Monday 29 December 2008

minibar

En hotelĉambro, minibar estas fridujo, en kiu troviĝas alkoholaj kaj aliaj trinkaĵoj, kiujn la kliento povas preni kaj konsumi kontraŭ posta fakturo. La latindevena prefikso mini­- (kp minimumo) respondas al la sufikso -et-, kaj bar estas vorto por trinkejo: do la laŭlitera senco estas trinkejeto. Tamen ĝi estas ne ejo sed ujo (ŝranko). Mi supozas, ke en la praktiko la plimulto de esperantistoj simple transprenas la anglan nomon, ‘minibaro’; tamen ĝi neniel estas baro el minio. Mi provizore proponas la nomon trinkoŝranko.

5 comments:

  1. Plaĉas al mi la vorto "trinkoŝranko". La angla vorto "bar" ne ĉiam signifas la ejon; ĝi ankaŭ estas la aĵo malantaŭ kiu staras la servisto en trinkejo, sed ankaŭ homo povas havi tion en sia domo. Pri "bar" en hejmo, mi pensus pri meblo simila al tio en trinkejo, sed ĝi ankaŭ povas esti nur ŝranko kiu enhavas la trinkaĵojn. Ankaŭ tion oni povas nomi "trinkŝranko". Sed ĉu en la angla oni diru "minibar" por tia aĵo en hejmo? Se jes, ĉio estas en ordo. Se ne, ĉu necesas pli preciza vorto Esperanta por la hotela afero?

    ReplyDelete
  2. Chu ne estus pli bone diri "trink/ajh/o/shrank/o", au ion alian kun "trink/ajh/" ? Oni ja ne trinkas en tia shranko, nek, kutime, ghuste che ghi, sed oni en ghi tenas trinkAJHojn.

    ReplyDelete
  3. Tre plaĉas al mi "trinkoŝranko". "Mi ne tuŝis iun ajn en la trinkoŝranko - la prezoj estis tuta rabado!"

    ReplyDelete
  4. en la meksika hispana MINIBAR ankaŭ temas pri fridujetoj.. ekzemple en aŭto, boato aŭ oficejo....

    ReplyDelete
  5. Mi mem allasus kaj "minibaro" kaj "trinkosxranko", cxar nia lingvo ricxas kaj ricxu. Dissaltu la obstinaj (mini)baroj!
    amike
    Istvan Ertl
    P.s. al Dikato: cxu ekzistas hotelgastoj kiuj tusxas iun gxuste en la minibaro? Mi ankoraux ne auxdis pri tiu speco de seksumado, sed devas esti interese, kaj fakturinde.

    ReplyDelete