Friday 23 October 2009

playing truant

Infano, kiu plays truant, senpermese vagas ien for anstataŭ ĉeesti (frekventi) la devigan lernejon. Truancy estas la socia problemo, ke ekzistas tiaj infanoj. Inter la sinonimoj de play truant estas bunk off, skive, kaj en Usono play hook(e)y.

En la nederlanda vortaro de de Smedt mi trovis
spijbelen preterlasi la lecionojn
Vikipedio havas tiuteman artikolon sub la titolo Lernej-evitado. En la germana oni diras Schulverweigerung, do lernejrifuzo (kvankam tiu nuanco de rifuz/i ne estas menciita en PIV). Mi inklinas sekvi la germanan.
PIV2 donas jenan difinon de la neoficiala asidua:
asidu/a. Regule vizitanta la lokon de sia ofico, tasko, devoligoj ks: li estas ~a al la lernejo, al la kontoro, al la Diservoj; li ricevis la diplomon, pli pro sia ~eco, ol pro sia inteligenteco. mal~a. Ne regule venanta plenumi sian taskon, devon ks: mal~a tajpistino; mal~eco ĉe la fabriko; mal~ismo estas formo de sabotado.

Ĉu do truancy estas malasidueco? Kvankam Danvy-LePuil tiel tradukas absentéisme, mi hezitas egaligi la du. La PIVa difino respondas pli al la angla absenteeism (kiu povas karakterizi laboriston sed ne infanon).
La angla assiduous rilatas pli al plenumado de taskoj ol al regula vizitado. Jen LDOCE:
assiduous very careful to make sure that something is done properly or completely, SYN: meticulous
Mi metis jene:
asidu/a assiduous; regular (in attendance etc)

hooky: play ~ rifuzi la lernejon, malasidui

truancy lernejrifuzo

truant lernejrifuzanto; play ~ rifuzi la lernejon, malasidui

4 comments:

  1. "hooky: play ~ rifuzi la lernejon, malasidui" La sola problemo estas ke via difino sugestas kutimon, dum "play hook(e)y" povas esti unufoja okazo (la nuntempa esprimo pli ofte estas "skip school"). Benson havas "lernejeviti", kiun eblus aldoni al via difino por inkluzivi unufojan eventon.

    ReplyDelete
  2. La traduko lernejrifuzo pensigas min pri la angla school refusal, kiu estas nuance malsama ol truancy. La unua estas psiĥologa problemo por la junulo, pro tio ke li/ŝi fakte timas la lernejon; la dua estas nur miskonduto, pro tio ke la junulo simple ne volas iri. (Vidu ekz. http://en.wikipedia.org/wiki/School_refusal )
    Mi ne scias ĉu tio estas nur anglisma pensmaniero, tamen.

    ReplyDelete
  3. Mi neniam renkontis "asidua" en Esperanta teksto aŭ konversacio, tiel ke ĝi ŝajnas al mi nur-vortara vorto de novradikemaj vortaroj. En la Tekstaro de Esperanto estas neniu ajn uzo de tiu vorto, kio konfirmas mian personan senton pri la vorto. Laŭ mi vi certe ne uzu tiun vorton en la angla-Esperanta parto, kaj pro la koncizeco de via vortaro ankaŭ ne menciu ĝin en la Esperant-angla parto.

    Pro la komento de Andrew mi verŝajne preferus la Vikipedia "lernej-evitado" al la de vi proponita "lernejrifuzo".

    ReplyDelete
  4. "lernej-evitado" al mi sonas bona, kaj hazarde koincida kun la hungara uzo.
    Pri "asidua" antaux (jam!) ses jaroj mi komentis jene:

    http://groups.yahoo.com/group/esperanto-l/message/39889

    Sercxo pri /asidue kaj/ en Google donas dek trafojn, /asidua kaj/
    dekkvinon. Do, ioma uzateco.

    En la romaneto La Postdomo, cxap. 6., oni legas:

    "Sinkonsole li resinkis en rozarian reciton de vante vakaj neologismoj, sxatokupo parenca al la asidua fingrumado de pregxbidaro
    cxe Raneto Krozeti."

    Tamen, cxi-kaze temas ja pri tekstoparto intence neologismema.

    Kiel ajn, estas cxiam ege malfacile diri kio estas kutima kaj efektive
    uzata en la lingvo Esperanto. (Kaj neniu diru kio estU kutima kaj
    efektive uzata, nome de sanktaj simplismoj.)

    Se oni ne konas vorton, oni simple lernu gxin, laux mi. Evidente, ne
    lerni estas homa rajto, sed esperantisteco ne egalu mensan pigrecon.

    Amike
    Istvan Ertl

    ReplyDelete