Monday 19 October 2009

parkadi, parkumi... parki!

Ĝis kiu grado ni volas toleri la dusencecon de park/?

La Fundamenta senco de park/o estas supozeble nur la granda terpeco ligita al kampara domego aŭ, en urbo, aranĝita por la distro de la publiko (PIV2, unua kaj dua sencoj).
park' parc | park | Park | паркъ | park.

PIV2 aldonas trian sencon, ‘armea deponejo’ kaj kvaran (por mi novan), ‘ostrejo’; kaj kvinan “= ~umejo”.

Mi kredas, ke la plimulto de la homoj posedantaj aŭton ĝin parkas [tiel!] de tempo al tempo. PIV2 preferus, ke ili ĝin parkadu aŭ parkumu.
Tamen ŝajnas al mi, ke la formo parkadi estas malbone elektita por esprimi provizoran restigon de la veturilo. Kaj ofte estas preferinde rekte verbigi substantivon ol enŝovi -um- (do violoni, ne *violonumi, tajlori, ne *tajlorumi; mi estus kontenta bieri en trinkejo, kvankam oni aŭdas ankaŭ bierumi).
Ĉu, do, ni estas kontentaj parki aŭton en tiucela parkejo? Mi opinias, ke jes. En tiu (neFundamenta) senco park/ estas verba radiko.
Cetere, kiel ni povas distingi inter la multaŭta parking lot (usonismo, = brita car park) kaj la vojflanka unuaŭta parking space? Ambaŭ estas speco de parkejo. Mi ne estas tute certa pri mia provizora solvo.
park park-o, -i
parking parkado; ~ing lot parkejo; ~ing meter parkometro; ~ing space loko por parki

9 comments:

  1. Mi ĉiam "parkas" aŭton; por mi "parki" kaj "parko" ne nepre havas la saman radikon (kiel sugestas "parkumi, -adi"), malgraŭ "parko" en la senco de deponejo. Oni kutime ne deponas sian aŭton por esti iel konservata kaj/aŭ gardata, nur parkante ĝin.

    Por "parking space" mi uzas "parkloko".

    ReplyDelete
  2. Mi tute evitas uzi la radikon "park" por aŭtoj. (Simile, mi rimarkas ke vi uzis la vorton "metro" por "parking meter" -- ĉu ne ankaŭ tio estas re-uzo de radiko por dua senco? Mi devis traduki tiun vorton hieraŭ kaj rezignis pri trovi ion pli bonan ol "aŭtokaso". Ĉar la kutima difino de "meter", kiel mezurilo, ne taŭgas. [park]-pagmaŝino? [park]-tempo-kontrolilo? Ve.)

    Mi kutime diras "lasi la aŭton" ĉe "aŭtolasejo". Mi ŝatus trovi Esperantan vorton kiu signifas "to station", kiel francoj diras "stationnement" por "to park a car". Tio, laŭ mi, estus bona maniero diri la agon en Esperanto. Ĝis nun, mi simple diras "lasi". Kaj "aŭtolasejo" estas ĝenerala -- se mi volas specife diri "lot" aŭ "space" aŭ "parking structure" (kiu estas tuta konstruaĵo -- "parking garage" ofte, sed "garage" povas ankaŭ esti ĉe hejmo por nur unu aŭto) ... se mi volas specifi diri unu el tiuj, mi aldonus radikojn ("loko", "konstruaĵo", "domo" mi ne scias).

    ReplyDelete
  3. Tamen en la aktuala franca estas "le parking" . . . kaj "le parcmètre". Eĉ la francoj ne sekvas la propran saĝon. Mi kredas ke “parki” en la senco de “lasi aŭton” estas sufiĉe uzata en E-o ke oni povas agnoski ĝin, eĉ se oni malŝatas la uzadon . . . Por "parking meter", "park-horloĝo" estas sufiĉe klara, ĉu ne? Horloĝo estas la ĝusta vorto por tempo-kontrolilo.

