Saturday 17 July 2010

misformoj

Aparta problemo por vortaristoj estas kelkaj formoj aŭdataj sufiĉe ofte en la popola parolata Esperanto, kaj eĉ vidataj foje en la skriba lingvo, sed kiuj diferencas de la Fundamenta, Oficiala, aŭ literatura formo.

Pri ‘mentaleco’ ni jam diskutis.

Mi pensas nun ekzemple pri la formo ‘impoŝto’. En la parola lingvo la responda prononcaĵo estas almenaŭ same ofta kiel la oficiala imposto. Tamen neniu vortaro registras tiun vorton, almenaŭ ne kun tiu signifo. Temas kompreneble pri ‘deviga kontribuo de civitanoj…’, angle tax. (Ekzistetas ankaŭ neoficiala konstruteknika fakvorto impoŝto ‘eltranĉita ŝtonego…’, sed pri tiu vorto ne temas.)
En tekstaro.com ‘impoŝt-’ ricevas eĉ ne unu trafon. Tamen en kukolo ĝi ricevas 1290, ekzemple jenan el Vikipedio:
la komunumaj impoŝtoj estas pagataj al la urbo Konstanco laŭ svisa juro dum la kantonaj kaj federaciaj impoŝtoj estas ŝuldataj al Svislando.
aŭ jenan, el usona paĝaro:
Kiam la registaro prenas el vi impoŝtojn, estas apliko de perforto kontraŭ vi kaj malpliigo de via libero.

La klarigo de tiu misformo estas supozeble la influo de la ofta vorto poŝto.

Aliaj ekzemploj de la sama fenomeno, tamen malpli oftaj, estas ‘paŝporto, elektrika, plastika’ (ĉi-lasta en la senco ‘plasta’).

Ĉu leksikografoj dokumentu la efektivan staton de la lingvo, aŭ ili proponu fidindajn konsilojn al ekzamenotoj?

8 comments:

  1. Tiom maloftajn uzojn vortaro eble ne registru. Fakte temas pri eraroj, ĉu ne?

    ReplyDelete
  2. Preskaŭ neniu vortaro registras erarojn, kvankam iuj eraroj okazas multe pli ofte ol iuj maleraroj. Ne ĉiam estas facile scii, ĉu io estis eraro, sed mi supozas, ke tiuj ekzemploj de "impoŝto" estas eraroj. Por esti certa, necesus demandi la aŭtorojn.

    ReplyDelete
  3. Nur beletra autoro uzu tiajn formojn, por audigi popolecan lingvajhon:
    "La ebleco ne pagi imposhton pro niaj aktivadoj" estus tia popolecajho, anst.
    "La eblo ne pagi imposton pro nia aktivado".

    amike
    István Ertl

    ReplyDelete
  4. aliaj ekzemploj: "disturbi" konkurencas al "perturbi", "unito" al "unuo", "fiksio" al "fikcio", "sintetika" al "sintezita", "etnika" al "etna"... ne menciante la okazojn, en kiuj oni hezitas inter pluraj esperantigoj de sama fontovorto.

    ankaŭ al mi ne estas klare, kiel vortaristo decidu.

    ReplyDelete
  5. Mi ne scias kie oni rimarkigi eraron, kiun oni trovis en la nova Vortaro (Mondial); do mi prezentas jen:

    konsekvenco/o ... ~a inconsistent

    {devas esti jen:}

    konsekvenco/o ... ne~a inconsistent

    ReplyDelete
  6. Certe vortaro ne prezentu tiajn evidentajn erarojn kiel "realan" vortojn. Alie vi devus aldoni ankaŭ "Ojropo" kaj "ojro" por "Eŭropo" kaj "eŭro" (pro ofta germana emo paroli tiel), aŭ "vandi" kaj "mambro" por "vendi" kaj "membro" (pro ofta franca emo paroli tiel).

    Alia iom simila ekzemplo estas verŝajne ofta hungara emo diri "kohezia" anstataŭ "kohera".

    Iom simila afero: multaj esperantistoj parolas pri "vegetarana manĝo" (dieto, restoracio, ktp) anstataŭ simple pri "vegetara manĝo", verŝajne pro nacilingva influo (angla "vegetarian food" ktp).

    ReplyDelete
  7. Vi supozis ka "La klarigo de tiu misformo estas supozeble la influo de la ofta vorto poŝto."

    Al mi, pli probable estus supozo ke ĝi devenas el la influo de la vorto poŝo. Oni ne malofte aŭdas aludojn pri ia registara mano en la (mia/nia) poŝo, ĉu ne?

    Bernardo Verda

    ReplyDelete
  8. Ĉu normalaj anglaj vortaroj registras ekz. la formon "nucular" (eraran prononcon de "nuclear"), tamen oftege aŭdatan?

    ReplyDelete