Friday 3 April 2009

folia pasto

Ankoraŭ pri foliaĵoj: pasto pene farita el amaso da maldikegaj kunrulitaj tavoloj havas en diversaj lingvoj nomon en kiu troviĝas la elemento foli/.
La francoj nomas ĝin pâte feuilletée (foliigita pasto) kaj la germanoj Blätterteig (folioj-pasto). Oni esperantigas tion kiel foliigita pasto (Krause; 357 trafoj en kukolo), aŭ pli koncize kiel folia pasto (5 trafoj en Guglo) aŭ folipasto (3 trafoj en kukolo).
Laŭ Vikipedio,
Foliigita pasto estas produkto kiu konsistas el maldikaj folioj da pasto. Ĝi estas farata per plurfoje ŝmiri tavolon da butero aŭ margarino sur tavolo da pasto, kaj sekve faldi kaj laminati ĝin.
[Tiel: mi korektis du tajperarojn sed lasis la strangan gramatikon (per kun infinitivo).]
Mi ne vidas kialon reteni la -igit- de foliigita. Sufiĉas folia.
Tamen en la angla ni diras puff pastry (ekblov-pasto), por kiu en la unua eldono mi metis tavoligita pasto. En la angla ni havas ankaŭ millefeuille pastry (ŝajne sinonimo de puff pastry), de la franca vorto por mil folioj, kaj filophyllo, de la greka vorto por folio, φύλλο fýllo. La diferenco ŝajnas esti ke la unua enhavas buteron, la dua oleon.
La turka/greka baklava (PIV: baklav/o) estas farata el folia pasto.
En la germana, Strudelteig estas la folia pasto uzata por fari Apfelstrudel. PIV proponas al ni strudel/ostrudl/o
Bakaĵo el maldika, kunrulita pastofolio, farĉita per fruktoj, kazeoj ks: poma, papava, terpoma ~o. SIN. rulkukaĵo.
Aliflanke Krause havas nur
2Strudel m ein Backwerk kuko rultavole farĉita per pomoj (bzw. kazeo u.a.).
—do neniu mencias la foliecon de la pasto.
Mi ne certas, ĉu ankaŭ la hinda samosa (Vik: samoso) estas farata el folia pasto.
Mi kredeble metos
puff pastry folia pasto
filo folia pasto

4 comments:

  1. Laŭ mi folia pasto estas perfekta por ambaŭ anglaĵoj. Ne havas sencon klopodi paŭsi la distingon inter puff pastry kaj filo, kiun tre malmultaj ekster Britujo komprenus. Ĉe la itala termino sfoglia, kiu, depende de kunteksto kaj parolanto, povas signifi ĉu paston, ĉu unuopan folion aŭ tutan kukon el ĝi, Minnaja listigas multajn eblecojn; mi plukas kelkajn: foliigita pasto, tavoligita pasto, folipasto, pastofolia kuko, tavolkuko (ĉilasta sendube multe tro ĝenerala)

    ReplyDelete
  2. Cxar por hungaro la tuja pens-asocio cxi-konceptare estas la rilata vorto "rétes"
    http://hu.wikipedia.org/wiki/R%C3%A9tes
    mi kontrolis cxi lastan en la hungara-Esperanta vortaro de Szerdahelyi-Koutny, kaj trovis: "vualkuko, milfolia kuko, volovano" - kvankam gxi klare devus esti "strudelo".
    "Volovano" klare estas io suficxe alia ("Bouchée à la reine"); "vualkuko" estas interesa provajxo, sed en guglo mi trovas gxin nur en la pagxo
    http://www.ipernity.com/blog/horsan/130963
    en teksto kiu konfesite estas "eksperimento. Mi tradukis el hungara lingvo per hungara pensmaniero, kaj mi estas tre scivola, ĉu la hungarismoj, kiuj certe transiris en la tradukaĵon, ĉu ili estas kompreneblaj por legantoj havantaj alian gepatran lingvon."

    amike
    Istvan Ertl

    ReplyDelete
  3. folia pasto bonas. tavolpasto aperas en terminareto de kukobakado sed ŝajne ne uziĝas. nomoj de la diversaj manĝaĵoj enhavantaj folian paston estas alia demando.

    surprize la pli banala kaj pli facile farebla speco de kukopasto ŝajne ne havas stabilan nomon. ĝi estas laŭ germana vorto murbo en vikipedio kaj npiv, ĝi estas laŭ iom peza imito de la franca nomo rompiĝema pasto en malmultaj retpaĝoj, sed abundaj ekzemploj mankas.

    ReplyDelete
  4. Se oni akceptus la formon "folia pasto" (per du vortoj), oni devos aldoni alian transitivan signifon al la vorto "folii".

    En GDEE aperas kaj "foliigita pasto", kaj "folipasto".

    En PIV kaj GDEE:
    pastel de hojaldre: tavolkuko (folipasta kuko!)
    En GDEE ankaŭ "folikuko"

    ReplyDelete