Wednesday 14 January 2009

conditioner


Dum la revizia laboro mi helpas min ne nur per aliaj Esperanto-votaroj, sed precipe ankaŭ per vortaroj de Collins angla-franca kaj angla-germana. Mi uzas la multlingvan Wikipedia/Vikipedion, ĉar ĝi ebligas tuj trovi ian tradukon de kapvorto ankaŭ en la hispana, rusa, pola, sveda ktp (se ekzistas la koncerna artikolo en tiuj lingvoj). Bone, ke mi studis la klasikajn lingvojn, tiel ke fakesprimoj latinaj kaj grekaj estas por mi travideblaj. Ve, ke mi ne scias pli da lingvoj, kaj precipe ke mi ne kapablas konsulti dokumentojn en la ĉina, japana, kaj araba.

Serĉante do taŭgan Esperantan esprimon por (hair) conditioner, mi venis al la germana Haarspülung, kiu mankas en la granda Krause sed liveras ian hartralavaĵo. Laŭ mia franca vortaro, après-shampooing, do postŝampuo. Tamen per Wikipedia mi atingis la svedan Hårbalsam kaj la rusan Бальзам-ополаскиватель. Tio memorigis al mi, ke en Esperantujo mi aŭdis ie la esprimon balzamo. Kaj eble (har)balzamo estas la plej bona termino.

Fabric conditioner estas io alia. Ĝi servas por moligi kaj bonodorigi lavatajn vestojn. En Usono, oni diras, ĝi nomiĝas softener. Ĉu ankaŭ ĝi estas balzamo, aŭ ĉu pli simple moligilo?

4 comments:

  1. pole estas "odżywka do włosów", do har-nutrilo (?!) aŭ har-revivigilo.

    Ĉu balzamo ne estas nepre rezinaĵo?

    ReplyDelete
  2. Laŭ mi la termino postŝampuo estas la plej esperanta el tiuj elektoj.

    ReplyDelete
  3. http://kisa.ca/vortaro/search.php?someaction=search&word=conditioner

    ReplyDelete