Sunday 5 April 2009

açaí

Lastatempe oni vendas ĉe ni novan miraklan frukton, angle acai. La ĝusta ortografio devus vere esti açaí, ĉar tiu vorto, kaj la frukto mem, venis al ni el Brazilo. La brazilportugala siavice ricevis la nomon de indiĝena lingvo, la tupia.
La vendantoj asertas, ke tiu frukto altigas la homan energinivelon, forigas toksojn, helpas dormon, reduktas kolesterolon ktp. Ĝi estas ricevebla kiel suko, tablojdoj, aŭ pulvoro.
Botanike ĝi estas la frukto de speco de palmo Euterpe oleracea. En PIV troviĝas nek nomo de la frukto nek nomo de la arbo.
Laŭ Vikipedio,
Asaio (portugale: Açaí [prononco: a-sa-i'] (Euterpe oleracea Mart., Palmae) estas la frukto de la palmarbo konata kiel "açaizeiro" [asaizejro], planto tipe de la ebena kamparo. Ĝi estas indiĝena al la Amazonio, kie sia konsumo datas ekde la antaŭ kolumba tempo.
[Tiu Esperanta teksto ŝajnas esti verkita de komencanto, aŭ almenaŭ de iu, kiu interalie ne komprenas la diferencon inter la adverbo tipe kaj la adjektivo tipa nek inter sia kaj ĝia. Vi estos kontenta scii, ke mi riparetis ĝin, kvankam mi ne volas ĝuste nun fariĝi Vikipedia aŭtoro.]
La nomo asai/o ŝajnas akceptebla en Esperanto. Kiel ofte okazas, ni devas alfronti konflikton inter botanika nomo (supozeble eŭterp/o) kaj internaciiĝinta fremdvorto (asai/o). Mi voĉdonas por la dua.

7 comments:

  1. Mi kredas ke ambaŭ vortoj povas kunekzisti. Eĉ se ĉiu diras "asaio," bona faktermino estas "eŭterpo."

    ReplyDelete
  2. Mi konsentas: asaio estu la komunlingva vorto. Se iu iam ial bezonus la sciencan nomon, ĝi povas esti facile derivita per jam bone fiksiĝintaj ellatinigaj proceduroj.

    Mi vere scivolas, kiel asaio nomiĝos/prononciĝos itale, kiam (se) ĝi atingos Italion. Mi lernis pri ĝia ekzisto ĉi tie.

    ReplyDelete
  3. Cxu vere "asa-i-o" anstataw "asajo"?

    ReplyDelete
  4. Musubana: "asaio" ja pli taŭgas ol "asajo," ĉar en la portugala la i estas akcentita, kaj la ĝusta alilingva eldiro estas "asai."

    ReplyDelete
  5. Asai/o estas bona. En la tupia [yasa’i] aŭ [yua saí]. Ĝia signifo: ploranta frukto. En la parola formo la forta silabo falas sur la ‘i’.

    ReplyDelete
  6. En Hispanion ghi venis sen cedilo, eble tra angligita formo. La nomo do en la europa hispana estas "acai". Oni reklamas shampuojn kaj aliajn kosmetikajhojn enhavantajn la frukton (ghi ankorau ne disponeblas kiel manghajho) kaj oni prononcas [a'kaj].
    Estus iom absurde tamen, se pro influo de la hispana oni ekuzus la formon "acai" en la galega anstatau la originala "açaí" el la brazila.

    ReplyDelete
  7. Dankon pro la bonega teksto pri nia brazila asaio!
    Jen fama kanto pri tiu frukto, esperantigita (kun video): https://www.brazilakolekto.com/2022/11/asaio.html

    ReplyDelete