Saturday 13 March 2010

revivigo!

La nova eldono de la vortaro estas nun en la manoj de la publiko.
Eksperimente, mi restarigas ĉi tiun blogon kiel forumon por noti eventualajn erarojn, mankojn, kritikindaĵojn kaj plibonigindaĵojn.
Provizore, mi aperigos unu novan afiŝon en ĉiu semajno.

Ĝis nun la sola grava preseraro, kiun mi trovis mem, estas sur la klapo de la kromkovrilo de la bindita versio. Aperas la angla vorto the en la mezo de Esperanta teksto.
Kiu trovis aliajn preserarojn?

16 comments:

  1. Mi ne havis mian bonegan vortaron longe gxis nun. Mi trovis unu: 'bingo' (pagxo XIII) ne ekzistas en la cxefa vortaro.

    Vilfredo

    ReplyDelete
  2. Vi pravas, Vilfredo. En la angla listo ja troviĝas
    bingo (speco de)lotludo, bingo
    —sed en la Esperanta listo ĝi mankas.

    ReplyDelete
  3. I didn’t do a complete check, but several of the words on page XIII don’t appear in the Esperanto-English section. I looked in vain for “ĉorizo”, “diafilmo”, “kasuaro”, and “kormao” (that’s as far as I got).

    ReplyDelete
  4. La reviziita vortaro bele aspektas kaj enhave bonegas. Multan dankon!

    Antaŭ kelkaj tagoj mi finverkis novan "Mini-Gramatikon" eldonotan de EAB, do mi legis kun intereso kaj plezuro la gramatikan parton de via vortaro. Ĉar mi estas pedantaĉo, mi ne povis eviti rimarki kelkajn malgravajn tipografiajn aferetojn. Mi tamen menciu ilin, ĝuste ĉar vi petis:

    - Plej multaj fonetikaj simboloj estas dike presitaj, sed ne ĉiuj.

    - Plej multaj citiloj estas unustrekaj, sed kelkaj estas dustrekaj.

    - Paĝo XVIII prezentas -j kaj -n kun dividstreko, sed tiu streko malaperas en postaj mencioj de tiuj finaĵoj.

    - Mankas punkto post "Put it outside the house" en paĝo XXVIII, post "Enjoy your meal" en paĝo XXIX, kaj en la lasta el la kvin ekzemploj pri nerekta parolo en paĝo XXXII.

    - Laŭ la enkondukaj komentoj pri la uzo de dividstrekoj en la moderna angla, "dining-room" en paĝo XXII verŝajne estu "dining room".

    ReplyDelete
  5. Mi faris pli kompletan kontroladon de la vortoj sur paĝo XIII. Jen tiuj kiuj ne aperas en la esperanto-angla parto:

    bingo
    ĉorizo
    diafilmo
    diazepamo
    Ĥanuko
    kasuaro (sed ja aperas “kazuaro”)
    kormao
    kviskalo
    Malvinoj
    marŝmalo
    probiotiko
    Vajt-insulo
    valiumo
    velodromo
    veslejano/a

    Ĉefe ili ne prezentus problemon por parolantoj de la angla. Mi devis esplori pri diafilmo (mi havis nur svagan ideon), kasuaro, kormao, kviskalo, kaj velodromo (ankaŭ pri ĝi mi havis svagan ideon).

    ReplyDelete
  6. Mi trarigardis la literojn A ĝis C de la angla–esperanta parto de la vortaro kaj notis la jenajn preserarojn:

    asymmetry: nesimitrieco
    avail: util-i, -o, -o
    bikini: bikinio
    bristle: hargeo
    bubonic: bubonic
    bucaneer (estu buccaneer)
    cerulian (estu cerulean)
    check: kvardrato
    cheerful: bonumora
    citizen: ŝtanano
    cater (estu crater)
    cross: onself

    Mi rigardis ankaŭ la literojn A ĝis Ĉ de la esperanta–angla parto kaj trovis nur:
    adstringa: astrigent

    Ankaŭ:
    Oxford: oksfordo (estu Oksfordo)

    Kelkaj grekaj literoj havas artikolon, sed ne ĉiuj. Paĝo XXXVIII donas ekzemplojn kun teta, ĥi kaj psi, sed nur ĥi havas artikolon.

    ReplyDelete
  7. Jen kelkaj preseraroj el D ĝis Ĥ:

    damp: punkto estu komo
    date: dividstrekoj estas tro altaj
    dietician: diestisto
    dilettante: dilentanto
    egregious: esktrema
    fund, horseshoe: tildoj estas tro altaj

    escepti: exlude
    Guglo: ~i (estu ≈i)

    ReplyDelete
  8. Sub afford: toleri la *espezon

    ReplyDelete
  9. Sajmĉjo, mi esperas ke vi daŭre afiŝos ĉi tie pri viaj trovitaj eraroj. Tio estas tre utila, kaj helpas kaj al ĉiutaga uzado de la vortaro kaj (mi supozas) al ia estonta tria eldono.

