Saturday 31 January 2009

universitataj gradoj

Have you got a (university) degree? = Ĉu vi finis viajn (universitatajn) studojn? Aŭ kiel?
En PIV2005, grad/o 5 estas “Ĉiu el la sensekvaj postenoj, oficoj, ks, tra kiuj oni devas normale trapasi: … atingi la plej altan universitatan ~on”.
Ĝis nun mi ĉiam hezitis nomi niajn BA, MA, PhD “gradoj”, sed eble tiel oni devus nomi ilin.
Kaj kio estas la Esperanta nomo de “bachelor’s” (BA, BSc)? Ĝis nun oni diradis, almenaŭ inter britaj esperantistoj, licenci/o (PIV2005: Universitata rango, meza inter matureca diplomo k doktoreco). Ni hezitis nomi ĝin per la etimologie ekvivalenta termino, bakalaŭr/eco, ĉar en Francujo la baccalauréat estas la abiturienta diplomo (= germane Abitur, angle A levels, usone eble high school graduation). Ĉu venis la tempo, ke la franclingvanoj cedu al la aliaj, por ke en Esperanto ni nomu BA bakalaŭr/eco? Aŭ ni resti ĉe licenci/o? (Cetere, licencio estas rango/grado, dum magistro kaj doktoro estas personoj).
Simila malglataĵo estas ke en Skotlando la fino de la ordinaraj universitataj studoj nomiĝas MA, egale al la angla BA.
En la Eŭropa Unio oni pli kaj pli interkonsentas pri programo de 3+1+3 jaroj:
BA, BSc = bachelor's degree = licencio (eventuale ‘bakalaŭreco’) - fino de la ordinaraj studoj post 3, 4, aŭ 5 jaroj laŭ la lando;
MA, MSc = master's degree = magistreco - aldone 1 aŭ 2 jaroj;
PhD = doctoral degree = doktoreco - aldone 3 jaroj aŭ pli.

4 comments:

  1. Dum blogado, ĉi tiaj terminoj estas tiuj, kiuj plej konfuzas min. En Usono ni havas "universities" kaj "colleges," ambaŭ kvarjaraj. Ĉu Esperanto distingas ilin? Ni ankaŭ havas dujarajn "community colleges" (ekse nomitaj "junior colleges"), kiuj donas la gradojn AA (Associate of Arts), AS (Associate of Science), kaj AAS (Associate of Applied Science). Mi tradukas "community college" kiel altlernejon (sed laŭ la difino de Vikipedio, tio eble ne estas ĝusta).

    Mi ne certas, kio estas "matureca diplomo." Laŭ ReVo abituriento tradukas en la anglan kiel "high-school graduate" aŭ "GED holder."

    Mi ankaŭ opinias, ke oni ne zorgu pri falsaj amikoj.

    ReplyDelete
  2. Have you got a (university) degree?

    Eble "Chu vi diplomighis?" au "Chu vi estas (universitata) diplomito?"

    ReplyDelete
  3. >>Simila malglataĵo estas ke en Skotlando la fino de la ordinaraj universitataj studoj nomiĝas MA, egale al la angla BA.

    Nu, tio estas nia problemo por pritrakti. Tiuj el ni kiuj havas tian "skotan MA" devas tion klarigi eĉ parolante la anglan.

    Persone, se mi volus demandi, mi dirus "Ĉu vi havas universitatan diplomon?" Kaj mi respondus kaj jes, ke mi ricevis "bakalaŭran diplomon" de la universitato de Edinburgo, kaj mi nun studas por gajni la "magistran diplomon".

    ReplyDelete
  4. En Kanado, oni uzas tiel en la angla kiel en la franca vorton parencan al "bakalaŭreco" por Bachelor's Degree.

    Vidu ankaŭ http://en.wikipedia.org/wiki/Licence#Academy kaj http://en.wikipedia.org/wiki/Licentiate

    Ni havas mil vortojn por mezlernejoj... liceo, gimnazio... ĉar ĉiu lando havas apartan sistemon. Do kial la Bachelor's Degree ne estu simple bakalaŭreco anstataŭ licencio?

    Notu ankaŭ, ke en Esperanto, oni pli emas uzi la titolon de la homo (male al la angla lingvo, en kiu oni kutime nomas la diplomon).

    I have a BA. = Mi estas bakalaŭro.

    ReplyDelete