Thursday 3 September 2009

karamboli kun stelo

La bildo montras tropikan frukton, eksportatan nun ankaŭ al netropikaj landoj. En la anglaj superbazaroj oni nomas ĝin starfruit, ĉar se oni ĝin laŭlarĝe tranĉas ĝi havas la formon de kvinpinta stelo.
La anglalingva Wikipedia prezentas ĝin sub la nomo carambola. Same, la esperanta Vikipedio nomas ĝin karambolfrukto.
Botanike ĝi estas la frukto de Averrhoa carambola, arbo origine el Indonezio kaj la hinda subkontinento. Sekve PIV2 nomas ĝin averoo (kaj eĉ aldonas bildon).
Se juĝi laŭ alilingvaj vikipedioj, en la naciaj lingvoj ĝi plej ofte havas aŭ nomon kun la radiko carambola ~ karambola aŭ kunmetitan nomon, laŭelemente stel + frukt. Mi suspektas, ke nur la fakuloj konas la sciencan nomon.
La Esperanta radiko karambol/ jam havas alian signifon (= kolizii, ktp). Do por uzi ĝin necesus nepre aldoni -frukto (respektive -arbo).
Troviĝas diskuto ĉi tie.
La plej eleganta solvo, laŭ mi, estus popularigi en Esperanto la nomon stelfrukto.

3 comments:

  1. Mi iam aŭdis la rakonton, ke iu vojaĝanto demandis pri la nomo de tiu frukto, sed la demandito ne sciis, do foriris por konsulti iun alian. Kiam li revenis, li diris: "Karim diris, ...", en la loka hinda lingvo: "Karim bola ...". Kaj tiel la frukto akiris sian nomon. Sed verŝajne tio estas nur mito.

    ReplyDelete
  2. Jen bona okazo por reklami la Retan Terminaron: http://www.kono.be/rete/

    Mi ĵus aldonis artikolon pri "stelfrukto".

    ReplyDelete
  3. Gxi devus igxi la oficiala frukto de Esperantujo.

    amoke
    István Ertl

    ReplyDelete