Monday 2 November 2009

vigil


Antaŭ du semajnoj 62-jara viro estis murdita en la londona placego Trafalgar Square nur pro tio, ke li estis gejo. Pasintan vendredon vespere okazis tie vigil por protesti kontraŭ tiaj atakoj kaj kontraŭ homofobio: “Vigil for victims of hate crime”.
Antaŭ unu semajno okazis alia simila atako en Liverpolo. La atakita junulo, grave vundita, tamen vivas. Oni anoncis, ke ankaŭ en tiu urbo okazos vigil: “Vigil at scene of anti-gay attack”.
Kiel traduki tiusencan vigil?
Etimologie la vorto estas latina adjektivo kun la signifo “maldorma”. En la angla ĝi estas substantivo, prae “maldormo”.
Ofte ĝi havas religian nuancon: to keep (a) vigil estas resti maldorma dum la nokto, por preĝi aŭ por gardi malsanulon. En tiu senco oni povus traduki ĝin “vaĉo” (kvankam PIV rekonas vaĉon nur surŝipan). En la hodiaŭa ĵurnalo mi legas pri gepatroj, kiuj keep a day and night vigil ĉe sia malsana infano: do gardostari (aŭ pli verŝajne gardosidi), ne nur nokte.
La alia, nova senco, kiun ni trovas en la menciitaj raportoj, estas speco de manifestacio. Ĝia specialaj kvalitoj estas (i) ke ĝi havas solenan karakteron, kaj (ii) ke ĝi okazas en la vespero aŭ en la nokto.
Mi metis
vigil maldormo (por preĝi); vaĉo; nokta manifestacio

_ _ _

Tamen… se vi havas alian opinion, estas nun tro malfrue. Mi finredaktis la manuskripton de la vortaro kaj liveris ĝin al la eldonisto.
Tiel finiĝas ĉi tiu blogo. Tre koran dankon al ĉiuj, kiuj kontribuis per konsiloj kaj komentoj.
Kiam la eldonisto anoncos aperdaton, prezon, antaŭmend-kondiĉojn ktp, mi metos sciigon ĉi tie.

7 comments:

  1. Mi antaughojas povi acheti vian novan vortaron!!

    ReplyDelete
  2. Mi ne komprenis chu "vigil" estas verba au noma radiko. Chu "vighili" estas "maldormi por nokte
    manifestacii"? Tio tre klarus al mi, char en la itala "vigilare" signifas ghuste tion, kaj komrpeneble la origino estas religia (ekzemple, ni nomas la 24-an nokton de decembro "Vigilia di Natale" (Kristnaska Vighilo?).

    Cetere, mi petas al vi tute ne fermi chi tiun blogon, char ghi estas tiel konarplena, ke mi uzis ghin multe por miaj universitataj studentoj en Interlingvistiko (ili studas filozofian kurikulumon).

    ReplyDelete
  3. Federico, kio estas tiu "vighili"?
    En PIV staras vigil/i 'intence maldormi', sed mi opinias tiun radikon vere nebona en Eo. Cetere, si ni uzus ĝin en Eo supozeble mankus la kromsenco de manifestacio. Pro tio ĝi estus duonfalsa amiko de la angla vorto, kaj do eĉ pli evitinda.
    En la angla "vigil" estas substantivo ("nomo") - kiel indikite per miaj tradukoj. Ni havas rilatan verbon, "to invigilate", sed ĝi signifas “kontrolobservi ekzamenatojn”.

    Curriculum estu ne "kurikulumo" sed "instruprogramo".

    ReplyDelete
  4. Ne tute klaras al mi kial Vi kondamnas la PIVan "vigili", kiun mi mem cxiam uzis gxuste en tiu senco, kun la klara hungara ekvivalento "virraszt". Kaj kial oni ne povus facile alkompreni la senceron manifestacian al intenca maldormado?

    amike
    Istvan Ertl

    ReplyDelete
  5. Nu, la klasika uzo de "vigil-" (17 trafoj en "Quo Vadis") temas pri gardotaĉmento, ne pri maldormado. Nek en tiu senco nek en la senco "maldorm-" ĝi apartenas al mia propra lingvouzo.
    En la angla ni havas aliajn etimologie parencajn vortojn - vigilant (atenta), vigilante (privatmilicano), surveillance (kontrolobservado) - sed nek ili nek "invigilate" nun rilatas al maldormado. Pli bone estas traduki la sencojn per ekzistantaj radikoj ol trudi plian latinidismon al nia lingvo.

    ReplyDelete
  6. Do, eble, lernante Esperanton, mi viktimigxis al vortaristoj? Ecx la eta hungara-Esperanta vortaro de Pechan, samtempulo de Via vortaro, donas la sencon "intence maldormi" al "vigili", do por mi dekomence tiu senco sxajnis senduba...
    Cetere, vidu diskuteron cxi tie:
    /ahx, kial mi ne sukcesas alkopii la urlon?/ temas pri ero 1225 en la yahoo-grupo kristana-ortodoksa-rondo-esperantista/
    Aliflanke, al mi "vacxo" sonas kiel kabineta neologismo :-)

    amike
    Istvan Ertl

    ReplyDelete