Thursday 4 June 2009

piling


Por subteni modernan grandan konstruaĵon (nubskrapulon, ponton k.s.) oni bezonas profundan fundamenton. Tiucele oni batas longajn metalojn stangegojn en la teron.
Angle tiuj “stangegoj” nomiĝas piles. Oni enbatas ilin per piledriver. La martelado de tiu aparato estigas grandan bruon dum la komencaj semajnoj de domegkonstruado.
Kiel nomi tiujn "stangegojn”? Laŭ mia supozo, ili estas palisoj, aŭ se vi preferas fundamentpalisoj. Tamen en PIV paliso estas difinita kiel ligna. Laŭ mi ĝi povas esti ŝtala aŭ eĉ ŝtona. Ĉu mi pravas?
Por piledriver ni povus diri palismartelego aŭ simile, Sed ni jam havas la vorton ramo, kredeble pli taŭgan.
pile amas-o, -igi, -iĝi; stak-o, -igi; (elec; atomic) pilo; (foundations) (fundament)paliso; (carpet) vilaro; ~s hemoroidoj; ~ driver ramo

1 comment:

  1. Laŭ mi estas tute konvene vastigi la signifon de "paliso" tiel, ke ĝi povu esti el ajna materialo.

    ReplyDelete