Monday 13 July 2009

helpu!

Mi neniam aŭdis la vorton sukuristo. Eble la kialo estas, ke mi ne sufiĉe partoprenas renkontiĝojn en kiuj oni parolas Esperanton. Aŭ eble la kialo estas, ke la radiko sukur/ estas vortaraĵo konata nur de literaturistoj kaj leksikografoj. Estas malfacile juĝi.
Certe ni bezonas koncizan manieron redoni la anglan first aid. Mi ne scias, ĝis kiu grado la laŭvorta unua helpo estas internacie komprenata, kvankam la saman esprimon oni uzas almenaŭ en la germana (erste Hilfe), la hispana (primeros auxilios), la franca (premiers secours) kaj la rusa (первая помощь). PIV mencias ĝin nek sub unu/a nek sub help/o, sed nur en la difino de tiu nova sukur/:
sukur/i (tr) (med) Doni la unuan helpon k flegon al vunditoj, dum militoj aŭ post sinistroj aŭ aliaj gravaj akcidentoj…

(Eble iu bonvolos klarigi al mi la diferencon inter akcidento kaj “sinistro”. Anglaj first aiders donas helpon en illness or injury (malsano aŭ vundiĝo), sed la PIVa difino de “sinistro” rilatas al asekuro.)
La angla first aider (“unuahelpisto”) nun havas rivalon en paramedic. Por tiu nocio ni bezonas ekvivalenton en Esperanto, kaj PIV proponas al ni sukuristo.Oni povus pensi ankaŭ pri savhelpistoparamedicinisto aŭ eĉ savsanitaristo (= germane Rettungssanitäter).
La avantaĝo de sukur/ estas tio, ke ĝi ebligas koncizan pluformadon de ~isto, ~ado, ~ejo, eĉ ~ismo (“la Ruĝa Kruco estas universale konata organizo de ~ismo” – PIV). La malavantaĝo estas ke ĝi ne apartenas al Esperanto kiel mi ĝin konas.

7 comments:

  1. Mi mem ja uzas "sukurado", auxdinte gxin en KCE en 1988. Sed mi uzas gxin sinonime al "unua helpo", kiu laux mi nepre apartenas al la reala Esperanto, preskaux certe pli ol "sukurado". Ecx AIS-kursaro titoligxas "La unua helpo":
    http://katalogo.uea.org/index.php?inf=6643&opinio=aldonu
    Aliflanke, ankaux Vikipedio konas "sukuro".

    Laux mia sento, estus malfacile pervortare establi klaran distingon inter "unua helpo kaj sukuro".

    amike
    István Ertl

    P.s. Bonuse, la sola sukura trovajxo el mia Phillipson-traduko:
    "In Macedonia the present language compromise represents urgent treatment that might be able to hinder fatal consequences."
    "En Makedonio la nuna lingva kompromiso estas kvazaux sukurado, kiu povus malhelpi fatalajn sekvojn."

    ReplyDelete
  2. En la hispana ankaŭ ekzistas ambaŭ vortojn. Laŭ mia propra sperto "socorrismo" kaj "primeros auxilios" estas la sama afero. Eble "socorrismo" estas pli malnova, kaj tiel uzata de ĉiuj. Ekzemple, en naĝejo estas ĉiam "socorrista". Tamen, en pli formala kunteksto, ekzemple por titoli kurson por "socorristas", mi uzus "primeros auxilios". Eble tiu esprimo enkondukiĝis pro ĝia internacia uzo. Tamen mi ne havas la datumojn por defendi tiajn asertojn miajn.

    ReplyDelete
  3. Ankau en la angla la radiko "succor" estas pli malnova.

    ReplyDelete
  4. Mi ĝis nun ankaŭ neniam aŭdis la radikon "sukur/", kaj opinias ke la esprimo "unua helpo" pro ĝia internacieco estas sufiĉe klara, tiel ke mi ne rekomendus al iu uzi la vorton "sukuro".

    ReplyDelete
  5. En Amika...

    sukuri socorrer.
    sukurejo casa de socorro; (cxambro) botiquín; (hospitala) urgencias.
    sukurujo botiquín.

    "unua helpo" estas nur bela kromdiro.

    ReplyDelete