Thursday 15 January 2009

bypass


Moderna kor-operacio nomiĝas angle heart bypass, aŭ pli fake coronary artery bypass graft. Temas pri la greftado de peco da vejno por ebligi al la sango eviti obstrukcitan arterion, fluante anstataŭe laŭ la greftaĵo.
La greftaĵo nomiĝas bypass ĉar ĝi similas al ŝoseo kiu ebligas al la trafiko eviti urbon, fluante anstataŭe laŭ la preterpas-vojo, angle bypass (route).
Por ambaŭ specoj de bypass ni bezonas Esperantan terminon.
Ni ne povas nomi ĝin ĉirkaŭvojo, ĉar tio estas la angla diversion, detour, ekzemple pro vojriparoj. Kredeble la plej bona ekvivalento estas pretervojo.
Por la vojo, germane oni havas Umgehungsstraße, france route de contournement. Krause proponas preterkonduka strato/ŝoseo.
Por la arterio, tamen, germane oni uzas la anglan Bypass, kaj Krause havas bajpas/o, ~operacio. En Google "bajpaso(j|n|jn) +kaj +la" ricevas 6 trafojn. En la franca oni diras pontage, do pont/ig/o. Ĝin mi tamen ne trovas en Google.
Ĉu elekti (korarteria) pretervojo, bajpaso, aŭ pontigo?

6 comments:

  1. Kion entute signifas la proponata vorto "bajpaso"? Ĉu la pecon de vejno kiun oni aldonas, por preterpasi la malbonan lokon? Ŝajnas al mi, ke pri tiu peco oni malofte parolas.

    Oni ja parolas pri la operacio. Ĉu do nomi la operacion "bajpaso"? Mi iom dubas, ke necesas enkonduki propran radikon por speco de operacio. Estas multaj aliaj oftaj operacioj, kiuj tiukaze same havu propran radikon.

    En la finna la operacio nomiĝas "ohitusleikkaus", laŭvorte "preterpas(ig)a operacio". Simila modelo povus taŭgi ankaŭ en Esperanto. Do, eble "pretervoja/pontiga (kor)operacio"?

    ReplyDelete
  2. En Usono, pro la mallongigo "CABG" oni ofte simple diras "cabbage" (ekzemple, tiel parolas stabanoj en hospitaloj: "Mr. Smith is the CABG [pr. cabbage] in room 301.") Tamen, eble ni evitu la esprimon en E-o: "S-ro Smith estas la brasiko en 301" ne tuj komprenighus internacie, mi supozas . . .

    ReplyDelete
  3. en vikipedio oni povas vidi ke multaj lingoj (krom la angla, kompreneble) usas BYPASS... sed same kiel kelklaj mi ne vidas bone la novan radikon...

    en la franca, oni uzas POENTO... tiel ke multaj en niaj radikoj venas el tie.. mi ipinio estas uzi iun varianto de POENTO

    ReplyDelete
  4. En la Dictionnaire médical français-espéranto, "pontvojo" aŭ "kromvojo" estas uzita. (Ekzemple, "aortokoronaria pontvojo".)

    ReplyDelete
  5. Mi ankaŭ trovis la terminojn "pontvojo" kaj "kromvojo" en ĉi tiu rusa medicina terminaro.

    ReplyDelete
  6. "Kromvojo" kaj "kromvojiga operacio" = "kromvojigo" plaĉas al mi.

    Nova radiko "bajpaso" ŝajnas tute nenecesa, kaj ĝi honeste por mi sonas kiel diraĵo de necerta anglalingva komencanto, kiel "Li bezonis harta bajpasa aperejŝono". :)

    ReplyDelete