Saturday 11 April 2009

Gaza-mi-ne-scias-kio


GazaZGaza/oPIV estas la ĉefurbo de teritorio kies angla nomo estas the Gaza Strip. Sed ĝia nomo tre varias laŭ la lingvoj: kvankam Gaza estas fiksita, la komunlingva parto ne. Tiel ni havas Gazastreifen, Franja de Gaza, Bande de Gaza, Striscia di Gaza, Gazastrook, Gazastripen, Faixa de Gaza, Сектор Газа (Sektor Gaza), Strefa Gazy.
La nomo(j) en Esperanto spegulas tiun diversecon. Laŭ PIV kaj Sonja ĝi estas la Gaza-regiono. Tamen la kukolstatistikoj montras aliajn eblecojn.
Gaza-strio (laŭ la angla, germana k.a.) 6840
Gaza-sektoro (laŭ la rusa) 1290
Gaza-regiono (PIV) 133
Gaza-bendo (laŭ la franca) 0
Gazaujo, Gazaio (atendeblaj esperantigoj) 0
La artikolo en la Esperanto Vikipedio titoliĝas Gaza Sektoro. Tamen skribi tiel, sen ligstreketo, atencas niajn ortografiregulojn. Gaza Strio pensigus pri strio el gazo, ia falbalo aŭ pansaĵo.
La fakto, ke ni ne havas interkonsentitan Esperantan nomon por tiu monde grava regioneto, spegulas la fakton, ke Monato, Pola Radio, la iama Ĝangalo ktp ne sufiĉis por unuecigi niajn dirmanierojn.
La longe kovata, baldaŭ aperonta Listo de Rekomendataj Landnomoj verkita de la Akademio de Esperanto estos tre bonvena unuecigilo. Sed ĝi kovras nur sendependajn landojn.

4 comments:

  1. Gaza-sektoro sekvas ne nur la rusan, sed ankaŭ la araban قطاع غزة /qiˈtˤaːʕu ˈɣazza/. Gaza-strio, aliflanke, sekvas ne nur la anglan sed ankaŭ la hebrean. Kiel ofte okazas en konfliktaj situacioj, elekto de nomo jam signifas elekton de flanko: ne nepre malbonaĵo, kondiĉe ke ĝi estu konscia.

    Eble oni povas envortarigi nur la nomon Gazao, kiu ja sufiĉas por kompreni kaj esti komprenata, kaj lasi, ke politikaj evoluoj ankaŭ fiksu la lingvouzon.

    La E-a vorto gaz/o, cetere, devenas de (nacilingvaj vortoj siavice devenaj de) la nomo Gazao.

    ReplyDelete
  2. Mi uzas "Gazao", ekzemple en:

    http://jorgecice.blogspot.com/2009/01/blanka-gazalo-pri-gazao.html

    nome longa poemo verkita pri Gazao, jam publikigita libroforme en:

    http://www.librejo.com/libroj/beletro/originala/poezio/jorge-camacho-koploj-kaj-filandroj.html

    Jorge

    ReplyDelete
  3. Gaza-strio, ankaŭ por meksikanoj...
    ĉu eble zono?

    ReplyDelete