Friday 17 April 2009

lip-sync

To lip-synclip-synch estas ŝajnigi sursceneje ke oni kantas, dum efektive oni nur mimas (mimikas) kaj la kantadsono estas la aŭdigo de jam surbendigita kantmaterialo.
La angla vorto estas mallongigo de lip-synchronize, lipe sinkronigi (la bildojn kaj sonojn).
En sia Popularmuzika Terminaro Bertilo Wennergren donas la tradukon
lip sync bendomimado
—kiu bone prezentas la ideon, ke oni mimas laŭ bendo.
(Aliflanke ĝi malsimilas nur per unu litero de bendominado, kiu estus superregado per sanktigaj vortoj. Kredeble tio ne kaŭzus konfuzon.)
En kelkaj eŭropaj lingvoj oni uzas por tiu nocio la falsanglaĵon playback. Sed en la angla mem playback estas nura (re)aŭdigo de la bendo. Switch from “record” to “playback” = ŝalti de “registri” al “aŭdigi”.
En kukolo bendomim- ricevas 0 trafojn. Same lipsinkronig-. Aliflanke lipsinkroniz- ricevas 2. Sed “sinkronizi” estas nedefendebla kiel Esperanta derivaĵo anstataŭ sinkronigi aŭ eĉ samtempigi.
La esperantistoj ne emas multe skribi pri populara muziko.

* * *

Nun okazos paŭzo en mia blogado. Venonta afiŝo: 25 majo.

7 comments:

  1. La unua vorto, kiu aperis en mia menso estas ŝajnkanti. Mi ne scias, ĉu tio efektive kaptas la sencon.

    ReplyDelete
  2. shajnkanti aperas ankau en mia vortaro.

    ReplyDelete
  3. Iom ĝenas tamen, ke mia elpensaĵo "bendomimado" estas jam eksdatigita. Oni apenaŭ plu uzas bendojn. Simila sorto trafis la pli popularan vorton "vidbendo". Efektivaj vidbendoj ja plu uziĝas, sed ĉiam pli marĝene apud diskoj. Kaj efektive ankaŭ diskoj komencas eksdatiĝi...

    ReplyDelete
  4. lipmimi

    ”Chen aŭskultigis la muzikaĵon elde sia USB-bastoneto, kaj Lulu komencis lipmimi.”

    ”Aŭdante birdokanton mi ĉiam eklipmimas laŭ imagita teksto.”

    ReplyDelete
  5. ŝajnkanti ŝajnas al mi la plej komprenebla.
    ankaŭ "lipmimi" povus taŭgi.

    amike

    renato

    ReplyDelete
  6. ŝajnkanti ne taŭgas, ĉar ”lip-sync” rilatas al ajna perlipa ŝajnigo de voĉo, ne nur kanta. Mi citu la unuan linion de http://en.wikipedia.org/wiki/Lip-sync:

    ”Lip-sync or Lip-synch (short for lip synchronization) is a technical term for matching lip movements with voice.”

    Filmaj aktoroj ofte ”lip-sync”-as replikojn, kiuj estas poste aldonotaj en studio.
    Se ’ŝajnkanti’, tiam ankaŭ ’ŝajnparoli’, ’ŝajnkrii’, ’ŝajnrepi’, ’ŝajnonomatopoei’ ktp.
    ’Lipmimi’ kovras ĉiujn ĉi.

    amike,
    mi

    ReplyDelete
  7. En Gran Diccionario Español-Esperanto aperas
    vocx-mimi
    vocx-mimado

    Atentu ke "lipi" estas, lau PIV, tusxi per la lipoj!

    ReplyDelete