Wednesday 7 January 2009

American words

Kvankam en la unua eldono de la vortaro ja troviĝas kelkaj nur-usonaj vortoj aŭ sencoj, tamen antaŭ kvardek jaroj mi ne estis tiel konscia pri diferencoj inter la brita kaj la usona angla lingvo kiel mi estas nun. Unu grava elemento de la revizia laboro estas doni al la usona angla lingvo same bonan lokon, kian havas la brita angla.
Mi posedas la vortaron Comprehensive English-Esperanto Dictionary de la usonano Peter Benson, eldonitan de ELNA en la jaro 1995, kaj atendis, ke mi trovos tie pli-malpli ĉiujn usonajn vortojn, kiujn mi bezonas. Sed ne: sekvis iom forta seniluziiĝo. Jen kelkaj usonaj vortoj nur en tiu parto de la alfabeto, kiun mi jam bone tralaboris. Ĉiuj el ili mankas en Benson. aqua, arugula, Band-Aid, blooper, blueberry, bobcat, burrito, chapbook, cheerleader, chokecherry, cilantro, mesquite, moxie.
(Sonja’s English-Esperanto Dictionary estas la kreaĵo ne de usonano sed de kanadanino; tamen en ĝi ja troviĝas: blueberry, bobcat, burrito, cheerleader, cilantro.)

Miaj (provizoraj) solvoj:
aqua = bluverd-a, cian-a, -o
arugula = eruko
Band-Aid = (pret)pansaĵo
blooper = fuŝo, mispaŝo
blueberry = mirtelo
bobcat = (ruĝa) linko
burrito = maizfromaĝaĵo (? azeneto)
chapbook = krestomatio (?)
cheerleader = huraistino
chokecherry = paduso
cilantro = koriandro
mesquite = prozopo
moxie = kuraĝo, aplombo.
La britaj ekvivalentoj, se ili ekzistas, estas cyan, rocket, Elastoplast, howler, bilberry/whortleberry/blaeberry, --, --, --, --, bird cherry, coriander, --, --.

12 comments:

  1. Al mi ŝajnas, ke "maizfromaĝaĵo" povas same bone esti "taco" kiel "burrito". Mi pensas, ke indas simple diri "tako" kaj "burito" respektive, simile kiel ni diras "pico" kaj "hamburgero". Temas pri tre internaciaj vortoj, por kiuj priskribaj esprimoj pli konfuzus ol helpus.

    ReplyDelete
  2. Ankaŭ ŝajnas al mi ke "maizfromaĝaĵo" malklaras (kaj eĉ malĝustas, ĉar miasperte "burritos" tre ofte estas tute sen maizo (kun ekstera volvaĵo el tritika faruno anstataŭ maizo) kaj (malpli ofte) sen fromaĝo.


    Mi ankaŭ dubas pri "chapbook" = "krestomatio". Krestomatio estas kolekto de pecoj kun instrua celo, kaj povas esti fizike granda dika libro (ekzemple "Fundamenta Krestomatio"). "Chapbook" estas fizike malgranda antologio, ne nepre instrucela. (Ja miasperte "chapbooks" kutime ne temas pri instruado - mi kutime vidis la esprimon en kunteksto de malgrandaj malmultekostaj eldonoj de kolektetoj de sciencfikcio, fantasto, hororo, ktp.) Do mi pensus ke "chapbook" = "antologieto", "novelareto", "poemareto", "eseareto", "poema libreto", "fikcia libreto", "esea libreto", aŭ simile.

    Vidu:
    http://dictionary.reference.com/browse/chapbook
    1. a small book or pamphlet of popular tales, ballads, etc., formerly hawked about by chapmen.
    2. a small book or pamphlet, often of poetry.

    http://www.merriam-webster.com/dictionary/chapbook
    : a small book containing ballads, poems, tales, or tracts


    Pri "Band-Aid" - ĉu ne simple "bandaĝeto" (aŭ "glubandaĝeto"?), kio ankaŭ havas avantaĝon esti baze de oficiala (kaj miasperte pli ofta kaj rekonebla) vorto "bandaĝo". Krome laŭ mia kompreno "pansi" implicas meton de substancoj por purigi ktp, kio estas aparta afero kaj ne parto de "Band-Aid" mem - ja homoj ofte surfiksas "Band-Aid" sen tia ĥemia pansado de la vundeto. Mi rimarkas ke la vortaro de Butler havas "pansbendon" por "bandage", kaj "pansaĵo" por "dressing" (la tuta traktado de la vundeto, inkluzive la ĥemian purigadon), do mi des pli hezitas pri "pansaĵo" por "Band-Aid".


    "Cheerleader" povus esti huraisto, kompreneble, ne nur huraistino.


    "Cilantro" estas specife la FOLIOJ de koriandro, kaj koriandro havas aliajn partojn (semojn, fruktojn, radikojn) ankaŭ uzatajn en kuirado:
    http://en.wikipedia.org/wiki/Cilantro
    http://www.merriam-webster.com/dictionary/cilantro
    http://www.merriam-webster.com/dictionary/coriander

    ReplyDelete
  3. La vorto "huraisto" tre plaĉas al mi!

