Tuesday 30 December 2008

blowlamp (BrE), blowtorch (AmE)


Jen difino el PIV: Duobla tubo, per kiu kombinante brulgason, hidrogenon aŭ acetilenon, kun oksigeno, oni povas ŝprucigi sur difinitan k malvastan lokon tre varmigan flamon, ebligantan luti, veldi, aŭ fandi metalojn.

Via tasko: diveni pri kiu Esperanta vorto temas.

Ĉu tio estas speco de torĉo, kiel en la usona? Ne, ĉar laŭ PIV torĉo estas nur malnova kruda lumigilo. Ĉu speco de lampo? Eble, sed laŭ PIV lampo servas nur por lumigi aŭ ‘pasintece’ por varmigi. Tamen mi ne vidas kialon por ne akcepti sencovastigon de lampo por kovri modernajn aparatojn. Laŭ Krause (Großes Wörterbuch Deutsch-Esperanto), kaj laŭ la germana Lötlampe, ĝi nomiĝas lutlampo. Aŭ ĉu prefere (laŭ la brita angla) ni diru blovlampo? Ĉiaokaze, ankaŭ laŭ la rusa ĝi estas speco de lampo.

La supre citita difino el PIV estas la 4-a senco de ŝalmo. Tamen tio ŝajnas al mi esti tro franceca, malfacile komprenebla por nefranclingvanoj.

Provizora solvo: blovlampo.


5 comments:

  1. Bonvolu noti:

    NPIV: ŝalmo
    Esperanta Bildvortaro (Eichholz): veldo-ŝalmo
    Gran Diccionario EE: ŝalmo
    Diccionario Amika: ŝalmo

    http://vortaro.brazilo.org/vtf/dic/pe_m.htm
    maçarico: ŝalmo; veldoŝalmo
    REVO (reta vortaro): ŝalmo

    Sonja's English-Esperanto Dictionary
    http://www.kisa.ca/vortaro/index.php?letter=b
    blowtorch N (cutting blowpipe or torch) tranĉoŝalmoEB;(welding blowpipe or blowlamp) veldoŝalmoEB; (plumber's blowlamp) lutbruliloEB

    Tamen:

    Vocabulario Italiano-Esperanto (Minnaja)
    saldatrice: veldmaŝino, lutmaŝino

    Cxe "Comprehensive English-Esperanto" de Benson
    blov-torĉo

    Cetere

    NPIV
    lut-lampo: hejtilo
    kaj ĉe la 3a senco de la kapvorto "lampo" (ujo!): lampo por veldi.

    Kiom mi komprenas, laŭ NPIV, unu afero estas la tubo. t.e. la "ŝalmo", alia afero estas la ujo por provizi gason, t.e. la lut-lampo.

    ReplyDelete
  2. Mi forgesis aldoni ĉe la vortaro de Benson:
    blow-pipe: blov-tubo

    ReplyDelete
  3. Dankon pro tiuj informoj. Benson mi havas, kaj konsultas. La vortaro de Sonja aspektas tre utila (mi devus jam koni tiun vortaron - Sonja estas mia Facebook-amiko!).

    ReplyDelete
  4. Se elekti inter "lutlampo" kaj "blovlampo", la unua ŝajnas al mi klare preferinda, ĉar a) ĝi estas jam iom enradikiĝinta, almenaŭ per la vortaroj germana de Krause kaj sveda de Vilborg, b) ĝi per la vortelemento "lut-" donas klaran indikon pri kio temas, dum en "blovlampo" kaj "blov-" kaj "lampo" estas uzataj tre longe for de siaj normalaj signifoj kaj la fakta signifo estas malfacile divinebla - krom por anglalingvanoj.

    ReplyDelete
  5. Ĝia precipa funkcio estas krei ne lumon sed direktitan fajron. Eble "blov-fajrilo" taŭgas?

    ReplyDelete