Monday 5 January 2009

new entries

Antaŭ kelkaj tagoj mi listigis la aldonajn Esperantajn radikojn enmetotajn (kaj ne enmetotajn) en la vortaron sub la litero K. Jen paralelaj provizoraj listoj de anglaj kapvortoj, nur por Ca-.

Aldonotaj:

ca. ĉirkaŭ, ĉ., cabana budo, cabin crew kajutpersonaro, cable car ŝnurvojo, telfero; kablotramo, funikularo, cable television kabla televido, caboodle : the whole ~ la tuta afero, absolute ĉio, CAD komputila dezajnado, cadenza kadenzo, cadmium kadmio, cafetière (piŝta) kafkruĉo, cagoule (malpeza) pluvmantelo, Cajun kaĵun‑o, ‑a, cake pan, cake tin bakmuldilo, caldron = cauldron, caliphate kalifujo, calisthenics = calli-, calk = caulk, camcorder (video)kamerao, candida kandid‑o, ‑ozo, candy bar briketo da ĉokolado, ĉokoladostangeto, cannelloni kanelonoj, can opener elladigilo, Cantonese la kantona (lingvo), caplet kapsuleto, cardamom kardamomo, cardiologist kardiologo, carjack rabopreni, kaperi (aŭton), carnet biletlibreto; permesilo, carousel karuselo, carpal tunnel karpkanalo, car park aŭtoparkejo, carport aŭtoŝirmejo, carrousel karuselo, carryall vojaĝsako, carry-on skandala konduto; manpakaĵo, carry-out forporta kuiraĵo, carvery rostrestoracio, car wash aŭtolavejo, casbah citadelo (de araba urbo), casebook kazregistro, cashback kontant‑rericevo, cash desk kaso, cash-in-hand per kontanta mono, cash machine bankaŭtomato , catchphrase frapfrazo, catfish katfiŝo, CAT scan tomografaĵo; ~ner tomografo, catwalk (parad)podio; ponteto, cause célèbre fama kazo, cay insuleto.

Ne aldonotaj:

cake slice, cakewalk, calcify, caller display / caller ID, call girl, call-in, call-out, call-up, camiknickers, camp bed, campground / campsite, canasta, candlewick, can-do, candy-striped, capoeira (kapoejroWik), caps lock (? ĉefliterŝloso), carbs, carbo loading, car bomb, carbon dating, carboniferous, carbonize, car boot sale, card shark/sharp, carpaccio, car pool, carrel, carry-over, cartwheel, carve-up, Casanova, caseload, case study, casework, cash and carry, cash-starved/strapped , casing, cast-offs, casualization, catch-all, catcher, catchment, Catch-22, cat flap, cathouse, catnap, cat-o’-nine-tails, cat’s cradle, catseye, cattery, cattle grid/guard.

6 comments:

  1. Prof-o Wells, cxu vi estas kontenta kun ekvivalentoj kiuj jam ekzistas por la du anglaj vortoj "sniper" kaj "marksman"?

    ReplyDelete
  2. Por "CAD", ĉu "perkomputila" estas pli specifa ol "komputila"? Kaj ĉu la radiko estas "dizajn"? (Mi ne trovis la radikon "dezajn" en ReVo, sed trovis "dizajn".) Kaj ĉu vi havas konsilon pri la malsamo inter "dizajni" kaj "desegni"? Mia laborfako estas la "dizajnado" de komputiloj, sed mi ĉiam (ĝis nun) uzas la radikon "desegn" kiam mi parolas pri mia laboro.

    Pri "aŭtoparkejo", mi preferas eviti aldoni sencon al la radiko "park/o" do mi parolas pri "lasi aŭton", do pri aŭtolasejo ktp. Mi ŝatas la francan "stationner" ("to station") -- tio bone esprimas la agon -- sed mi ne scias vorton por tio en Esperanto.

    Kaj ĉu fakte "caplet" estas kunmetaĵo de la vortoj "capsule" kaj "tablet" ĉar la aĵo estas mem miksaĵo de la du? Do ĉu ĝi fakte ne estas nur "kapsuleto"?

    Kaj bedaŭrinde per "kaĵuno" eĉ pli maleblas rimarki ke la vorto "Cajun" devenas de la vorto "Acadien", kiu estis plaĉa surprizo kiam mi informiĝis pri tio.

    ReplyDelete
  3. Pri "casbah", vidu en PIV "alkazabo" (laŭkutime, la hispana vorto "alcazaba" algluis la araban artikolon "al-")

    ReplyDelete
  4. Pri "sniper, marksman": kion vi proponas? (Mi scias, ke en PIV estas 'snajper/o'.) Mi konsideros la aferon, kiam mi atingos S.

    ReplyDelete
  5. dezajn/o ~i ~isto estas en PIV, dizajn/ ne.
    En Tekstaro, oni ricevas por dezajn- 2 trafojn, por dizajn- 3.
    Tamen per Google, dizajnado liveras nur 7 trafojn, dum dezajnado liveras milionon kaj duonon (!). (Kaj 24 el la unuaj 25 estas aŭtentike esperantaj.)
    Aliflanke, eble sufiĉus simple projektado.

    "Kaĵuna" venas el la terminaro de Wennergren, Roko kaj Popo (http://bertilow.com/roko/index.html). Laŭ mia kompreno, akadianoj loĝas ankoraŭ en Kanado, kaĵunoj en Luiziano. La kaĵunoj estas la posteuloj de familioj pelitaj el Akadio en la jaro 1755. Same kiel aŭstralianoj ne estas angloj, tiel ankaŭ kaĵunoj ne estas akadianoj.

    ReplyDelete
  6. This comment has been removed by the author.

    ReplyDelete