Monday 6 April 2009

levĉaro


Kvankam PIV2005 enhavas amason da tre utila nova materialo, ĝi tamen enhavas ankaŭ kelkajn vere nebezonatajn kaj nekonsilindajn nelogismojn.
La bildo montras specon de ĉareto ekipita per dudenta forkego por levi kaj stakigi aŭ stapli pezajn varojn. En la angla ĝi nomiĝas
  • fork lift truck (forklevĉaro) aŭ pli simple fork-lift (forklevo).
Jen ĝia nomo en diversaj aliaj lingvoj, kun laŭvorta esperantigo.
  • chariot élévateur (ĉaro leva)
  • Gabelstapler (forkostaplilo)
  • vorkheftruck (forklevĉaro)
  • cerretilla elevadora (ĉareto leva)
  • carrello elevatore (ĉareto leva)
  • штабелёр (ŝtabelër) (staplilo)
kaj en PIV1 (1970)
  • levĉaro
La solvo de PIV1 estas taŭga: internacia, memklariga, kaj konsistanta el Fundamentaj elementoj.
Kial, pro Dio, PIV2 kreis por ni ĉarel/o — novan radikon, tute ne internacian vorton laŭ la 15-a Regulo, nebezonatan balastaĵon?
(Laŭ Koncize Etimologia Vortaro de Cherpillod, ĝia etimologio estas la franca chariot élévateur, supozeble familiara mallongigo de la plena nomo franca.)
Kion PIV listigas, aliaj uzas.
El ĉina fonto:
kiam vi faris aĉeton en grandaj superaj bazaroj, faris atendon en flughaveno kaj faris viziton en haveno, vi certe vidis ĉarelon, kiu transportas aĵojn. Kiel unu el la gravaj iloj sur la kampo de materiala transporto, ĉarelo ludas gravan rolon en diversaj fakoj. Antaŭ 12 jaroj, pro bona perspektivo de la ĉina merkato de ĉarelo kaj pro la ĉina bona investa medio, gvidanto de la monda ĉarela industrio---germana grupo Linde kun 126-jara historio instalis sian azian ĉefan oficejon en la ĉinan sudorientan ĉemaran urbon Xiamen.
Mi ĵus aĉetis novan vortaron: Esperanto-Japana Vortaro (ĉefred. Konisi Gaku, Japana E-Instituto, 2006). Jen kio staras en ĝi:
La unuan ĉinan skribsignon mi ne kapablas legi (ĉu eble iu helpos?); la dua signifas “veturilo”. Poste, la kanae skribita japana traduko tekstas huookurihuto. Tio estas japanigo de …la angla fork lift.
Karaj orientlingvanoj, ne sekvu blinde la stultajn elpensaĵojn de okcidentaj vortaristoj! Ni restu ĉe
fork lift truck levĉaro

8 comments:

  1. Konsentite. Cxar el
    du francaj vortopecoj ne konstruindas novaj E-vortoj superfluaj. ;-)
    (Cxar elo trinkindas?)

    Serioze, la preskaw-nur-franceco de la PIV-redakcio ofte gxenis min. Espereble por PIV3 (kiu aperos kaj libre kaj interrete kaj DVD-e!) oni kapablos kunigi multnacian redaktistaron!

    ReplyDelete
  2. La unua skribsigno "機 (ki)" signifas maŝinon. Por mi la vorto "levĉaro" estas pli komprenebla ol la vorto "ĉarelo". :-)

    ReplyDelete
  3. Lev/ĉar/o perfektas, ĉarelo taŭgas por rubujo.

    Krome, Cherpillod, kiel samlandano de plej multaj PIV-aŭtoroj, sendube scias pli bone, sed mi kredas, ke en la (senutila) inventaĵo ĉarelo ludis rolon ankaŭ la itala carrello. Ĉi lasta estas regula kreaĵo laŭ la oftega itala vortoderivada regulo, kiu uzigas origine malgrandigajn afiksojn por signifi specialan tipon. Do carr-ell-o (laŭmorfeme ĉar/et/o) vere signifas “speciala tipo de ĉaro”, kaj ĝi leksemiĝis komplete, kaj la parolantoj jam forgesis la devenon. Simile telefonino ne (plu) estas telefon/et/o sed poŝ/telefon/o.

    ReplyDelete
  4. Konsentite. Ni ne bezonas francajn vortojn kun esperanta literumo; ni bezonas esperantajn vortojn!

    ReplyDelete
  5. Notu erareton: en la hispana la esprimo estas "cArretilla elevadora". "Levĉaro" estas perfekta traduko por tiu esprimo, kaj estas la elekto trovebla en la Granda Vortaro de Fernando de Diego.

    Kurioze, tamen, la plej ofte uzata formo en la popola lingvaĵo, almenaŭ en Hispanio, estas "toro", t.e. "taŭro"!

    ReplyDelete
  6. Mi konsentas pri lev-ĉaro kaj tuj registras en www.bonalingvo.it

    ĉarelo --> lev-ĉaro.

    Renato

    ReplyDelete
  7. Vi skribas, ke "charelo" estas tute ne internacia vorto lau la 15-a Regulo. Tio chi konsekvencigas jenan demandon: Lau kiaj kriterioj iu vorto estas internacia vorto lau la 15-a Regulo? Chi-rilate jen mia artikolo "Takso de la porcio de 'tre internaciaj vortoj' en la tutajho de vortoj fremdaj en la senco de Regulo 15":
    http://www.ipernity.com/blog/55667/120693

    ReplyDelete
  8. La bildo de ĉi artikolo prezentas vere "levĉaron". Nenia dubo estas tiurilate.

    Ĉarelo estas simila sed iom pli simpla, laŭ la difino de PIV.
    En Amika mi tradukis jene:
    levĉaro: carretilla elevadora
    ĉarelo: carretilla apiladora (stakiga ĉaro)

    En la hispana kaj esperantaj versio, de Duden bildvortaro aperas bildo pri "iom malnoveta" versio (vidu la tabelon 159 - n-ro 18

    Modernan bildon de ĉarelo trovu ĉe:
    http://www.jungheinrich.es/fileadmin/general/bildarchiv/s/pics/3832p.jpg

    ReplyDelete