Monday 13 April 2009

lardo kaj bacon


Falsa amiko, pri kiu mi neniam estis tute kontenta, estas lard/olard. Eɡaliɡo, pri kiu mi estis same malkontenta, estas lard/o = bacon.
Laŭ la Esperanto-angla tradicio, la Esperanta vorto lard/o estas falsa amiko, ĉar ĝi signifas bacon. Laŭ niaj lernolibroj, lard/o = bacon, kaj bacon = lard/o.
La angla lard estas blanka porkograso, uzata en kuirado. Oni aĉetas ĝin en paketo, same kiel buteron. Ĝi estas “rendered” [= fandita por apartigi tiun grason de la muskolviando].
Ĉu vere falsa amiko? En UV staras
lard' lard | lard | Speck | сало | sadło.
kaj la difino en PV (1934/1953) tekstas
*Lardo. Subhaŭta tavolo de graso, ĉe porko; porkograso
—el kio sekvas, ke lard/o ne estas “bacon”, sed ja lard.
Tamen la afero estas certe pli komplika. La egaligo de lardo-bacon (jam de antaŭ jarcento) supozeble havas sian radikon en tio, ke bacon estas tre ofta vorto en la angla, multe pli ofta ol lard, kaj oni serĉis simplan ekvivalenton en Esperanto. Maloportune, en la Fundamenta kaj Oficiala vortostoko mankas rekta egalaĵo de bacon. Kredeble la kialo estas tio, ke en diversaj landoj oni malsame uzas la diversajn partojn de la porko. En kontinenta Eŭropo oni ne uzas tiun parton de la besto tiel, kiel ni uzas ĝin en anglalingvujo, do mankas vorto por la angla bacon.
En Britujo, bacon estas tipe vendata en kvar specoj: fumaĵita aŭ ne, kaj backstreaky. Back bacon estas plejparte muskolkarno, streaky bacon havas tavolitan miksaĵon de grasaĵo kaj muskolkarno. Oni manĝas ĝin plej ofte kiel parton de kuirita matenmanĝo, kun ovoj (bacon and eggs). La ɡermana nomo de tiu plado estas Eier mit Speck — do jen la konfuzo, ĉar la germana Speck = lardo.
En Usono oni trovas plejparte nur (streaky) bacon. Sed la usona esprimo “Canadian bacon” kredeble egalas nian back bacon.
En britaj frandaĵejoj oni povas aĉeti ankaŭ Speck (= lardo ne rendered) kaj pancetta (= kubetoj da bacon).
PIV havas multe pli detalan artikolon pri lard/o ol PV. Ĝi distingas inter
• grasa ~o (ne entenanta ian parton de muskolkarno)
• duongrasa ~o (intermiksita de tavoletoj el muskolkarno)
• ŝinko~o (viandopeco de la femuraĵo inter la ŝinko kaj ventro)

Pensante pri la problemo, en la komenco mi emis supozi ke valorus krei neologismon bekon/o (ĉar en la pola, ekzemple, mi vidis la pruntvorton bekon). Sed nun mi emas meti senneologisme
lard/o lard, bacon fat; (loosely) bacon; duongrasa ~o streaky bacon; ŝinko~o back bacon
bacon ŝinkolardo, duongrasa lardo

Ĉiuokaze, la tradicia supozo ke bacon = lardo = bacon estas malĝusta.

5 comments:

  1. Mi mem ofte scivolemis, kiel plej bone esprimi "bacon". "Ŝinkolardo" ŝajnas tre bone uzebla.

    ReplyDelete
  2. Usonano neniel komprenus, tamen, kio estas au "streaky bacon" au "back bacon" (kaj mi ne komprenas el la foto kio estas "rashers"). Por ni kutime estas nur "bacon" kaj "canadian bacon".

    Lastatempe aperis iaspeca "bacon" farita el melagrajho . . . "turkey bacon". Ghi estas sufiche bongusta, sed tute ne rilatas al tradicia "bacon", krom lau aspekto.

    Lee

    ReplyDelete
  3. @ Lee: laŭ mia supozo,
    usona "bacon" = brita "streaky bacon";
    usona "Canadian bacon" = brita "back bacon".
    "Rasher" = maldika tranĉaĵo (slice).

    ReplyDelete
  4. Nu, mi ĉiam kredis ke "lardo" unuformigas ĉiaspecajn manĝeblajn porko-grasojn.

    En la hispana ni uzas "tocino" kiam temas pri kruda, sed kuirota, porko-graso. Se ĝi estas ŝmirebla, la nomo estas "manteca". Aliaj sal- aŭ fum-peklitaj grasoj havas diversajn nomojn: "panceta", "torrezno" kaj eĉ "bacon" (foje hispanigita kiel "beicon").

    Por ĉiuj mi uzas "lardo"-n, kun nuancaj afiksoj aŭ adjektivoj.

    "Lardo" prezentas similan problemon al "kolbaso": la abundo de diversaj kolbasoj -laŭ ingrediencoj kaj deven-regionoj- estas submetita al unu sola vorto... kion fari!

    ReplyDelete
  5. En la itala foje oni uzas la vorton bacon (kompreneble ni prononcas [ˈbɛkon], sed tio estas temo por via alia blogo). Ni uzas ĝin ekskluzive por la brita matenmanĝaĵo, kiel same ia E-a novradiko nur povus esti brita nacikultura vorto. Se vi volas substreki, ke manĝaĵoj en Britujo estas pli-malpli similaj al tiuj de la cetera mondo (opinio, pri kiu multaj kontinentanoj tamen malkonsentus) restu ĉe via malemo al bekon/o.

    Kiam oni lernas la anglan en Italio, oni egaligas la anglan bacon al la itala pancetta. Ĉi lasta, kun tre signifaj regionaj diferencoj pri formo, preparado kaj nomo, tamen pli malpli ekzistas ĉe ni en la samaj variaĵoj kiel en Britujo. La plej ofta estas ia streaky bacon en rondaj splitoj, dum la plej maloftaj estas la kubetoj, kaj mi miras, ke ĝuste por tiuj vi uzas la italan nomon. En la itala, la vorto lardo samsignifas kiel la angla lard, kaj speck estas ekskluzive, kiel regionkultura vorto de Suda Tirolo, “fumaĵita ŝinko”.

    Minnaja tradukas pancetta per duongrasa lardo, kaj tio perfekte kongruas kun via propono, kiun mi aprobas. Kial ne precizigi ankaŭ en la angla-esperanta parto?

    bacon duongrasa lardo; (back bacon, Canadian bacon) ŝinkolardo

    ReplyDelete