    Mi estas 33-jaraĝa usonano kaj mi neniam aŭdis la vorton "chapbook". Nek "chokecherry".

    Ŝajnas nun ke "burrito" fariĝas nur speco de pli ĝenerala vorto "wrap" en Usono. Por "wrap" mi parolas pri "volvaĵo" eble kun "sandviĉ" aŭ "manĝ" por klarigi kiam ne klaras. Strikte, "burrito" estas meksika vovlaĵo aŭ meksik-stila. Sed fakte nun pluraj forpren-restoracioj nomas siajn aĵojn "burrito" kvankam ili tute ne rilatas al la meksika versio. Do la vorto fariĝas egalaĵo de "wrap". Ĉiu okaze la traduko povas esti almenaŭ "meksika volvaĵo" aŭ "meksika volvmanĝaĵo" se ne nur "volvmanĝaĵo". Rimarku ankaŭ ke nuntempe la plejparto de "burritos" kaj "wrap" en Usono uzas faruna kovrilo kaj ne maizo. Kaj kutime oni ofertas ne nur blank-farunan kovrilon, sed ankaŭ kun spinaco, tomato, aŭ tutgren-faruno.

    Pri "cilantro", mi konsentas kun goulo ke tiu temas pri la folioj de la planto. Ni havas en Usono la vorton "corriander', sed tiu pensigas min pri la semoj, sed ofte tio estas "corriander seeds" do "corriander" supozeble estas la planto -- sed, nu, ni usonanoj ne scias kiel manĝaĵo alvenas al la manĝaĵvendejego, do mi nur hazarde scias ke corriander estas planto :)

    ReplyDelete
  4. Pardonu, mi intencis diri "tritiko" anstataŭ faruno.

    ReplyDelete
  5. Dankon pro tiuj tre utilaj komentoj. Vidu novan blogafiŝon.
    Pri Band-Aid: ĝi ne estas bandaĝo (“longa tola aŭ similmateria bendo…” PIV). La vorto pretpansaĵo venas el la multe laŭdata Hejma Vortaro (red. Lindstedt, sed kun partopreno de membroj de DENASK-L kaj la Rondo Familia de UEA).
    Por cilantro mi metos koriandro(folioj), kaj por chapbook antologieto.

    ReplyDelete
  6. Au Royaume Uni, le Band-Aid a remplacé l'Elastoplast il y a longtemps. L'Elastoplast est a cette heure fabriqué en France. Il y a longtemps que le groupe Band-Aid a eu un No. 1.
    (je n'écris pas l'Esperanto!)

    Amitiés

    ReplyDelete
  7. Por "cheerleader", mi uzas la radikvorton "aklami" (el ReVo, ''Saluti, akcepti, aprobi per favoraj krioj."

    Do, ĉu aklamisto aŭ aklamistino?

    ReplyDelete
  8. Mi ankaŭ neniam aŭdis la vortojn "chapbook" kaj "chokecherry", nek "arugula". La vorto "cheerleader" estas gea en Usono, sed estas pli inaj (nun eble pli da viraj huraistoj, kiel viraj flegistoj estas pli kaj pli komunaj).

    "Burrito" signifas la vorton "azeneto" en la hispana.

    ReplyDelete
  9. Jes, "burrito" signifas "azeneto" hispane, sed nomi ĝin en Esperanto per tia laŭvorta traduko de hispana slangaĵo ŝajnus iom absurde, same konfuze kiel se vi mendus "little donkey" en anglalingva restoracio. :)

    ReplyDelete
  10. Zooplah, mi devas pensi pri uzantoj kun pli vasta vortkono. Usonaj uzantoj verŝajne ne venus al la ideo serĉi ĝin sub la brita "rocket".
    Jen pri Eruca sativa el Wikipedia: Vernacular names include Garden Rocket,[3] Rocket (British English),[2] Eruca,[2] Rocketsalad,[6] جرجير (Arabic), Arugula (American English), Rucola (Italian)[7][8], Rukola (Slovenian, Polish), Rugola (Italian), Rauke (German), Roquette (French), Rokka (Greek), Roka (Turkish), Ruca (Catalan), Beharki (Basque), Voinicică (Romanian) Rúcula, Oruga and Arúgula (Spanish), Rúcula (Portuguese), Ruchetta (Italian)[8] and Rughetta (Italian). The term arugula (variations of Italian dialects around arigola) is used by the Italian diaspora in Australia and North America and from there picked up as a loan word to a varying degree in American and Australian English, particularly in culinary usage.

    ReplyDelete
  11. Zooplah, mi devas pensi pri uzantoj kun pli vasta vortkono. Usonaj uzantoj verŝajne ne venus al la ideo serĉi ĝin sub la brita "rocket".

    Ah, la vorto, kiun mi uzus estus "floro" :) Dankon pro la sugesto de Vikipedio.

    ReplyDelete
  12. Mi estas Usonano, kaj por Band-Aid mi diras "bandaĝeto."

    Ege plaĉas al mi via inventaĵo "huraistino." Ĝi ridigis min.

    ReplyDelete