Monday 29 June 2009

runny

Mi serĉis Esperantan tradukon por la vorto runny. I’ve got a runny nose = muko fluetas el la nazo pro malvarmumo aŭ fojnokataro. My eyes are runny = larmoj fluetas el la okuloj. This sauce is too runny = la saŭco ne estas sufiĉe firma/densa. This (boiled) egg is still runny = la ovo estas ankoraŭ likva.
Laŭ miaj grandaj nacilingvaj vortaroj:
France, on a le nez qui coule; les yeux qui pleurent; la sauce est liquide ou baveuse; un œuf à la coque, ou dont le jaune est crémeux.
Germane, (ovo) flüssig; (nazo) laufend, mir läuft die Nase, meine Nase läuft; (okuloj) wässerig, tränend; (saŭco) dünnflüssig.
Certe en Esperanto oni ne povus diri, kiel en la angla kaj germana, ke mia nazo kuras, nek, kiel en la franca, ke ĝi fluas. (Fluas ne la nazo, sed muko.)
La sola citaĵo kiun mi trovas en la TTT tamen venas de germana fonto:
La perturboj (jukado en la kolo kaj cxe la okuloj, fluanta nazo, ternatakoj) aperis je varmaj tagoj inter majo kaj auxgusto kaj dum pasis la jaroj ili ...

Por to run en tiu senco, ŝajnas al mi ke flui estas tro forta: prefere temu do pri flueti.
Eventuale: fluetas el mia nazo, fluetas el miaj okuloj, ankoraŭ fluetas la saŭco, ankoraŭ fluetas la ovo.
runny fluetanta; likva; I’ve got a ~ nose fluetas el mia nazo

4 comments:

  1. Cxu nova sensubjekta uzo de 'flui'?

    ReplyDelete
  2. "Certe en Esperanto oni ne povus diri [...] kiel en la franca, ke [mia nazo] fluas"

    Kial ne? NPIV donas almenaux du ekzemplojn de fluantaj riveroj zamenhofaj. Se rivero povas flui, ankaux povas nazo, kvankam ja estas la likvo en ili, kiu fakte fluas.

    Pierre

    ReplyDelete
  3. Por nazo mi jam uzis "likas", eble iom slange. (Cxu ludas rolon ke hungare, en familia stilo, "likas" koincide signifas "havi truon"?)
    Ankaux por okuloj povas funkcii, sed "ovo likanta" estu ekz. ovo kiun oni enmetis tro brutale en ovujon...
    cxu ovo de Kolumbo?

    amike
    Istvan Ertl

    ReplyDelete
  4. Pierre: la distingo inter la rivero kaj la akvo en la rivero ŝajnas iom malklara, kompare al la distingo inter la nazo kaj la muko en la nazo. Ŝajnas tre evidente, ke nazo mem ne fluas, sed pri rivero, multaj homoj eĉ emus diri ke la rivera akvo iusence ESTAS la rivero (do se la akvo evidente fluas, do ankaŭ fluas la rivero), sed certe neniu eĉ iomete egaligus nazon kaj ĝian mukon, ĉu ne?

    "Liki" sonas (neformale) bona laŭ mi. Se temas pri subita granda fluo el la nazo, do oni urĝe bezonas naztukon, ni ŝerce diras "muka krizo!" :)

    Eble pli formale/serioze povus esti "mia nazo ellasas mukon"...

    ReplyDelete