Tuesday 2 June 2009

duonfalsaj amikoj

Jen kelkaj duonfalsaj amikoj el la litero E.
Eskarp/o laŭ PIV estas parto de fosa fortikaĵo. La angla escarpment (aŭ scarp) estas alta deklivo aŭ klifo en montoj.
Eskort/o laŭ PIV estas aro da gardantoj aŭ akompanantoj. En la angla, an escort estas nun plej ofte unuopulo: akompananto, eĉ eŭfemisma vorto por amorist(in)o.
Epifani/o kaj epiphany estas kristana festo en januaro. Sed en la angla epiphany alprenis aldonan signifon, nome subita ekkompreno.
Epitom/o laŭ PIV estas resuma eltiraĵo aŭ kompendio. La angla epitome estas la plej bona ekzemplo de io: she looked the epitome of elegance; he was the very epitome of evil.
Epizod/o estas laŭ PIV akcesora agado, aŭ aparta kurioza fakto. En la angla, la plej ofta senco de episode estas “ĉapitro” el multĉapitra televid- aŭ radio-programo. Coronation Street has been running for forty years, and in tonight’s episode we see…
Etos/o, kiel Esperanta vorto laŭdire kreita de la anglo K.R.C.Sturmer, estas spirita atmosfero: en la interkona vespero estis tre amika etoso. Sed la angla ethos estas pli ĝuste aro da ideoj, aro da moralaj sintenoj karakterizantaj apartan socian grupon.
- - -
Ĉi-semajne afiŝado al ĉi tiu blogo estos iom necerta, ĉar mi estos vojaĝanta.

1 comment:

  1. pri epifanio:
    (el la latina epiphanīa, kaj ĝi el la greka ἐπιφάνεια, manifestaĵo)

    oni nomiĝas tiel la kristana festo tial kie oni konigis tiam la "Nova reĝo".. do.. mi pensas ke ene estas falsa amiko, sed nur kristana uzo de la vorto.. kun sama signifo...

    ReplyDelete