Thursday 28 May 2009

malglacea

Kiel traduki la vortojn dull, matt, frosted, pearly?
La baza senco estas malbrila, kaj tiu vorto taŭgas por traduki dull kiam temas pri lumo ktp.
En la angla ni uzas matt pri farbo aŭ foto, kiu havas malbrilan surfacon. La malo estas gloss (glacea), do la ĝusta vorto ŝajnas esti malglacea.
Por la fenestro de banĉambro oni bezonas vitron, tra kiu la lumo povas bone pasi, sed tra kiu oni ne povas vidi de ekstere. Tia vitro en la angla estas frosted. Ĉu ni diru frosta, nuba, aŭ nebula, tiel restante ĉe vetera metaforo? Eble pli bone nepolurita. Ni diras pearly (brite) aŭ frosted (usone) por ampoloj, kies vitro estas nediafana. Mia bildo montras la pakumon de tia ampolo aĉetita en Karibujo, kun interesa gamo da diverslingvaj esprimoj. Oni vidas, ke la orienteŭropaj lingvoj uzas mat-, supozeble pro germana influo. Laŭ Krause, mattieren = malbriligi. Tamen ŝajnas iom strange, diri ke 60-vata ampolo estas “malbrila”. Ankaŭ nepolurita ne taŭgas ĉi tie. Pli bone, laŭ mi, estus diri perla. Aŭ ĉu tio estas tro brita?

5 comments:

  1. Sed vi mem uzis "nediafana", kiu al mi sxajnas tute tauxga. Perla sonas iom tro... nu, Martinelli-ece...
    amike
    Istvan Ertl

    ReplyDelete
  2. Pri la esprimoj en Esperanto mi ne havas fortan opinion, sed mi scivolas ĉu britoj pli kutimas uzi "matt" anstataŭ "matte", kiu estas pli ofta en mia (usona) sperto. Por kompari, mi google-serĉis:
    "matt surface" = 41000 trovoj,
    "matte surface" = 97000 trovoj;
    "matt photo" = 108000,
    "matte photo" = 262000;
    "matt finish" = 837000,
    "matte finish" = 2160000.
    Mi ne raportas pri nur "matt"/"matte" pro kolizio kun la oftega vira nomo "Matt"...

    ReplyDelete
  3. La malo de "diafana" estas "opaka", ĉu ne? Sed laŭ mia PIV1 (PIV2 mankas laboreje) "diafana" signifas ĝuste "tralasanta lumon, sed ne travidebla". Do efektive temas ne pri "maldiafana" ampolo, sed ĝuste "diafana"?

    ReplyDelete
  4. por mi, hispanparonalto estas MATTE:

    1. mate, por fotoj kaj surfacoj = malbrila
    2. opaco, por nubaj aferoj.. kiel lumiloj a~fenestroj

    ReplyDelete
  5. bone pri malbrila.

    aparte de farboj, glacean paperon oni produktas per enmikso de kaolino... ĝi pli glatas kaj glitigas skribilon, ol ordinara papero. fakuloj distingas inter brila glacea papero (ekzemple de magazinoj) kaj nebrila glacea papero (ekzemple uzebla por araba belskribo aŭ iuj reklampresaĵoj).

    kiel kalle, mi komprenas diafanecon kiel la aspekton de io tralumebla sed ne travidebla. "nediafana" aŭ "maldiafana" sekve signifas por mi, ke la aĵo lumon ne aŭ tre malmulte tralasas: la vitro estas tiom kolora ke ĝi maldiafanas.

    ReplyDelete