Saturday 24 April 2010

loĝistiko

La vorto loĝistiko (angle: logistics) aspektas tia, kvazaŭ ĝi signifus: la scienco pri loĝado. Tio estas ja ĝia etimologia senco (el la franca), kvankam historie ĝi rilatis al la loĝigo nur de soldatoj kaj al la organizado de aliaj praktikaj servoj por armeoj.

Tamen ne ekzistas “loĝistoj”.

Laŭ PIV2:
loĝistik/o Tiu branĉo de la militarto, kiu koncernas la koncentradon k proviantadon de la armeoj.

La nuna senco de la vorto estas tamen pli vasta ol indikas tiu difino. Tute trafe oni skribas en Vikipedio:
La loĝistiko estas la studo de la transporto de aĵoj kaj homoj, ĉefe en ekonomio kaj milito.
Historie, la loĝistiko originis kiel studo por movi soldatojn aŭ trupojn, provizante ilin per manĝaĵoj, ktp.
Nuntempe, en la ekonomio, ĝi estas la studo pri la produktado, organizado, transportado, ktp. de konsumaĵoj kaj produktaĵoj, kiu celas atingi la plej bonajn rezultojn per kiel eble plej malmulta mono, tempo, ktp.

En tekstaro.com oni ricevas nur du trafojn por loĝistiko, ambaŭ el Monato. Unu ja rilatas al armeo, sed la alia al kapitalisma produktado:
tro granda nombro de burokratoj kontrastis al mismanaĝado kun mizera loĝistiko (en fabrikoj ofte mutis maŝinoj ĉar ne alvenis materialo ĝustatempe), neefikaj produkt-metodoj kaj malmodernaj maŝinoj.

La serĉilo kukolo montras al kelkaj tute nekompreneblaj tekstoj, ŝajne aŭtomate kaj mise tradukitaj el iu alia lingvo.
La administrado loĝistiko bazas lian demarŝon sur la sistemoj de loĝistiko, subsistemas kaj aktivecoj loĝistikoj enhavitaj en la ĉeno de provizadoj integrante al la tuta entrepreno kun la intenco de kontroli koncernajn sistemojn por ke ili havas la kapablon de havigi al dungistaj sistemoj aŭ organizoj, bazante en liaj necesoj sur la tri fundamentaj kvantoj de la universo: materio, energio kaj informo, kiu reflektas tra bienes kaj servoj

Hodiaŭ loĝistiko kaj ĝiaj nacilingvaj variantoj fariĝis moda termino por kamionado kaj parencaj servoj (ekz-e staplado kaj distribuado de varoj). Tiu, kiu veturas laŭ la grandaj aŭtoŝoseoj de Eŭropo (aŭ almenaŭ de Britujo), vidas ĉie kamionegojn kun la surskribo “loĝistiko” en diversaj lingvoj. Ĝi estas laŭmoda sinonimo de la brita haulage, la usona trucking, kaj la germana Spedition.
Tiu, kiu ne volas adopti tiun modan vorton, povas ankoraŭ paroli pri kamionado.

2 comments:

  1. Eble oni povas ankaŭ paroli pri varfluregado, t.e. regado de varfluo.

    ReplyDelete
  2. "Loĝistiko" iam estis amplekse pridiskutata en la diskutlisto la-bona-lingvo. El tiu diskuto rezultis la jenaj rekomendoj en SSV (listo de Simplaj Samsignifaj Vortoj, redaktata de Renato Corsetti laŭ la diskutoj en la-bona-lingvo):

    loĝistik·o ~ proviz·art·o, proviz·ad·o

    La signo "~" indikas ke ne temas pri malrekomendo de la vorto "loĝistiko" (tio estus indikita per "→"), sed nur pri proponado de eblaj alternativoj sen rekomendo aŭ malrekomendo de "loĝistiko".

    Se oni volas esprimon por la scienco nomata "loĝistiko", eble pli taŭgas "provizoscienco".

    ReplyDelete