Wednesday 1 April 2009

kiev

Demandu al ordinara brito, kio estas kiev ˈkiːev. La respondo neniel rilatos al la ĉefurbo de Ukrainujo. Por ni ĝi estas antaŭ ĉio speco de kokidaĵo.
Chicken Kiev is a dish of boneless chicken breast pounded and rolled around cold unsalted butter, then breaded and fried.
…plado el senostigita brustaĵo de kokaĵo, pistita kaj volvita ĉirkaŭ sensala butero, poste panumita kaj fritita.
Ĝi povas enteni ankaŭ ajlon, fromaĝon, ŝinkon ktp. Legu ĉi tie.
Tiu substantivo havas komencan minusklon kaj cetere estas nombrebla: to buy some kievs in the supermarket.
La rusa Vikipedio proponas котлета по-киевски, ‘kieva kotleto’ kaj la litova Kijevo kotletas. Sed mi ne trovas nomon en la franca, germana, itala, hispana. Mi eĉ ne scias, ĉu usonanoj kutimas manĝi ‘kievojn’.
Intertempe, eble
Kiev Kievo; k~ kieva kotleto
(kvankam kotlet/o, laŭ PIV, estas nur el ŝafa, bovida, aŭ porka viando)

4 comments:

  1. "Kieva kotleto" law mi bone sonas.
    (Certe pli bone ol "rostita buterkokidajxo law ukraina principo".)

    Kulturajxojn cxiam malfacilas esperantigi, kaj fojfoje oni devas akcepti ke iuj aferoj ne same kompreneblas por cxiu.

    ReplyDelete
  2. Mi fojfoje vidis tiajn kokaĵojn en Usono, sed verŝajne ili pli furoras en Britujo. :)

    Ĉu estas certe, ke oni manĝas ilin tiel en Kievo? Fojfoje estas tiaj geografiaj manĝonomoj, sed la loĝantoj de la menciita loko mem efektive ne manĝas la aferon kaj miras ke oni nomas ĝin laŭ tiu regiono... Laŭ http://en.wikipedia.org/wiki/Chicken_Kiev tiu manĝaĵo NE estas kieva fakte, sed devenas el Moskvo. Tial mi scivolas kial ne simple diri "koka kotleto" aŭ "kokaĵa kotleto", kiu ŝajnas doni pli klaran informon (ĉiu scias kio estas kokaĵo; probable ne ĉiuj rekonas la falsan kievan kotleton... ja tiu vikipedia paĝo havas ligilojn al malmulte aliaj lingvo: nur 3.)

    La PIVa difino de kotleto ja ŝajnas nenecese specifa. Mi facile imagas kotletojn el diversaj aliaj bestoj (cervo, meleagro, hundo, ...), kaj mem manĝas sojkotletojn (veganajn).

    ReplyDelete
  3. tre simila estas la franca cordon bleu, kiel klarigas iu retpaĝo. laŭvorta traduko, blua ŝnuro, tamen ne helpos vin, mi supozas.

    ReplyDelete
  4. Russ pravas. PIV trospecifigas la difinon de kotleto. La Akademia Vortaro difinas kotleton kiel "cutlet," kaj se mi ĝuste komprenas tiun vorton en la angla, ĝi ja povas priskribi ian ajn viandon aŭ eĉ sojviandon.

    Via difino ŝajne bonas. La leganto de la vortaro simple devas konscii, ke por manĝaĵoj kaj aliaj kulturaĵoj ne tutmonde konataj, esperantisto devas preti priskribi pli detale al fremdaj samideanoj kiuj ne komprenas.

    ReplyDelete