Tuesday 20 October 2009

addiction

Ŝajnas, ke mankas internacia ekvivalento de la anglalingva serio addict, addicted, addiction, addictive.
Jen la difinoj el LDOCE:
addict 1 someone who is unable to stop taking drugs: drug/heroin/morphine etc addict a recovering heroin addict 2 someone who is very interested in something and spends a lot of time doing it: TV/sports etc addict My nephew is a complete video game addict.
addicted 1 unable to stop taking a harmful substance, especially a drug: 50 million Americans are addicted to nicotine. 2 liking something so much that you do not want to stop doing it or having it: kids addicted to surfing the Net
addiction 1 the need to take a harmful drug…
addictive 1 … tobacco is highly addictive. 2 …addictive arcade games
PIV2 proponas al ni nur mani1o (‘fortega nenormala konstanta inklino al io’) kaj toksomanio (‘…alkoholo, kokaino, morfino, nikotino…’).

Germane oni diras Sucht, kiun Krause redonas kiel avido, manio, toksomanio. France oni helpas sin per adonné, dépendance, accoutumance, toxicomane, do ‘fordoni, allasi sin (al drinkado ktp), dependeco, alkutimiĝo, toksomanio’.

Mi konsideris la eblecon de neologismo adikci/ito, -ita, -o, -a, sed fine decidis meti simple:
addict (tokso)maniulo
addicted (to) mania (pri)
addiction (tokso)manio; dependeco

8 comments:

  1. Mi diras ankau "dependa de" por "addicted to" kaj "drogdependulo" por "drug addict". Tiu lasta aperas ankau en Krause. Kaj "dependiga" por "addictive."

    ReplyDelete
  2. Ĉu "tokso" estas vere uzata? Mi dirus:

    addict = maniulo, drogdependulo
    addicted (to) = mania (pri), dependa (de)
    addiction = manio, drogdependeco
    addictive = alkutimiga, dependiga

    ReplyDelete
  3. Mi (kaj, parenteze, la hungara lingvo) samopinias pri la uzindeco de depend'.

    amike
    István Ertl

    ReplyDelete
  4. Al mi, uzado de 'manio' plaĉas por 'addiction'. Ankaŭ mi ŝatas na 'drogemulo/drogemismo', 'alkoholemulo/alkoholemismo', 'dependeco (al)', ktp.

    Mi havas unu demandon pri vorto 'manio'. En mia vortaro, Comprehensive English-Esperanto Dictionary by Peter Benson, angla vorto 'mania' ankaŭe estas Esperanta vorto 'manio', tamen 'mania' en angla signifas: "Mania (from Greek μανία from μαίνομαι - mainomai, 'to rage, to be furious') is a severe medical condition characterized by extremely elevated mood, energy, unusual thought patterns and sometimes psychosis....bipolar disorder."
    Tiu priskribo ne samas al angla 'addiction'. Ĉu Esperanta vorto 'manio' havas du signifojn? 'Manio' signifas ambaŭe na 'addiction' kaj 'mania' (mood disorder / bipolar) el angla?

    ReplyDelete
  5. Mi uzadas -dependo, -dependulo.

    Jorge Camacho

    ReplyDelete
  6. Mi ankaŭ uzas "dependa", "dependeco" kaj "dependulo". Ŝajnas al mi ke tiuj estas la normalaj esprimoj por tio en Esperanto.

    "Manio" certe estas tute alia afero. Ankaŭ la germana klare distingas inter "Sucht" kaj "Manie", kiel vi povas vidi en la germanlingva Vikipedio.

    "toks/" estas nebezonata novradiko; la normala Esperanta radiko por tiu koncepto estas "venen/".

    ReplyDelete
  7. Mi volas aldoni plian voĉdonon por "dependulo".

    Mi svage memoris ie vidi la vorton "narkomano" kiam temas pri drogdependeco.

    Krys

    ReplyDelete
  8. Antaŭnelonge mi volis diri al iu ke mi trovis ke la nova son/videa ĉatejo Chatonic estas iom 'addictive' en la senco ke oni emas resti tro longe en la babilejo kaj malfacile deturnas sin.

    Mi pensis diri ke ĝi estas alkroĉa aŭ enkateniga.

    ReplyDelete