Friday 11 September 2009

tekvondo kaj tajĝio

Inter la anglaj vortoj komenciĝantaj per ta- troviĝas du fremdvortoj, kiuj estis nekonataj en la lingvo antaŭ kvardek jaroj, kiam aperis la unua eldono de la vortaro. Taekwondo kaj t’ai chi estas luktosportoj (martial arts) el orienta Azio, respektive el Koreujo kaj Ĉinujo.

Laŭvorte taekwondo, koree 태권도, estas la ‘pied-puɡno-vojo’. En Vikipedio ĝi estas esperantigita kiel tekvond/o, kaj tiu formo ŝajnas esti la establita. (Laŭ Sonja ĝi estas rekomendata de Bertilo Wennergren.) Ĝi mankas en PIV2.
La plena nomo de t’ai chi estas t’ai chi chuan. En la ĉina tio estas (tradicie) 太極拳 aŭ (simpligite) 太极拳, pinjine tàijíquán. (La skribo t’ai chi chuan estas laŭ la sistemo Wade-Giles.) Pri esperantigo de la mallonga nomo ĉiuj konsentas: ĝi estas tajĝio. Sed pri la plena nomo ekzistas diverseco de opinioj. Vikipedio nomas ĝin tajĝiĉuano, kaj tiun formon donas ankaŭ Sonja. Sed la koncerna fakasocio de UEA portas la titolon Universala Tajĝiĉjŭan-Grupo de Esperanto. Estas vere, ke laŭlitera transskribo de la pinjina quan estas ĉjŭan; aliflanke, tiu formo rompas la normalajn regulojn de E-fonetiko, kun du sinsekvaj duonvokaloj antaŭ vokalo. Certe pli esperanta estus tajĝiĉuano. Ankaŭ ĝi mankas en PIV2.
Mi metos nur la mallongan nomon.
taekwondo tekvondo
t’ai chi tajĝio

2 comments:

  1. Ĉu tajĝio estas "luktosporto"? Ĉu ne "batalarto"?

    ReplyDelete
  2. "ĉjuan" estas la ĉina vorto por "batalarto", do la longa formo de la vorto en Esperanto prefere estu "tajĝi-batalarto" (kiel jam proponas la listo de Simplaj Samsignifaj vortoj de Renato Corsetti: http://www.bonalingvo.it/index.php?title=Ssv:_T ).

    ReplyDelete