Wednesday 31 December 2008

bipolar disorder

Temas pri psika malsano, en kiu la humoro de la paciento pendolas inter ‘manio’ (ekstrema aktivado, energio, entuziasmo) kaj ekstrema deprimo. En la angla oni pli frue nomis ĝin manic depression, sed nun oni diras bipolar disorder, t.e. dupolusa malordo. France: troubles bipolaires. La du ‘polusoj’ estas la manio kaj la deprimo. En PIV oni trovas la terminon ciklotimio, sed tio ŝajne spegulas malaktualan klasifikon. Ĉu estus komprenate, diri dupolusa malsano? (Sonja proponas dupolusa perturbo. Ne estas klara al mi la diferenco inter perturbo, afekcio, malordo kaj malsano. Mi preferas la plej simplan el la kvar.) Aŭ ĉu pli bone, ekzemple, pendolmalsano?

5 comments:

  1. Lau la Angla-Esperanta Medicina Terminaro (720-pagha monstro) de d-ro Yamazoe Saburoo:

    malsano = disease, illness
    perturbo = disorder (donas kiel fontojn PIV kaj Briquet)
    afekcio = affection

    "Perturbo" aperas ankau en la vortaroj de Minnaja kaj Krause kiel la traduko de la itala kaj germana vortoj "disturbo" kaj "Stoerung", kiuj plej bone tradukas "disorder" en nia kunteksto.

    "Malordo" ne shajnas aperi en iu ajn fonto medicina, tamen ghi estas laudifine simple medicinfaka speco de korpa au sana malordo.

    Al mi ne shajnas malghusta uzi malordo anstatau perturbo. Tamen mi preferis perturbo simple por sekvi la precedencojn de aliaj akademianoj.

    Je via servo...

    Sonja :)

    ReplyDelete
  2. Nun, en la hispana, oni nomas tion "trastorno (afectivo) bipolar", sed antaŭe oni nomis ĉi malsanon "psicosis maniaco-depresiva".
    La esperanta nomo de tiu malsano estas:
    "mania-deprimiĝa psikozo" (vd. NPIV ĉe psik'o)

    ReplyDelete
  3. la oficialaj nomoj de mensmalsanoj ŝanĝiĝas tre ofte, kaj mi ne bone vidas kun kia profito. ankaŭ la simpla manio nun iĝis brake longa "obseda perturbo de konduto" kiun oni sekve mallongigas (france "toc").

    do pendolmalsano aŭ ciklohumoro aŭ iel simile estus bonaj ĉiutagaj vortoj, espereble iom stabilaj.

    ReplyDelete
  4. "Manideprimo" kaj "Dupolusa malsano" ambaux estas facile kompreneblaj.

    ReplyDelete
  5. vorton 'malsano' ne tute ŝatas...

    ReplyDelete