Friday 26 December 2008

kaper/i

Kion signifas kaperi?
• PIV 2005: Dum marmilito, provi kapti aŭ detrui malamikajn komercajn ŝipojn kun rajtigo de sia registaro
Esperanto supozeble prenis la vorton el la germana:
• Collins: kapern (Naut) Schiff to seize, to capture; (fig inf) Ding to commandeer (inf), to grab; jdn to grab; (= mit Beschlag belegen) to buttonhole, to collar (inf).
Laŭ Yamasaki, Etimologia vortareto pragmata de Esperanto, la germana ricevis ĝin el la nederlanda.
• Kramers’: kaper privateer, raider (de kapen privateer; filch, pilfer; capture).
Kion signifas tiuj anglaj vortoj?
• Concise Oxford:
commandeer = 1 seize (men or goods) for military purposes; 2 take possession of without authority;
privateer = …armed vessel… authorized for war service
Interesa demando, do, estas ĉu kaperisto vere agas nur “kun rajtigo de sia registaro”. Aŭ, same kiel commandeer, la ago povas esti kun aŭ sen tia rajtigo.
Aktuala demando estas, kion faras tiuj somalaj piratoj kiuj nun kaptas kaj ostaĝigas (?) ŝipegojn en la maro ĉirkaŭ la Golfo. Ĉu ili kaperas? (Somala registaro apenaŭ ekzistas, kaj certe ne rajtigas ilin.)
En ReVo troviĝas la interesa ekvivalento kaperi = (interalie) hijack. Kaj ni bezonas bonan vorton por “hijack”, ĉar rabokapti, forkapti, forturni ktp ne estas tute kontentigaj. Ni bezonas vorton ankaŭ por “kidnap”. (Kutime oni “seizes” aŭ “commandeers” aŭ “hijacks” nepersonon, sed “kidnaps” personon; tamen oni foje legas, ke la somalaj piratoj “kidnap” tiujn ŝipegojn.)
Ĉu ni povas akcepti vastigi la signifon de kaper/i al “commandeer; hijack; kidnap”? Kaj, pli grave, doni kaperi kiel la (ĉefan) ekvivalenton de tiuj tri vortoj en la angla-esperanta parto de la vortaro?

6 comments:

  1. Mia vortaro provizore havas:

    kaperi = seize, capture, commandeer (a commercial ship in wartime); hijack

    Kaj jenajn vortojn mi tradukas interalie per "kidnap": forkapti, kidnapi, forrabi, infanŝteli. Kvankam la vorto "kidnap" havas diversajn kaj larĝajn sencojn, mi iom dubas pri "kaperi = kidnap".

    (La baza senco de "kidnap" estas kontraŭleĝe forpreni homon. Ĝis nun mi renkontis ĝin kun nehoma objekto nur ŝerce, aŭ kiam temas pri amata afero, kiun oni personigas.)

    ReplyDelete
  2. Endas esplori la praktikan uzon de "kaperi" (precipe en Monato).

    Por mi persone "kaperi" signifas precipe "hijack", kiam temas pri nuntempaĵoj. Sed mi ankaŭ trovas tute en ordo uzi ĝin pri la agado de la nunaj Somalaj piratoj.

    ReplyDelete
  3. Evidente, se temas pri personoj, kidnap = kidnapi.

    ReplyDelete
  4. Pri "kidnap": jen okazo kie mi ne aparte sxatas neologismi. "Forkapti" al mi sxajnas suficxi; tiu vorto uzigxas ankaux kiel la titolo de la esperantigo el "Kidnapped" de Stevenson.

    amike
    Istvan Ertl

    ReplyDelete
  5. Historia evoluo (aŭ malevoluo) de la vorto kaper/i
    Kabe ne multon diras, tamen la vorto ‘malamika’ povas esti signifa por lia difino.
    kaper/i: Kapti malamikan ŝipon. Kaperŝipo: ŝipo por kapti malamikajn ŝipojn. Vortaro de Esperanto, Kabe (1907).
    Ch. Verax en sia vortaro de 1910 ne donas tradukon en esperanto kaj lasas la signifon en la franca: “faire le corsaire”. (Enciklopedia Vortareto Esperanta).
    Aliaj simple difinis per ‘korsario’: Gomes Braga (Portugala, 1964), Butler (Angla, 1967), Broccatelli (Itala, 1984), Waringhien (Franca, 1994), Andrieu (Franca, 2000), Andoriz (Hispana, 2002).Krause (1999): Kaper/: Kapern; kaperei. Aufbringung fendl. Kontrabande fürender neutraler Handelsschiffe. Kaperŝipo: kaperschiff
    Hijack/kidnap: La brazila vorto por ambaŭ estas “sequestro”. PIV jam havas ‘sekvestr/’ kun du aliaj signifoj.

    ReplyDelete
  6. Kaperi uzata en figura senco
    “La bildo. Tiu bildo. Kie vi kaperis ĝia”. Clelia Conterno en “Vivo kaj morto de Wiederboren”.
    “Obstinu! La frataro la flankojn jam kaperas”. Reto Rossetti en “Pintakrajono”.

    ReplyDelete