Tuesday 7 April 2009

fibroids

Kiel ni jam vidis, pluraj ŝajne internaciaj anglaj vortoj de greka aŭ latina deveno montriĝas tamen ne esti internaciaj. Bone, do, ke mi ĉiam kontrolas tra pluraj lingvoj.
Ne malmultaj virinoj suferas de fibroids, kaj tio estas ofta kialo, ke virino ne povas gravediĝi kaj naski.
Tamen en Esperanto neniu konas “fibroidojn”.
 
Laŭ la Concise Oxford,
fibroid • a benign tumour of muscular and fibrous tissues, one or more of which may develop in the wall of the womb
Temas do pri utera tumoro: benigna (= nekancera) tumoro de muskolaj aŭ fibraj histoj en la parieto (= “muro”) de la utero.

En la germana oni diras laŭvorte miomo de la utero:
Myome der Gebärmutter sind die häufigsten gutartigen Tumoren der Frau; so weisen ca. 25 Prozent der Frauen nach dem 30. Lebensjahr Uterusmyome (englisch Fibroids) auf. [Wikipedia sub Uterus myomatosus]
En la franca ĝi estas léiomyome utérin, do “lejomiomo” (= molmuskoltumoro) utera:
Un léiomyome utérin (également nommé fibrome ou fibromyome utérin) est un myome (tumeur bénigne de tissu musculaire) touchant l'utérus. [Wikipedia sub Léiomyome utérin]
En la hispana (se kredi Vikipedion) simple mioma:
Un mioma es un tumor benigno y no canceroso que crece en el tejido muscular del útero o miometrio.
Ne necesas inventi tiun “lejomiom/o” por tiel sekvi la francan. Eĉ ne necesas paroli pri miomoj (= muskoltumoroj), nek pri fibromoj (= fibrotumoroj). Mi metis
fibroid (benigna) utera tumoro

4 comments:

  1. Mi memoris, el la tempo de "miaj" gravedecoj, ke mi legis hungare pri simila vorto, "fibróma". Kaj efektive, rilate Esperanton, en ReVo mi trovas:
    "fibromo = Tumoro el fibra histo."
    Kaj el vikipedio klarigxas ke en la angla
    "Fibroid is a term used for two different types of tumors:
    Fibroids is the common term for Uterine fibroids; leiomyoma originating in the uterus. It is a benign neoplasm composed of smooth muscle cells.
    A fibroid tumor is another name for a fibroma, a tumor of fibrous connective tissue."
    Do, almenaux la dua senco ja estas "fibromo" en Esperanto. Se mi bone komprenas, specifa kazo, sub-aro, de "fibromo" estas benigna utera tumoro.

    amike
    István Ertl

    ReplyDelete
  2. Mi konsentas, sed kial ne simple (nekancera) utera tumoro?

    ReplyDelete
  3. en la hispana ankaŭ ne estas vorto por fibroid... mi konsentas.. sufiâs utera tumoro

    ReplyDelete
  4. La diferencoj inter la diversaj menciitaj lingvoj estas intervikia miraĝo: diverslingvaj aŭtoroj organizis la paĝojn diverse, kaj ne vere eblas trovi paralelaĵojn por senproblema interligo. Se temas pri faka terminaro, laŭ mia kompreno, ĉikampe ĉiuj eŭropaj lingvoj kondutas same: ekz-e vi povas trovi leiomyoma ankaŭ en la angla, kaj la dekkvina regulo plus la kutimaj ellatinigaj procedoj garantias, ke ĝi latente jam ekzistas en E-o. Tamen, konciza vortaro ne estas la loko por eksplicitigi latentaĵojn, sed por gvidi la komunan uzadon, kiu ja malsamas de unu lingvo al alia. Fakte, kiel komun-uzajn nomojn de la plej oftaj kazoj, en malsamaj lingvoj oni plukis malsamajn fakterminojn, el la multaj ĝustaj laŭ diversaj klasifikoj.

    Pardonu la pedantan enkondukon, sed mi opiniis ĝin necesa por klarigi la bazon de mia propono, ke vi tamen metu

    fibroid (benigna) utera tumoro; (in general) fibra tumoro, fibromo

    kiu spegulas la angla-vikipedian distingon aluditan de István, kaj la fakton ke fibrom/o (79 guglotrafoj sume por -o, -on, -oj, -ojn ktp.) jam havas ian ekstervortaran komunlingvan uzadon.

    Mi havas demandon pri la angla lingvo: ĉi tie mi legas: Uterine fibroids (singular Uterine Fibroma)… Ĉu eble la formo fibroid (kies franca, hispana, itala paralelaĵoj, ekz-e, estas plejofte adjektivaj) populariĝis substantive en la komunuza angla por eviti la fremdecan pluralon fibromata?

    ReplyDelete