Monday 25 May 2009

NSAIDs


Kiun hejman medikamenton vi prenas se vin trafas kapdoloro? Por la hodiaŭa ordinarulo ekzistas tri ĉefaj eblecoj, en mia lando nomataj aspirin, ibuprofen kaj paracetamol. Ili apartenas al la klaso nomata NSAIDs (non-steroidal anti-inflammatory drugs), do en Esperanto la nesteroidaj kontraŭinflamaj medikamentoj. Ili formas parton de pli vasta klaso, la kontraŭdolorigaĵoj (malBonLingve: analgezikoj).
Pri la Esperanta nomo de la unua, ne ekzistas problemo. Niaj vortaroj jam dum duono de jarcento registras la vorton aspirin/o (kredeble menciita unue en la Suplemento de PV, 1954). Ke komence tio estis markonomo (kaj en kelkaj landoj ankoraŭ estas markonomo) ne gravas.
Sed kio pri la aliaj du?
Se juĝi laŭ la diverslingvaj Vikipedioj, la nomo ibuprofen estas tute internacia. En la japana ĝia nomo estas イブプロフェン ibupurohŭen. Ni povas senhezite alpreni la formon ibuprofen/o.
Por paracetamol, la situacio ne estas tiel klara. En Britujo ĝi estas konata kiel paracetamol aŭ per la markonomo Panadol. Sed en Usono (ŝajnas al mi) ĝi estas konata ĉefe per la markonomo Tylenol, kaj ĝia oficiala nomo estas acetaminofen. Denove laŭ Vikipedio, ankaŭ en Japanujo ĝi nomiĝas tiel (アセトアミノフェン, asetoaminohŭen). Sed en ĉiuj aliaj landoj, ŝajne, ĝi estas paracetamol (ruse парацетамол). En Esperanto ni interkonsentu pri paracetamol/o. Cetere Sonja kvalifikas tiun nomon kiel ‘uz’, t.e. “word or expression observed in common usage by the Esperanto-speaking community, the frequency of which can be verified for example by a Google search” — iom troige, ĉar per kukolo mi ricevis nur 49 trafojn (tamen komparu 0 trafojn por “acetoaminofeno”).
Ŝerco, nur por tiuj kiuj vere bone posedas la anglan lingvon:
Why are there no aspirins in the jungle?
—Because the paracetamol.

7 comments:

  1. Bonan revenon!

    Nu, foliumante multajn diverslingvajn vikipediojn mi konstatis, ke praktike ĉiuj listigas kaj paracetamolon kaj acetaminofenon kiel sinonimojn (ekz-e en la araba: باراسيتامول aŭ أسيتامينوفين); krome, plejofte la ĉefartikolo estas ĉe paracetamolo kaj acetaminofeno alidirektas al ĝi (la angla ĉikaze esceptas: ĝi eĉ ne havas alidirektigon, sed nur mencion de acetaminofen en la paracetamola paĝo). Ambaŭ vortoj estas mallongigoj de la kompleta kemia nomo, kiu en E-o verŝajne estas paraacetilaminofenolo. Laŭ mia kompreno de la 15a regulo, paracetamol/o estas jam plenrajta esperantaĵo.

    Cetere, vikipediumado konfirmis al mi tion, kion mi, ne kuracisto, scias pro flegado de grave malsanaj aĝaj parencoj: paracetamolo kondutas sufiĉe malsimile ol nesteroidaj kontraŭinflamaj medikamentoj, do ŝajne laŭ plej modernaj klasifikoj oni ne plu rigardu ĝin kiel unu el ili... kaj jen demando: anglalingvanoj mallongigas NSAID, francoj AINS (anti-inflammatoires non stéroïdiens), italoj FANS (farmaci anti-infiammatori non steroidei), ktp. Kion ni diru? Ĉu NeSKIMoj?

    ReplyDelete
  2. Ho, mi forgesis pri la papagoj... tio estas demando por via alia blogo, sed vi metis la vortludon ĉi tien... Ĉu vi prononcas eat 'em allate 'em all?
    — Kial ne estas aspirinoj en ĝangalo?
    — Ĉar tiu retejo jam estas fermita...

    ReplyDelete
  3. Mi neniam antaŭe aŭdis pri paracetamol. Mi kredis, ke ĝi nomiĝas nur acetaminophen. Tamen Tylenol/acetaminophen ne estas kontraŭinflama, ĉu ne? Mia favorata el tiuj medikamentoj estas ibuprofeno.

    ReplyDelete
  4. Korekto al mia unua komento: la angla vikipedio ja havas alidirektigon de Acetaminophen al Paracetamol. Dankon al zooplah, kiu nerekte rimarkigis al mi mian propran eraron. Li skribas: Tamen Tylenol/acetaminophen ne estas kontraŭinflama, ĉu ne? Jes, almenaŭ tion mi skribis ĝuste, ke paracetamolo ne (plu) estu rigardata kiel kontraŭinflama rimedo.

    ReplyDelete
  5. Brave, Dariokabe.
    "Ĉu vi prononcas eat 'em all aŭ ate 'em all?" - tute ne gravas! la vortludo efikas ambaŭmaniere.

    ReplyDelete
  6. Rebonvenon! Kiel ekzakta dato!
    Paracetamol estas tute normala vorto en Hispanio; tie ĉi estas pluraj tre konataj medikamentoj uzantaj ĝin, kaj neniu marko tute dominas la merkaton. Por mi paracetamolo estas la natura elekto.

    ReplyDelete