Tuesday 23 December 2008

bouncy castle


Temas pri granda ludilo aŭ ludejo por infanoj: ‘kastelo’ aŭ simila ‘konstruaĵo’ el kava kaŭĉuko aŭ kanvaso, plenblovita de aero same kiel oni plenblovas balonon. La infanoj povas salti kaj balanciĝi sur la plenblovita planko, resalti kontraŭ la plenblovitaj muroj, ktp (do simile al trampolino). Kiam ĝi ne estas uzata oni povas malplenigi (senaerigi) ĝin por facile transporti aŭ stapli ĝin.
Ĝia usona nomo ŝajnas esti moonwalk. Germane: Hüpfburg; france: château gonflable.

Provizora nomo: saltokastelo.

6 comments:

  1. Tiu problemo (bouncy castle) memorigas min pri nia problemo traduki 'Springboard' (to Languages). Laux mia kompreno, 'saltotabulo' pli bone rilatas al la anglalingva 'diving board' ol al 'springboard'. Mi do volis uzi 'trampolino', sed Renato C. malbenis min pro ties neologismeco! Ni tial evitis la problemon per 'lingvolancxilo'. Tamen, por 'bouncy castle', cxu 'trampolinkastelo' ?

    ReplyDelete
  2. En la hispana lingvo, simile al la franca, oni nomas tiu ludilon "castillo inflable".
    En esperanto, mi preferas la nomon "saltoburgo" anstataux
    "saltokastelo", kvankam ambaux nomoj sxajnas bonaj.
    Tamen ni atentu ke nuntempe ekzistas multaspektaj tiutipaj ludiloj,
    kaj eble estus interese havi gxeneralan nomon, ekzemple: ludsaltejo.

    ReplyDelete
  3. "Saltokastelo" pensigas pri la funkcio, sed nenion diras pri la strukturo. "Pneumata kastelo"
    pli bone priskribas la strukturon, sed ne indikas la funkcion ...

    ReplyDelete
  4. Al mga: Mi opinias, ke "burgo" estas nenecesa kaj neuzata sinonimo de "kastelo". Mi ne metos tiun radikon en la vortaron.

    ReplyDelete
  5. Efektive, ne ekzistas en Usono unu bone konata nomo por tiu ludilo. Ĉi tie (en okcidenta Novjorkŝtato), "moonwalk" elvokus pensaĵon pri aŭ Neil Armstrong aŭ Michael Jackson, sed ŝajne ne pri plenblovita, trampolineca ludilo. Ŝajne "moonwalk" estas marko de unu el multaj firmaoj, kiuj vendas tiajn ludilojn, sed ĝi ne estas ĉie konata. Por paroli pri tia ludilo usonangle, mi devus uzi klarigan parafrazon, ekz. "one of those inflatable castles for kids you see at the state fair" aŭ simile.

    ReplyDelete
  6. Mi sxatas vian elekton de "saltokastelo." Gxi paralelas al la vorto "saltorad(eg)o," kiun mi kaj miaj amikoj foje uzis pro nescio de la vorto "trampolino" (kaj ankaux pro skemisma emo).

    ReplyDelete