Thursday 2 April 2009

foli(k)a acido

Foje mi bezonas la konsilon de natursciencistoj. Niaj vortaroj povas fieri, ekzemple, pri la abundo da ĥemiaj terminoj; tamen tiuj fakvortoj ekzempligas iom ofte la konflikton inter supozata naturismo kaj LaBonaLingveca skemismo.
La acido folic acid estis unue izolita, kristaligita kaj sintezita dum mia propra vivo; sed nun ĝi havas altan profilon pro sia graveco en la homa fiziologio. Interalie, se gravedulino ne enprenas sufiĉe da tiu acido la feto povas suferi miskreskon. Por ĉiuj ĝi estas necesa por eviti anemion.
Kiel ni nomas ĝin en Esperanto? PIV silentas.
La plurlingva Vikipedio liveras germane Folsäure, france acide folique, hispane ácido fólico, nederlande foliumzuur — kaj esperante folika acido (same en Krause).
Atentu, tamen, ke la elemento -ik- ne estas nepre internacia parto de la nomo; kaj ke folik- estas en la latina (acidum folicum) nur adjektiva formo de la vorto por folio.
Ni devus nomi ĝin ne folika sed folia acido.
Nomoj de acidoj estas regule formataj per nedeviga sufikso -at- (vidu la duan -at/ de PIV). La nature troviĝanta formo de la acido estas angle folate, do en Esperanto foli/at/o; kaj la acido mem estu foli(at)a acido.
Ĵetu folik/ en la rubujon.
Aŭ ĉu iu ĥemiisto atentigos pri eraro en tiu rezonado?

4 comments:

  1. Vi verŝajne pravas, sed mi scias nenion pri tiaj aferoj.

    La Akademio kreu specialan komisionon por studi la diversajn ĥemiajn terminojn kaj fari rekomendojn. Ĝi enhavu plurajn akademianojn kaj plurajn ĥemiistojn.

    ReplyDelete
  2. Por ĥemio en la unua eldono mi konsultis D-ron Duncan, la verkinton de ĥemia terminaro. Por PIV2 (2002) la kunlaborantoj por Kemio estis d-roj Pierre Jelenc kaj Daniel Rogers. Pli bone tiel, ol starigi komisionon. Sed oni forgesis folian acidon!

    ReplyDelete
  3. Vi tute pravas, gxi estu foli(at)a acido.

    Surprizis min, ke ni forgesis gxin en NPIV! Mi perdis parton de mia retposxta arkivo, sed eble Klauxdo Roux povus retrovi la artikolon, se gxi fakte estis verkita por la venonta eldono.

    Pierre

    ReplyDelete
  4. Vi proponas, ke la salo estu "foliato". Tamen, en la franca estas "folate", en la germana estas "Folat", en la hispana estas "folato", ktp, mi pensas. Kaj kompreneble ankaŭ en la angla estas "folate". Do, ĉu vi estas certa pri la "i" en "foliato"?

    ReplyDelete