Friday 9 January 2009

ankoraŭ pri lokaj manĝaĵoj

Malgraŭ la PIVa vorto poriĝo, por ‘porridge’ la esperantoparolantoj de Britujo ne uzas tiun vorton, sed nomas ĝin avenkaĉo. Iujn proponitajn vortojn por lokaj manĝaĵoj ni simple ne bezonas. La celo de miaj demandoj pri ĉinaj kaj usonaj manĝaĵoj estas parte informiĝi ĉu jam ekzistas pli-malpli interkonsentitaj tradukoj de tiuj nomoj. Se jes, ni evitu erarojn kia estas la PIVa poriĝo. Se ne, kredeble necesas trovi interkonsenton.
En la ekzistanta eldono de la vortaro, se ekzistas iu “nacia apartaĵo angla aŭ alia, verŝajne ne komprenota sen klarigo”, ĝi estas signita per la simbolo †. Mi povus do skribi, ekzemple

burrito (speco de) sandviĉo, †burito
enchilada (speco de) rulsandviĉo, †enĉilado
fajita (speco de) sandviĉo, †faĥito
taco faldita fritaĵo, †tako
tortilla (speco de) platpano, †tortiljo (NB: tiu vorto estas jam en PIV)
tostada (speco de) rostpanaĵo, †tostado

Tim Westover demandis, ĉu entute konvenas meti tiajn vortojn en “koncizan” vortaron. Tamen por mi “konciza” signifas multe da kapvortoj, malmulte da derivaĵoj, kunmetaĵoj kaj tradukoj, neniom da ekzemploj; do mi preferas enmeti ilin por tiel doni gvidadon, almenaŭ minimuman, al la uzanto.

2 comments:

  1. Ankaŭ mi (usonano) tute ne uzas "poriĝo" (kaj trovas ĝin iom stulta). Mi uzas "avenkaĉo" kaj konas aliajn de diversaj denaskaj lingvoj, kiuj ankaŭ uzas "avenkaĉo".

    ReplyDelete
  2. Kial enmeti meksikajn manĝaĵojn en konciza angla vortaro? Certe meksikecaj manĝaĵoj staras pli kaj pli en usonaj tabloj sed bv. memori, ke la plejparto estas fakte aŭ usona versio aŭ tex-mex, kiuj ne estas tute meksikaj.

    Bonvolu atenti pri la "sandviĉ-logiko": se kaj "burrito" kaj "enchilada" estas sandviĉoj sekvas do, ke kaj "hamburgers" kaj "hotdogs" ankaŭ estus tiel difinitaj. Ĉu oni difinu "sushi" kiel rulrizsandviĉo? Eble estus plifacila difini kelkajn ingrediencojn bazajn kaj poste referenci tiujn en aliaj vortklarigoj. Same oni povas anstataŭigi la ideon "sandviĉo" per la ideoj "entenilo" kaj "kovrilo".

    Mi rekomendus unue difini "tortilla" kiel (speco de) platpano farita de maiza aŭ tritika faruno; due difini "taco" kiel rulita tortiljo enhavanta manĝaĵojn diversspecajn. Nu oni difinu "tostada" kiel rostita aŭ fritita maiztortiljo, "enchiladas" kiel plado de viandtakoj kovritaj per spicosaŭco, "burrito" kiel granda tako farita kun tritiktortiljo, "fajitas" kiel strigitaj viandpecoj kradfrititaj kune kun cepo kaj leguma kapsiko. Avantaĝas daŭrigi tiajn difinojn, ekz. unue klarigante "chips (food)" kaj uzu ĝin en "tortilla chips". Cetera rimarko estas, ke la "chili" ne estas nepre meksika tamen ties difino kiel meksika mikspoto estas bela laŭ mi.

    Por meksikanoj la ĉefa, plejokulfrapa distingo inter tex-mexa (eĉ nordmeksika) kuirarto kaj meksika kuirarto aliloka estas, ke norde tortiljoj estas faritaj de tritikfaruno.

    Nu, por rektaj esperantaj tradukoj pensus mi, ke indas konsideri la jenajn:
    ceviche - fiŝmarinaĵo
    salsa - saŭco (ne ĉiam temas pri kapsikeco, eĉ en Meksiko)
    taco - tako, tortiljorulaĵo.
    tortilla - tortiljo (estas pro identeco latinamerika, ke meritas neologismi ĝin)

    Fine, takoj estas kutime molaj, bv. forlasi la uzon de la anglodevena "ŝelo". Jes, ekzistas frititaj takoj sed tiuj nomiĝas "flautas" (flutoj), ili estas malsimilegaj al la usona nocio de malmolaj takoj. Finfine, en Meksiko takoj estas plejparte preskaŭrulitaj tortiljoj enhavantajn manĝaĵaferojn. Folditaj tortiljoj enhavantaj ion povus esti alinomataj, ekz. "quesadillas" aŭ "tlayudas".

    ReplyDelete