Wednesday 8 April 2009

hu, hu ha, hu hu, huj! o kej?


Kion signifas la interjekcio hu? Kio estas la angla ekvivalento?
Pri “ekkriaj vortetoj kaj sonimitoj”, kiel Wennergren nomas ilin en PMEG, li komentas, tute saĝe, ke
Sonimitoj estas la plej “sovaĝa” parto de ĉiu lingvo. Sonimitojn oni povas krei tute laŭplaĉe kaj laŭbezone.
Jen en PIV Zamenhofaj ekzemploj.
hu! Interj., uzata por esprimi ektimon. ~! li ekkriis k forsaltisZ; ~! vi min svenigas!Z. ~ ha! Interj. esprimanta tre fortan eksciton: fariĝis bruo, tumulto, babilado, kurego, ~ ha, tuta foiro!Z. ~ ~! Onomatopeo, imitanta la krion de strigo: ~~! la strigoj trumpetisZ.
Pri la bleko de strigo ne estas problemo, kvankam anglalingvaj strigoj blekas pli komplike, tu-whit tu-whoo. En la utila listo de PMEG, tio estas la sola menciita signifo de hu.
Kiel en la angla oni ekkrias por esprimi ektimon? Mi vere ne scias. Certe ne hoo!. Eble Oh! You frightened me!.
Kiel en la angla oni ekkrias por esprimi tre fortan eksciton? Ne hu ha!. En la brita angla hoo-ha estas “noisy talk or excitement about something unimportant”, do ne interjekcio sed substantivo. What’s all the hoo-ha about?
Mi ricevas la impreson, ke ankaŭ PIV2 povas interjekciojn foje “krei tute laŭplaĉe”, sed eble ne ĉiam laŭbezone. Legante plu ni trovas
huj! Interj., esprimanta subitan doloron.
En la usona angla, hooey ne esprimas doloron sed estas substantivo kun la signifo “sensencaĵo”. Ĝia etimologio estas kredeble slava maldecaĵo (kvankam OED ne scias tion): en la pola chuj estas kaco.
Por esprimi subitan doloron, en la angla ni diras ouch! (aŭĉ).

Tiuj menciitaj vortaraĵoj ne respondas al la internacie uzata Esperanto kiel mi konas ĝin. Male, en PMEG, sed ne en PIV, listiĝas
o kej = konsento, bone!
Tiu interjekcio ja aŭdiĝas en la parola lingvo. O kej? O kej!

8 comments:

  1. Rilate la "sovaĝecon" de interjekcioj, estas menciinde, ke interjekcioj kelkfoje enhavas sonojn, kiuj ne ekzistas en la koncerna lingvo krom en interjekcioj (ekzemple germana "tja" aŭ angla "tsk-tsk"/"tut-tut"). Tamen, interjekcioj ne estas liberaj: se vi uzos germanan "tja" en la angla, vi verŝajne ne estos komprenata.

    Mia vortaro havas por "hu": argh! eek! (expressing fear)

    Mi konas unu esperantiston, kiu uzadas "o kej" en konversacio, sed mi tamen konsideras ĝin fremdaĵon, ne esperantaĵon, kvazaŭ germana esperantisto uzadus "tja" en Esperanto.

    Kiam mi volis kompili liston de bestosonoj en Esperanto, oni rekomendis al mi la francan-Esperantan vortaron de Leger kaj Albault, kiu laŭdire havas liston. Bedaŭrinde, mi ankoraŭ ne povis konsulti ĝin. Ĉu eble iu povus enretigi tiun liston?

    ReplyDelete
  2. en la reto estas listetoj: http://esperanto.davidgsimpson.com/eo-interjections.html http://babelserver.org/babel?url=www.esperanto.mv.ru%2FVojagxo%2Fzozo.html...

    en reta vortaro vi trovos per ĝia gugloserĉo kaj vortoj "interjekcio", "sonimito", "ekkrio"

    mi vidos en la venontaj tagoj, ĉu mi povas enretigi la koncernan paĝon el leger-albault.

    ReplyDelete
  3. "Hoot" estas la sono, kiun faras strigo.

    Do:

    hoot: (v) krii "hu," (int) hu

    ReplyDelete
  4. Ho, sed kompreneble "hoot" ne estas krivorto en la angla. Mi simple intencis, ke la verbo por la strigosono estas "to hoot."

    ReplyDelete
  5. Al la saĝaĵoj de Bertilo en la menciita paĝo indas aldoni nenion, krom eble, ke tiaj ekkriaj vortetoj pli similas al mienado kaj ĝenerale al korplingvo ol al gramatike strukturita parolado, do estas neeble, ke ekz-e brito kaj italo uzu ilin same.

    Pri la tradukoj de ReVo kaj aliaj vortaroj ... jes ja, bonaj klopodoj, sed ekz-e pri hu = boo: mi kredas, ke “boo! You make me faint!”, se ĝi entute eblas, ne tradukas la cititan zamenhofaĵon (ĉu mi eraras?); kaj mi vere hezitus diri: “la publiko forhuis ilin el la scenejo”, dum mi senprobleme dirus “la publiko hurais ilin al la podio” (kaj, bonlingvistoj, malhurai ne fukcias).

    Konkrete, hu, kiel prave registras PMEG, havas unu solan stabile difineblan signifon, “strigobleko”, kaj ĝi, kiel boj, miaŭ, kvak ks. povus funkcii kiel verba radiko. Pri krivorta uzado, vortaristo decidas unu fojon por la tuta verko, kaj laŭ tio traktas unuopajn kazojn.

    Mi finas la enhavan parton de mia komento kun pledo, por ke o kej kaj ha lo aperu en la vortaro, skribitaj duvorte, akcentkonserve, ĉar laŭ mia sperto ili ja tiel apartenas al la vivanta lingvo. Ĉu vi okejas?

    Aldono 1: Mi lernis la signifon de hoot kiam brito klarigis al mi the difference between a bad marksman and a constipated owl.
    Aldono 2: Dum unu jaro mi kunloĝis kun pluraj rusaj viroj. Tiam mi konstatis (i) ke la rusa kaj itala fivortaj frazeologioj estas principe identaj (dum aliaj spertoj instruas, ke tio nek veras inter la itala kaj aliaj latinidaj fratoj, nek inter la itala kaj la angla) (ii) sekve, la vorto хуй (samsona kaj samsignifa kiel la pola chuj) estas la ĉefa elemento ĉirkaŭ kiu pivotas la generadon de neaj, demandaj, ordonaj… ktp. frazoj de certa rusa lingvo… kaj fascinas min la hipotezo, ke tiu vorto estas la bazo de hooey: ĉu pri tio kulpas poloj en Usono komence de la 20a jc.?

    Aldono 3: Rilate landnomojn, mi estas uj-isto. Pluraj rusoj pledas kontraŭ tiu opinio, surbaze de “maldeca sono” de la -ujoj.

    ReplyDelete
  6. Ve! Huj! supre legu: “…pivotas la generado de…” Hont'!

    Phew!

    ReplyDelete
  7. http://esperantodictionary.org/search.php?someaction=search&word=interj

    ReplyDelete
  8. Por Edmund

    Mi metis fotojn de la pagxoj pri bestokrioj de Albault-Leger tien:
    http://www.pierrejelenc.com/bestoj1.jpg
    http://www.pierrejelenc.com/bestoj2.jpg

    (malfelicxe, mi ne plu havas funkciantan skanilon, kaj la papero estas ege maldika, kaj malhela grizblua!)

    Pierre

    ReplyDelete