    ReplyDelete
  4. Efektive "parkometro" aperis jam en la unua eldono (1969). Kvankam "parkhorloĝo" estus logika, mi neniam aŭdis ĝin en la praktiko. Mi notas, ke Krause sub "Parkuhr" (laŭvorte = park-horloĝo) donas "parkometro"! Ĝi estas ja mezurilo, ĉar ĝi mezuras la daŭron de la parkado. Strange, ke aperas nenio en PIV2.

    ReplyDelete
  5. La vorto "parkhorloĝo" aperas en "Mazi". Mazi manĝas plurajn, kaj oni arestas lin pro tio.

    Mi dubas, ĉu temas pri verba radiko. (Fakte, mi iomete dubas pri la tuta teorio de karaktero de radikoj; laŭ mi ĝi estas nur aproksimaĵo de pli komplika realo.) Ĉu "parko" iam ajn povas signifi agon? ("Post rapida kaj preciza parko li saltis el la veturilo"?) Aliflanke, eĉ se "parko" havas la latentan sencon "parkejo", la derivo al "parki" ne estas tute laŭregula ... aŭ ĉŭ kampo->kampi estas analoga (se iu entute uzas la vorton "kampi" anstataŭ "tendumi")?

    ReplyDelete
  6. "Ĝi estas ja mezurilo, ĉar ĝi mezuras la daŭron de la parkado." Ĉu tio estis komento por mi? Se jes, eble vi miskomprenis min, ĉar mi ja konsentas. Kion mi scivolas estas ĉu "metro" signifas "mezurilo"! Mi volis esprimi per mia unua komento ke kiam mi legas la vorton "metro" mi komprenas la mezurunuon (kaj ne mezurilo). Ĉu la vorto "metro" signifas kaj mezurunuon de longeco kaj iun ajn mezurilon? (Do amuzis min ke dum diskuto pro la dusignifeco de "park" aperis alia dusignifa vorto, kaj do volis atentigi pri tio.)

    ReplyDelete
  7. La "mezurila" signifo de "metro" aperas jam en la suplemento de PV (1953), kaj poste en la unua eldono de PIV. La Butler-vortaro agnoskas la signifon . . . Ĉu en Esperanto tio estas problemo? En la angla mi kapablas kompreni la diferencon inter “meter” kaj “meter” laŭ kunteksto senprobleme. “That’s a parking meter” neniam signifus “tio estas mezurunuo de parkado”, sed ĉiam “tio estas ilo por pagigi la homon kiu volas lasi la aŭton en tiu ĉi loko” (ĉu ne “por mezuri la tempodaŭron de parkado”?) Nur senkunteksta vorto povas miskomprenigi.

    LM

    ReplyDelete
  8. En la realo mi evitas parki auxton (prefere biciklas), des pli post mistrafo en auxton de najbaro. Sed lingve mi nepre parkas gxin. Male, mi estas iom gxenata de "park(o)metro", cxar principe la signifo de vortoj en Esp. ne (nu: malpli ol en aliaj lingvoj) dependu de kunteksto. Mi uzas "parkhorlogxo", evtl. pro la hungara "parkolóóra".

    amike
    István Ertl

    ReplyDelete
  9. La Esperanta "metro" nepre ne signifas "mezurilo". Pli bone estas ĉi-kaze uzi ion kun "-horloĝo" kaj ne kun "-metro".

    Pri "parki" mi nun ne certas. Mi ja foje uzis la vorton en tiu signifo, sed lastatempe hezitis pri tio, kaj preferis iel eviti ĝin. La plej taŭga maniero eviti ĝin ŝajnas al mi la verbo "starigi": "Mi starigis mian aŭton en la apuda strato." Sed se vi ne trovas iujn aliajn, kiuj uzas "starigi" ĉi-sence, eble ne estas saĝe listigi ĝin en via vortaro. Vi ĉiuokaze devas mencii "parki" almenaŭ en la direkto Esperanta-angla.

    ReplyDelete