    ReplyDelete
  10. Sajmĉjo, ankaŭ mi kore dankas. (Kia eraro, ke mi ne igis vin legi la presprovaĵon!) Daŭrigu la laboron. Mi kunmetos liston kaj sendos al la eldonisto, por uzi se oni decidos represi.
    Intertempe, jen alia —
    torus (estu toro)

    ReplyDelete
  11. Lee,
    diafilmo kaj kasuaro estas eraroj.
    kormao = korma (hinda manĝaĵo)
    kviskalo = grackle (amerika birdo)
    velodromo = velodrome (biciklo-vetkurejo).
    Tiuj lastaj tri devus esti en la esperanta-angla parto.

    ReplyDelete
  12. Bone, do jen el I ĝis O en la esperanta-angla parto:

    iluziisto: la formo "conjuror" estas eble pli kutima
    iskio, koncentri, multipliko: enhavas strangan substreketon
    kantarido: spanish > Spanish
    kardanatiko, oestrogeno: enhavas spaceton
    kario: e.g. > eg
    kaviaro: la formo "caviar" sen E estas multe pli kutima (ankaŭ en la angla-esperanto parto)
    latinida: romance > Romance
    leŭkoreo: aliloke vi skribis "(o)e" aŭ nur "oe"
    manĝi: mankas punktokomo

    Mi klopodos daŭrigi en la venontaj tagoj.

    ReplyDelete
  13. El I gis O en la angla-esperanta parto:

    im-: la prezento malsamas ol ĉe in-
    un-: la komo estu punktokomo (por kohereco kun im-, in-)
    incidence, neural, nine: enhavas strangan substreketon
    infatuate: maniiigi > maniigi
    lucid: . > ,
    mistaken: komenciĝas per spaceto

    Oni priserĉu la tutan elektronikan tekston por tiu substreketa signo, ĉar mi pensas, ke mi rimarkis ĝin ankaŭ ĉe pli fruaj literoj, sed ne notis ĝin.

    ReplyDelete
  14. Ege plaĉas al mi vian novan eldonon de la vortaro.

    Mi rimarkis ke troviĝas vindaso = windlass je la eo flanko sed windlass ne estas trovebla je la angla flanko.

    bob russell

    ReplyDelete
  15. Por ke ĉio troviĝu samloke, mi ripetu mian komenteton el la blogartikolo de la 8-a de majo:

    Ĉe "batter" la linifino inter "(farun)" kaj "bataĵo" povus misgvidi komencanton al duvorta skribado.

    ----

    Kaj jen kelkaj tajperaretoj el P-Z de la esperanta-angla parto:

    pareo: Polyneian > Polynesian
    perikardio: forigu la substreketon
    policano: office > officer
    politekniko: ploytechnic > polytechnic
    prohibicio: e.g. > eg
    radiografi: x-ray > X-ray (kp. ĉe "Rentgeno" kaj "X-ray" mem)
    ŝriki: shreek > shriek
    teni: ( a motion) > (a motion)
    transcenda: transendant > transcendent
    trilo: tril//o > tril/o
    umbelifero: forigu la substreketon
    vidi: ~idindaĵo > ~indaĵo
    Vindozo: Windows > Windows™
    zigomo: anat > (anat)

    Krome:

    UN/o: la "/o" surprizas min
    ŭa: aldonu "woof!"
    vavo: ĉi tie kaj ĉe "ĝermana vo" vi vortumis malsame ol ĉe kuo, ikso kaj ipsilono

    ReplyDelete
  16. Kaj fine do, el P-Z de la parto angla-esperanta:

    patter: (log) > (log-)
    play: Pla-Doh > Play-Doh
    reliable: findinda > fidinda
    ride: veturii > veturi
    road: tildo tro alta
    safari: ĉasekespedicio > ĉasekspedicio
    sicken: substreketo
    Spandex > Spandex™
    spring: kvar dividstrekoj tro altaj
    superstructure: substreketo
    T-shirt, T-square: traktiĝas iomete malsame ĉe paĝoj 422 kaj 437
    upstream: enestas dufoje
    van: . > ,
    Victoria: substreketo
    window: french > French
    WYSIWIG > WYSIWYG

    Kelkaj aferoj pli tiklaj:

    station wagon: laŭ mi tio estas simple la usonangla nomo por tio, kion britoj nomas "estate car", kaj ĝi estu same "bienaŭto"

    sunburn: sunbrun- > sunbrul- (ĉar "sunburn" kaj "suntan" neniel estas la sama afero)

    take: "plano" signifas "shot", ne "take" (oni povas fari plurajn "takes" de la sama "shot")

    Kaj kelkaj mankoj:

    remit (substantivo)
    rename
    resize
    roundabout
    shot (= plano)
    comprehensive - krom ĉe la malantaŭa kovrilo :-)

    ReplyDelete