Monday 26 October 2009

publicity

Se sekvi PIV2, por publici devus aperi nur jeno:
public/i write for the press
Tamen almenaŭ en Britujo oni emas egaligi publici al to publicize, kaj publico al publicity.
publicize to give information about something to the public, so that they know about it: television’s failure to publicize the unemployment issue | his visit was widely publicized
publicity 1 the attention that something or someone gets from newspapers, television etc. the adverse publicity had damaged sales 2 the business of making sure that people know about a new product, film etc or what a particular famous person is doing: the Government has launched a publicity campaign | a publicity stunt (something that is only done to get publicity)

En la klasika periodo de la Esperanto-movado oni parolis pri propagando por la Afero. Sub Lapenna tio ŝanĝiĝis al informado, kaj tiel nomiĝas ankoraŭ la tasko de la Ĝenerala Sekretario de UEA.
Sed la anglalingvanoj inklinas nomi la saman agadon publico. Jen citaĵo el Ondo de Esperanto el la jaro 2001,
David Bisset, prezidanto de la Publica Komitato, indikis sian deziron kreive labori kun la Direktoro kaj plene ekspluati la novajn eblecojn kiuj rezultiĝus de la translokiĝo al Barlastono.

Evidente temas ne nur pri “skribi en gazeto aŭ revuo pri aktualaj temoj” (PIV2), sed ankaŭ okupiĝi pri aliaj amaskomunikiloj por propagandi difinitan varon/aferon/personon.
Ĉu tiu uzo de public/ estas anglismo kaj eksterminda? Aŭ ĉu ni devus revizii la sencon de la Esperanta vorto?

3 comments:

  1. Mi cxiam pensis ke "publicity" estas simple "reklam(ad)o". En mia traduko el la Phillipson-libro la vorto aperis sxaje dufoje:

    "There are powerful forces behind the marketing of English as the contemporary language of European unity. Symptomatic of the wishful thinking of global English is the publicity marketing The International Herald Tribune."

    "Potencaj fortoj agas malantaux la merkatado de la angla kiel la moderna lingvo de euxropa unueco. Tian dezirpensadon pri tutmondeco de la angla simptomas reklamo pri The International Herald Tribune."

    Kaj (jen tamen ne "reklamo"):

    "It is possible that the Germans also boycotted meetings in Sweden in 2000, but if this in fact happened, there does not appear to have been publicity or press coverage about the issue."
    "Estas eble ke la germanoj bojkotis ankaux kunvenojn en Svedio en 2000, sed se tiel okazis, sxajne mankis publikaj informoj aux gazetara pritrakto de tiu novajxo."

    amike
    István Ertl

    ReplyDelete
  2. Mi forgesis diri, ke en la angla-Esperanta parto mi metis:
    publicity reklam-o, -ado; diskon-igo, -ateco; informado (al la publiko)
    Kion mi metu en la inversa direkto sub public/i?

    ReplyDelete
  3. Mi ne memoras vidi "publici" en tiu reklama/informa/propaganda/antaŭeniga/disvastiga/diskoniga/famiga/ktp senco. (Eble gi pli oftas inter britaj ol usonaj Esperantistoj? Mi ne scias.) Ĉar ekzistas multaj aliaj vortoj por tio, mi preferas lasi "publici" al la pli specifa senco de tiu verka agado en gazetoj, ĉar mankas specifaj vortoj por priskribi tian verkadon, kaj ŝajnas malhelpe plivastigi kaj ambiguigi la sencon de "publici".

    Krome indas mencii ke tiu propagandeca senco estas ofte esprimita per "promocii" (ofte de polaj Esperantistoj, sed certe ne nur de ili), kiu ŝajnas erara uzo de tiu vorto laŭ ĉiuj vortaroj, tamen pli kaj pli ofta...

    ReplyDelete