Mi estas nun ne tute kontenta pri mia trakto de la anglaj detach, detachment. Tiuj tradukoj estas tute bonaj por la fizikaj sencoj de la nocio. Tamen ili estas neadekvataj por la senco, kiun oni trovas en la esprimoj to have a detached attitude kaj scientific detachment. En tiu spirita senco la kerna ideo estas objektiveco, do malsubjektiveco. Tiu, kiu havas pri iu demando a detached attitude aŭ prenas a detached approach povas analizi ĝin objektive, senemocie, senpartie, sendepende.
En mia granda angla-germana vortaro staras sub detached interalie
distanziert, unvoreingenommen; kühlkaj en la angla-franca
coupé (de la realité); neutre, objectif; détaché, indifférent; il semblait ne pas du tout se sentir concerné
Cerbuminte pri tiu senco, mi rimarkis, ke ĝi egalas al la malo de engaĝ-i, -iĝo. Ĉu ni aldonu jene?
detach …; malengaĝiaŭ ĉu pli bone jene?
detachment …; malengaĝiĝo
detach … ~ed…; objektiva, senemocia
detachment …; objektiveco, senemocieco


Saluton.
ReplyDeleteMi estas ekstertera, kreinto de NIFO-DOSIEROJ, blogo pri nifoj kaj ekstertera vivo en Esperanto. En ĝi vi trovos aktualaĵojn, intervjuojn, dokumentajn filmojn, librorecenzojn, filmojn pri nifoj, ktp.
Vi estas invititaj partopreni.
http://fenomenonifo.wordpress.com/
Ĝis la revido.
Surprizas min, ke vi ne mencias la radikon 'indiferent-'
ReplyDelete