Thursday 2 July 2009

raŭmismo


Mia vortaro estas konciza. Tial principe ne estas en ĝi loko por “enciklopediaj” klarigoj. Por ĉiu vorto la vortaro devas redoni nur la alilingvan ekvivalenton, rezignante pri pliaj informoj.
Ekzemple, ĉe kabe/i mi skribas (eble tro lakone) nur
kabe/i abandon Esperanto

Tamen en kelkaj fojoj necesas fari escepton. Unu tia estas la vorto raŭmism/o. Ne ekzistas ekvivalenta anglalingva termino. Tamen estus tre utile al la uzanto de la vortaro scii, pri kio temas tiu ismo.
Kiel koncize resumi ĝin, sen verki tutan eseon? Jen mia provo.
raŭmism/o Raumism (= a movement seeking to revise the traditional aims of Esperanto and instead to define Esperanto speakers as a self-chosen diasporic linguistic minority, and the language as worthy of preservation and promotion for its own sake. Opposite: finvenkismo)

Por plibeligi ĉi tiun blogaĵon, mi aldonis (encikopedie!) bildon de Rauma.

14 comments:

  1. la difinon mi pensas nepre modifinda.
    La parto "instead to define Esperanto speakers as a self-chosen diasporic linguistic minority" estas civitisma interpreto de raumismo: en la Manifesto de Raumo la ideo de diasporo estas nur metafora. La Manifesto vortumas jene:
    "Ni celas disvastigi Esperanton por pli kaj pli, iom post iom realigi ĝiajn pozitivajn valorojn:
    a) propedeutiko por lingvoinstruado;
    b) kontaktoj inter ordinaraj homoj;
    c) kontaktoj sendiskriminaciaj;
    d) novtipa internacia kulturo.
    Lige kun la lasta valoro, ni emfazas ke la serĉado de propra identeco igis nin koncepti esperantistecon kvazaŭ la aparteno al mem elektita diaspora lingva minoritato."
    Kiel atentigas patro de la Manifesto, Jouko Lindstedt, sub
    http://www.helsinki.fi/~jslindst/raumo-jl.html
    "La esperantistaro estas prezentata kvazaŭ mem elektita diaspora lingva minoritato — sed nur lige de la kvara valoro (kiu estas pli 'komunuma', dum la antaŭaj estas pli 'movadaj'), kaj kun la grava vorto kvazaŭ kiun la 'raŭmistoj" nuntempaj emas forlasi."

    Mia propono(tamen eble lama idee kaj lingve:
    raŭmism/o Raumism (= a movement seeking to revise the traditional aims of Esperanto and instead to enhance the language and its culture as worthy of preservation and promotion for its own sake. Opposite: finvenkismo)

    amike
    Istvan Ertl

    ReplyDelete
  2. Laŭ mi István tute pravas je la neceso eviti la emfazadon de tiu ideo pri “lingva diasporo”, eĉ se la origina Raŭma Manifesto retorike uzis ĝin, ĉar tio estas io tute alia al la nuna insisto pri iu “popolo kun komuna destino” ...

    Same, mi opinias taŭga lian proponon por mallongigita difino, kvankam la tento rearanĝi la vortojn ĉiam ekzistas, i.a. ĉar mi ne certas ĉu la raŭmismo emas disvastigi la lingvon (tial mi pensas pri “cultivation” anstataŭ “promotion”). Jen mia propono, eble netrafa ĉar mi ne estas anglalingvano : raŭmism/o Raumism (= a critical revision of the traditional aims of the Esperanto movement, alternatively enhancing the language and its culture as worthy of preservation and cultivation for its own sake. Opposite: finvenkismo)

    Amike,

    José Antonio Vergara

    ReplyDelete
  3. Dankon pro tiuj tre utilaj komentoj.
    Mi reverkis kompromise, jene:

    Raumism (= a critical revision of the traditional aims of the Esperanto movement, promoting instead the language and its culture as worthy of [preservation and] cultivation for their own sake. Opposite: finvenkismo)

    Ĉu bone nun? Ĉu ni bezonas la vortojn inter rektaj krampoj? Ankoraŭ “culture”…”cultivation” estas stile malbela.

