Wednesday 21 October 2009

komencliteraĵoj

Oftiĝis en la angla lingvo akronimoj. En Esperanto ili estas ne tiel ŝatataj.

NATO (North Atlantic Treaty Organization, france OTAN) povis resti sama (nordatlantika traktat-organizo). Por AIDS (Acquired Immune Deficiency Syndrome, france SIDA) ni trovis la solvon Aidoso, kreita surbaze de la angla mallongigo.

Por la eksmodiĝantaj BC (Before Christ) kaj AD (Anno Domini) oni diras a.K. (antaŭ Kristo) kaj p.K. (post Kristo).

TNT (trinitrotolueno) estas sama en la du lingvoj; same samas LCD (liquid crystal display, likvakristala ekrano) kaj LED (light-emitting diode, lumeliganta diodo). Por CD (compact disc) ni diras KDK-disko (aŭ lumdisko); sed DVD, markonomo, estas sama en ambaŭ lingvoj. (Ne estas klare, ĉu ĝi estas akronimo por digital versatile disc aŭ por digital video disc.)

Por UFO (unidentified flying object) PIV2 rekonas nif/o (neidentigita fluganta objekto).

Unu angla mallongigo malmulte uzata en la angla sed pli ofta en Esperanto estas SMS (short message service). Por SMS-mesaĝo, sendata per poŝtelefono, en la angla oni ordinare diras text, text message.

La angla metafora uzo de AC-DC (alternating current / direct current, = alterna/rekta kurento) en la senco ‘ambaŭseksema’ ne trovas eĥon en Esperanto. Tiuteme, por LGBT (lesbian, gay, bisexual, transgendered/transsexual) Sonja proponas la koncizan ĉielarka; sed eble oni devas ĝin ankaŭ precizigi kiel ‘geja, lesba, ambaŭseksema aŭ transseksa’.

6 comments:

  1. Cxielarka estas tre bela kaj salutinda!
    Sed, rimarkinde, "geja, lesba, ambaŭseksema aŭ transseksa" donas la mallongigon GLAT. Cxu paroli pri GLATeco, GLATanoj? Estus amuze.

    amike
    István Ertl

    ReplyDelete
  2. Oni povus mencii ankaŭ "LSD", uzata en la angla kaj en Esperanto. Ĝi estas mallongigo de la germana nomo.

    DVD/SMS: Estas pli facile konservi la samajn literojn, kiam preskaŭ neniu konscias pri la signifo de la literoj.

    LCD: Tio ne estas sama en ambaŭ lingvoj, ĉu? (Estis artikolo en Monato pri "Plataj ekranoj por ĉiuj", sed mi ne memoras, ĉu aperis en ĝi Esperanta versio de "LCD".)

    CD/DVD: Ĉu fakte la markonomaj statusoj de tiuj du nomoj estas malsamaj? La CD-simbolo apartenas al Philips, mi pensas.

    a.K./p.K.: Mi tute ne ŝatas tiujn mallongigojn, unue pro la malelegantaj kaj malfacile tajpeblaj punktoj, kaj due pro la referenco al Kristo. Kiun alternativon oni rekomendas?

    ReplyDelete
  3. Jes mi mencias ankau GLAT/ en mia vortaro.

    ReplyDelete
  4. KD = (ankau) "kodo/o" > "kodo/il/o". Cetere, mi uzis en poemo "lumdisko" kun la signifo "suno" (en chi-jara n-ro de Sennaciulo au Sennacieca Revuo); pli bonas "bitdisko".

    GLAT ja uzata, ekzemple en Vikipedio. "Chiel-arka" povus rilati ankau al ekologio.

    Mi uzas kaj audis/legis SMS ("somoso"); ankau PDF/podofo ktp, ekz. "somosi al iu", "enpodofigi" ktp.

    Eble en Vikipedio: AKE, PKE = antau/post la Komuna Erao.

    Jorge Camacho

    ReplyDelete
  5. Anstataŭ "SMS" mi diras "telefonmesaĝo" aŭ "poŝmesaĝo" pro tio ke temas pri mesaĝo sendata per poŝtelefono. Ambaŭ esprimojn mi ankaŭ jam aŭdis de aliaj Esperantistoj.

    ReplyDelete
  6. margxene, por anekdoti pri la uzateco de "posxo" cxi-temare:
    "Telefonu en mian posxon!" - diris esp-aktivulino.

    amike
    István Ertl

    ReplyDelete