tiun saman signifon. Sed nun la unua senco en LDOCE tekstas: “a belief that your own sex is better or more important than the other sex, espercially if you are a man: male chauvinism”. Nur en la dua loko venas “a strong belief that your country or race is better or more important than any other”.
Tiu internacia vorto venas el la franca, laŭ Nicholas Chauvin kiu vivis antaŭ 200 jaroj. Ĉu ĝi trapasis la saman signifoŝanĝon en aliaj lingvoj, kiel en la angla? Mi suspektas, ke ne.
En la franca tiun tendencon oni nomas phallocratie (greke: peniso + regado), kaj simile en kelkaj aliaj lingvoj. Kp PIV falus/o 2 “Peniso kiel simb. de vira (ofte patra) potenco”. En Vocabulario italiano-esperanto de Minnaja mi trovis falusokratio, masklokratio; en LePuil-Danvy falusokratio.
Tamen en la germana oni diras Patriarchat. Surbaze de tiu vorto ni povus diri patriarkismo (aŭ kun -ĥ-).
Laŭ Vikipedio, “En la inisma movado dum la 1970-aj jaroj kreiĝis la anglalingva termino „male chauvinism“ ("vira ŝovinismo"). La vorto priskribas patriarĥismajn sociojn kaj unuopajn virojn, kiuj kredas nure pro sia biologia sekso havi superan pozicion kompare al virinoj.”
Ĉu (vir)ŝovinismo? aŭ falokratio/masklokratio? aŭ patriarkismo?

6 comments:

  1. Mi aŭdis kaj mem uzas la vortojn "masklismo, masklisto" (troveblajn en la vortaro de Diego). Laŭ la hispanlingva, poste internaciiĝinta, "machismo", el "macho = masklo, viro".

    ReplyDelete
  2. Ali-teme: por "claim responsibility" (pri atenco), uzeblas "atribui al si, imputi al si":

    Ĝis nun neniu atribuis / imputis al si la atencon kontraŭ la ĉefministro.

    ReplyDelete
  3. Guglado pri "virismo" donas multe da interesaj trafoj, ankaŭ en tre bonaj tekstoj. Ĝi impresas al mi sufiĉe neŭtrale, iomete malpli polemike ol la finna "sovinismi", kies signifo evoluis simile al la angla vorto. Ŝajnas al mi, ke ankaŭ svede oni foje uzas la vorton "chauvinism" por signifi virsuperismon (Bertilo certe scias pli bone). Pri la germana: chu ne ekzistas la vorto "Chauvi" ĝuste por male chauvinist pig? Do, la sencoevoluo de fanatika patriotismo al virismo aŭ alia diskriminaciismo ŝajnas ne nur anglalingva fenomeno (sed ja eble angle influita).

    La vorto estas ne malofte uzata malŝate, malaprobe. Esperanto, pro sia inspira kreemo, estas fruktodona grundo por naski amason da emoci-plenaj vortoj el sia propra krudmaterialo. Kie estas niaj batalantaj gekokoj?

    Falokratio, masklokratio kaj patriarkismo (kaj ankaŭ masklismo) ŝajnas al mi alistilaj, iom alicelaj kaj tro esoteraj por ĉiutaga uzo. "Patriarkismo" eble plej trafas kiel sociologia koncepto, speco de socia organizo.

    ReplyDelete
  4. En la angla oni distingas inter machismo (? = masklismo, virismo), kun emfazo al virecaj kvalitoj kaj intervira rivaleco, kaj male chauvinism (? = falusismo), kun emfazo al vira supereco kaj la duarangigo de inoj.
    Tial masklismo ŝajnas esti nekontentiga traduko de male chauvinism.

    ReplyDelete
  5. la franca ŝovinismo restis ĉe la malnova senco. franclingve viran ŝovinismon oni komprenus plej verŝajne kiel specife viran tronaciismon.

    ReplyDelete
  6. interese pri la anglalingva distingo inter machismo kaj male chauvinism. En Esperanto, same kiel Jorge, mi sengxene uzadis gxis nun "masklismo", kaj ne pensis pri pluaj subdistingoj. Sed via tasko kiel elangla vortaristo estas evidente speguli signifdiferencojn ekzistantajn en la angla.
    Sed cxu ne estas tiel ke en Esp. ni uzas "masklismo" unuavice kiel ekvivalenton de "male chauvinism"? Ekz. en Vikipedio "masklismo" ("aŭ preferinde virismo", Vikipedio diras) ja transsendas al la artikolo "machismo" de la anglalingva Vikipedio, tamen mem donas difinon kiu respondas plie al tiu de la angla "machismo".
    Sten Johansson, Jens Larsen, la Espa Le Monde Dilomatique, kaj gugleble multaj aliaj uzas "masklismo" laux la signifo "male chauvinism".

    ReplyDelete