    ReplyDelete
  4. Tio ŝajnas al mi tro longa kaj tro disputebla por konciza vortaro. Eble: (ideology that recognises the value of Esperanto as a minority language) - (ideologio, kiu rekonas la valoron de Esperanto kiel minoritata lingvo) - sen la disputebla referenco al "finvenkismo".

    Cetere, ĉu estu "raŭm/ism/o", ĉar "raŭmismo" deriviĝas de "Raŭmo"?

    ReplyDelete
  5. La nova vortumo de John al mi sxajnas konvena, kvankam mi eble anstatauxus "promoting instead" per "primarily promoting", por ne doni la impreson ke rauxmismo volas cxesi disvastigi Eon.
    La propono de Edmund malpli trafas, cxar la Manifesto mencias la vorton "minoritato" nenie krom en la aludita "kvazaux-parto". Ankaux insisto pri minoritateco estas civitisma devio.
    Amike
    Istvan Ertl

    ReplyDelete
  6. La revortumo de Prof. Wells estas laŭ mi tute trafa.

    Li pravas, kaj fakte mi konsciis en mia unua interveno ke la semantika/etimologia ligiteco inter “culture” kaj “cultivation” estas stile tikla, do eble oni povus simple forigi tion. Do jen plia kompromisa propono:

    Raumism (= a critical revision of the traditional aims of the Esperanto movement, enhancing the language and its culture as worthy for their own sake instead of promoting it as a global second language. Opposite: finvenkismo)

    ReplyDelete
  7. Kara José,

    kiel dirite, tiu "instead of" al mi sxajnas misprezento. Almenaux estu "rather than"...? aux iel tiel.
    amike
    István Ertl

    ReplyDelete
  8. Tikla punkto, sro W!
    Miaopinie la komentoj pruvas, ke estas tiel malfacile trovi neuxtralan starpunkton, ke al konciza vortaro decus preterlasi la parentezan pecon aux diri nur, kio R. estas (ne: kion gxi implicas k doktrinas).
    Kion vi diras pri la finvenkismo? (Precipe la postpraga versio?)

    "Kompromise". Cxu?

    ReplyDelete
  9. the enjoyment of (participation in?) Esperanto as a thriving minority culture, as opposed to a universal language for everybody

    ReplyDelete
  10. ...as opposed to pushing it as a ...

    ReplyDelete
  11. Mi ne ŝatas la difinon de "kabei": "forlasi Esperanton" estas malfacile kiel aktiva agado, ĉar fakte la lingvon oni forlasas/forgesas iom post iom. Mi preferas "forlasi la Esperanto-movadon".

    Cetere, pro kialoj kiujn mi eksplikis en http://www.liberafolio.org/2005/Komentario/tonyokomentario, mi preferas ke ni entute forigu tiun vorton, almenaŭ en la menciita senco.

    ReplyDelete
  12. Jes, István, vershajne vi pravas je tio ke "rather than" estas preferinda :

    Raumism (= a critical revision of the traditional aims of the Esperanto movement, enhancing the language and its culture as worthy for their own sake rather than promoting it as a global second language. Opposite: finvenkismo)

    ReplyDelete
  13. Interese konstati ke cxi tiu diskuto incitis la galon al ges-roj Silfer kaj Martineli, kiuj sxajne sentas sin la solaj rajtigitoj interpreti kio estas rauxmismo:
    http://esperantio.net/index.php?id=940

    amike
    Istvan Ertl

    ReplyDelete
  14. Unue oni devus distingi inter la unua raŭmismo de la raŭma manifesto kaj tiu de la t.n. E-Civito. Sama diferenco kiel inter marksismo kaj stalinismo!

    Krome, jam preskaŭ de la komenco raŭmismon akaparis Silfer ne plu kiel ideologion aŭ kritikan provon ktp, sed kiel pseŭdoideologian pretekston por senĝene pomadi sian ego-manian umbilikon. Eble la vortaro devus referenci al ĉi pseŭdoideologieco.

    Jorge Camacho

    ReplyDelete